05-a de aprilo 2008
La alveno de Budhismo - “Naturmedia Konscienco” kun Marcia Soares de Castro - MONATO:Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo. Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj Tekstoj de la programo >>>
Kara aŭskultanto! Komenciĝas “Parolu, mondo!”
Per la elsendo de REDE BOA NOVA en São Paulo – Brazilo kaj per la reto ĉe la paĝo parolumondo.com vi ĝuas nian programon!
La alveno de Budhismo!
Kadre de la novaĵoj en “Parolu, mondo!” hodiaŭ estas la alveno de Budhismo. Ĉu vi scias, kio estas Budhismo? Mi invitas vin akompani kun mi tiun novan programeron!
“Regi sin mem estas pli potenca akiro ol venki milionojn dum batalo”
(Maksimoj de la Budhoj)
Budhismo
(Mirna legas demandojn de la libro “”Good Question Good Answer” de la aŭstralia bonzo Shravasti Dhammika. Esperanta traduko de la bonzo Miaohui, el Ĉinio).
kio estas Budhismo?
RESPONDO: La nomo Budhismo venis de la vorto ‘budhi’ kiu signifas iluminiĝon. Do Budhismo estas la filozofio de iluminiĝinto. Tiu ĉi filozofio originis de la sperto de Sidharta Gaŭtamo, konata kiel Budho. Li iluminiĝis en sia 36-a jaraĝo. Nun Budhismo havas longan historion de 2.500 jaroj kaj ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo estis la ĉefa filozofio en Azio, sed nun ĝi havas pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo kaj Ameriko.
Ĉu Budhismo estas nur filozofio?
RESPONDO: La vorto filozofio devenis el du vortoj ‘philo’ kiu signifas amon kaj ’sophia’ kiu signifas saĝon. Do filozofio estas la amo al saĝo aŭ amo kaj saĝo, ambaŭ signifoj estas perfekte taŭgaj por priskribi Budhismon.
Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelekton al la pleneco por kompreni ĉion klare. Ĝi ankaŭ instruas al ni disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.
“AMO AL LA VIVO” legas Zhao Jiangping
(Noto: karaj ĉinoj! Pardonon! Mi nur sukcesas prononci la nomon de S-ro Zhao Jiangping lau la esperanta maniero! Mirna Marino)
AMO AL LA VIVOJ - Antaŭparolo
Bonvenon!
Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto. Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo. Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi. Tiujn historiojn oni rakontis tre malofte ekster Ĉinio. La okazaĵoj en la libro malfermis novan kampon por via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni.
Eble iujn el la historioj vi ne komprenas, kaj la aliajn vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj historioj estas ne falsaj. Ili estas veraj, ĉar ili estas simplaj priskriboj pri la leĝoj de la universo. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe pri aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longa tempo.
Kvankam iujn aferojn la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploradon. Ĉiu historio donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos tiujn lecionojn sufiĉe bone, vi povos ĝui grandajn bonfarton, inteligentecon kaj feliĉon. Se vi ignoros la lecionojn, kaj malobservos la leĝojn de la universo…, eble iam vi fariĝos viktimo en la cent-unua rakonto.
Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!
La Ploranta Simio

Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo. La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Churegno(Ĉu). Ĉiujare la reĝo gvidis armeon inspekti sian regnon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon. La reĝo havis generalon nomatan Yang Youji (Jang joŭĝji), kiu famis pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per pafarko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado kunikloj, 10 cervoj kaj ĉiuj aliaj animaloj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de lasagoj de Generalo Yang. Se li pafis cent fojojn, li trafis dekoble dek fojojn…
Arbo granda kaj maljuna staris en la ebenaĵo. Kiam la soldatoj pasis preter ĝi, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadismalrespekte, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.
“Bonege, beluleto! Mi donu al vi lecionon,” diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, tiel ke la sago flugis sentrafe en la aeron. Tio kaŭzis ridegon el la militistaro. “Jen harzardo. Gardu la alian!” Li pafis alifoje, sed la simio ne plu provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, snufis malestime kaj rompis en du pecojn. 11 La soldatoj freneziĝis de kolero. Ili pafadis al ĝi, tamen ĝi reagis sagace kaj lerte. Ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj mokis ilin desplie.
Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis Generalon Yang pafi ĝin. La simio ŝajne ekkomprenis la situacion. Tuj kiam Generalo Yang rajdis al la arbo, ĝi ekploris. Ĝi ploris kaj kriis korŝire kun torentaj larmoj sur la vizaĝo. La reĝo demandis mirigite: “Pro kio la simio ploras? Generalo Yang respondis: “Eble ĝi scias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel lerta kaj sagaca ĝi estas, ĝi ne povos eviti morton pro la ordono de Via Moŝto. Jen kial ĝi ploras. La reĝo mallevis la kapon kaj enpensiĝis: “Kiel malĝoja estas la simio! Ĉiuj aliaj animaloj suferas same!” Kompato estiĝis kaj regis en la 12 koro de Lia Moŝto. Li ordonis, ke Generalo Yang demetu sian armilon, kaj haltigu la armeon por ke la animaloj ne plu suferu de la ĉasado.
Li anticipe revenis al la ĉefurbo. Oni informiĝis, ke la reĝo emociiĝis de simiaj larmoj. Ĉiuj en la regno sin opiniis feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis despli diligente por sia regno. Ekde tiam Churegno estis prospera kaj potenca dum centoj da jaroj.
“Naturmedia Konscienco” kun Marcia Soares de Castro
SUFERO DE PLURAJ BESTOJ

Estas ekzerco de potenco ni konsenti, ke bestoj estas simplaj maŝinoj, aŭtomatigitaj; kiuj ne pensas, ne cerbumas kaj agas nur per instinkto, ke ni do povas ilin uzi laŭ nia plezuro.
La fakto estas ne akcepti tiun dimension nomata menso, psikismo, animo en la bestoj. Temas pri la sama mekanismo de la ekzerco de potenco, kiun oni uzis rilate al la sklavoj en la epoko de la sklaveco tie ĉi en Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj. Mi ne scias kiel la eklezio, la pastraro kaj aliaj religiaj institucioj kunvivis kun tio, akceptante la supozon, ke la sklavoj ne havis animojn. Estis strategio por ekzerco de potenco.
Porkoj estas bestoj sentemaj, inteligentaj, sociaj, amuzaj. Plaĉas al ili vivi en familio kaj ili estas tre bonaj bestoj por akompano, ĉar ili estas amemaj, ankaŭ tre scivolaj. Jam en la industria produktado, la porkinoj restas en ejoj tiel malgrandaj, ke ili ne sukcesas moviĝi, nur povas kuŝi kaj leviĝi. La porkidoj estas kastrataj por ilin grasigi , kaj nekredeble tio oni faras fridsange.
La trouzo de potenco estas tio, kion ni daŭre faras ankaŭ kun la laktodonaj bovinoj. Ĉar la bovino kiel la virino, produktas lakton nur ĉar generis idon. Por ke vi povu trinki tiun lakton, ĝi bezonas konstante esti graveda kaj ĝiaj idoj estu malproksimaj por ne mamsuĉi. En la industria proceso de melkado, la bovinoj devas produkti 10 oble pli da lakto ol ili normale produktus kaj tio provokas dolorojn kaj inflamon en iliaj mamoj. La homo estas la sola mamulo, kiu ankoraŭ mamas estante jam adolto.

Inter bovinoj, la bovidoj viraj eble estas tiuj, kiuj plej multe suferas . Ili ne havas komercan valoron, ĉar ne povas naski, nek doni lakton. Ili estas forlasataj post naskiĝo, aŭ vendataj por malalta prezo. Tre malbone aĉetata por produkti la bovidaĵon nomata “babybeef”, kiu estas la viando de viraj bovidoj, kiu ankoraŭ mamas. Ili estas arestataj vivi en mallumo, nutrataj nur de lakto. Ili restas ligataj al kolĉeno tre mallonga por ke ili ne moviĝu kaj ne kreskigu muskolojn. La viando estas blanka ĉar la bovido anemias. Ili apenaŭ sukcesas stariĝi por iri al buĉado. La merkato de “babybeef” estas konata kiel unu el plej nemoralaj kaj abomenaj merkatoj de bestoj de la mondo. En Brazilo ĝi ankoraŭ estas en la komenco kaj se ni ne konsumos, ĝi ne kreskos. Krom konsumbojkoto ni povas diskonigi la suferon, kiun la brazila “vitela” aŭ “babybeef enhavas.
Ho! Bedaŭrinde ne sufiĉas manĝi bovoviandon, oni bezonas manĝi nanduon, oni bezonas manĝi struton, oni bezonas manĝi ian ajn ĉasaĵon, oni serĉas diversaĵojn por manĝi. Tia industrio ofte inventas alian manĝo-tendencon. Tio estas lukso, homa frivoleco, oni volas koni viandon diferencan ol manĝis hieraŭ, sen konscio pri sufero, dezertigo, detruado kiun tio kaŭzis. Mi trovas tion treege vanta.

Jen pro vanteco aŭ kutimo, ĉiam, kiam ni elektis mortigi por manĝi, ni kaŭzis doloron kaj suferon.
Ni kompatas, kiam hundeto mortas! Kial ni ne kompatas, kiam la kokino mortas? Se mi konversacias kun la personoj de la bieno, bienetoj, ordinare mi aŭdas, ke ili ne manĝas la viandon de la besto kiun ili zorgis. Estas la korinklino al la pacemaj bestoj, kiuj donas la nocion pri respekto.
Dua parto de la programo:

Monato estas internacia Esperant-lingva magazino sendependa kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas presita en Belgio, kaj havas legantojn en 65 landoj.
Monato estis fondita en 1979 de Stefan Maul. La unua numero aperis la 15-an de januaro 1980, kaj ekde tiam aperas unu numero ĉiumonate.
Ekzistas entute 5 diversaj versioj de Monato. La plej populara kaj unua estas la magazina aŭ ‘papera’ versio.
Ĉiuj tekstoj el la revuo estas ankaŭ konsulteblaj en Interreto. Abonantoj povas konsulti ĉiujn tekstojn; neabonantoj ne povas konsulti tiujn de la kuranta jaro. Pliajn informojn pri la diversaj versioj liveras la retpaĝo de Monato.
Jen la adreso: http://monato.esperanto.be/
Kaj en la aprila monato estas artikolo de Armando Zecchin, kiun mi legos por vi nun:
Artikolo:
Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo
Ne estas facile tuj trovi aŭ krei la ĝustan vorton por esprimi novan koncepton: ke Dio kreis, estas komuna kredo en multaj kulturoj, sed ke Dio kree intervenis de tempo al tempo, kiam la evoluciaj fortoj, kiujn li programis, ne sukcesis salti al pli nova kompleksa vivformo, kaj ke tiun serion da intervenoj oni pretendas liveri kiel sciencan induktitan kaŭzon (konkure kaj kontraŭe al la novdarvinismaj teorioj) … tio aspiras al nova vorto.
En oktobro 2007 estis aprobita de la parlamenta asembleo de la Konsilio de Eŭropo (do ne de la Eúropa Unio) la rezolucio n-ro1580/2007, kiu traktas pri „la damaĝoj de kreismo en la edukado” en komparo kun la novdarvinismaj evoluci-teorioj.
En la komenco de la rezolucio oni difinas kreadon kiel religian konvinkon kaj do tute distingeblan kaj separeblan de la scienco, kaj tio multe plaĉis al la diversreligia kredantaro, kiu jam delonge konfesas agordiĝeblecon inter kreado kaj speci-evolucio, jam plurfoje asertata de la kristanaj teologiistoj kaj eklezioj, aparte de la katolika oficiala instruado. Oni vidu, ekzemple, rezoluciojn de la papa akademio de sciencoj, kaj la deklaron de Johano Paŭlo la dua, laŭ kiu speci-evolucio estas „pli ol hipotezo”). Sed meze de la rezolucia teksto enŝteliĝis konfuzo.
Fakte la redaktistoj de la dokumento ŝajnas referenci al tiu speco de kreismo, kiu sin ligas al la laŭlitera interpreto de la biblia teksto certe apenaŭ plu menci-ita kiel neglektebla fatraso, aŭ al kreismo je usona stampo en la nova versio de la Intelligent Design, (1. Laŭ kiu estas racie bezonataj kaj „science kaj spure konstateblaj” la laŭtempaj pluraktaj intervenoj de ia kaŝita plananta forto.)ĝuste kontraŭata de la sama dokumento, ĉar oni opinias ĝin tro fora de ĉiu perspektivo je scienca karakterizo, kvankam ĝiaj subtenantoj, kristanaj kaj islamaj, ankaŭ tion pretendas. La tezoj, fakte, de tiuj kreismemuloj ne povas posedi kriterion de scienceco aŭ esti eluzataj por nei la fenomenon de la evolucia procezo, nek povus trovi lokon en la scienca instruado kiel alternativo al la teorio de la evolucio per natura selekto, kvankam eĉ tiu ĉi estas taksata nesufiĉa de kelkaj scienculoj nekreismemaj.
Tamen en la rezolucio de la Eŭropa Konsilio ne eblas klare kapti, al kiu ideo pri kreismo oni referencas. En la rezolucio oni fakte uzas sendistinge la esprimon kreismo, kiu havas konotacion religian-filozofian. La risko estas, ke ankaŭ la ideo de kreado estu forbarita el la moderna penso, kvankam ĝi en si mem ne interferas kun la scienca nocio, ĉar ĝi ja lokiĝas antaŭ kaj for de la sciencaj kategorioj, kiuj neniam, laŭ religiaj pensuloj, povas trovi kaj sperti fizikajn diajn spurojn. Vere, tio kion eventuale devintus kontraŭi la Konsilio de Eŭropo estus distordo de la koncepto de kreado, ĝia utiligado por scienca ekspliko de la evolucio de la vivantaro, same kiel faras certe la kreismaj tezoj, kiuj devenas de la usona Intelligent Design.
Sed la manko de precizeco en la enhavoj de la uzata termino nek utilas al la bezonata klareco, nek favoras tiun distingon inter scienco kaj kredo, kiun ĝuste en la komenco de la rezolucio oni rekonas.
Ĉu tiu konfuzo enŝteliĝis ankaŭ pro manko de nova vorto por nova koncepto?
Sendepende de la demando, ĉu estas konvene aprobi aŭ malaprobi per politika dekreto, kio estas science ĝusta kaj science neĝusta, – ĉu vorta distingo ne utilus al la necesa distingo kiu, certa-momente, mankis en tiu ĉi rezolucio?
En diskutado inter samideanoj, oni proponis la duopojn: unuakta kreismo kontraŭ plurakta kreismo, aŭ kreismo kontraŭ kreadismo, kreismo kontraŭ kreantismo, kreistoj kontraŭ kreadistoj … Kion vi opinias?
(Por kontroli la senson de la vortoj, provu la retan vortaron:
http://www.reta-vortaro.de/revo/ )
Tiun ĉi artikolon verkis Armando ZECCHIN por MONATO!
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
de Gerson Simões Monteiro

MEDIUMA MESAĜO ANTAŬVIDIS LA OKAZAĴON
En la publika spiritisma kunsido de la Spiritisma Centro “Luiz Gonzaga” (Luiz’ Gonzaga) je la 23-a de Aŭgusto 1954, en la urbo Pedro Leopoldo, ŝtato Minas Gerais (Minas Ĵerajs’), la elkarniĝinta Spirito Emmanuel diktis psikografie pere de la mediumo Chico Xavier (Ŝiko Ŝaviér’) la mesaĝon “Memmortigintoj”.
Per ĝia enhavo, oni konkludas ke la Spiritaj Bonfarantoj antaŭvidis la memmortigon de la tiama prezidento de Brazilo, Getúlio Vargas (Ĵetuljo Vargas), kiu okazis en la sekvanta tago, la 24-an de Aŭgusto 1954, ĉe la prezidenta hejmo “Palaco Katete”, en Rio-de-Ĵanejro.
Por via kono, ni prezentas la tutan mesaĝon, publikigitan en la libro “Escrínio de Luz” (Luma Juvelujo).
“Ne kondamnu la viktimojn de frenezeco kaj de sufero, kiuj retiriĝas el la fizika mondo per la memmortiga pordo.
Neniu vidis, eble, ilian frenezan lukton kaj ne scias ĝis kiu grado ili sorbis la venenon el angoro per la gala kaliko!…
Silentiĝu antaŭ tiuj, kiuj falis en la paroksismon de la malespero kaj de la doloro.
En la monda viv-batalo, kiom da homoj demetas la karnan mantelon per afliktigaj elreviĝaj ulceroj en la intima bruego de la animo!… Kiom da homoj klopodas fuĝi el la nebula valo, direktante sin en la mallumegon de terura abismo!…
Kaj, petante la pacon de la Sinjoro por tiuj, kiuj malsupreniras en la ombron de la kapitulaco antaŭ ol venas la triumfo, preĝu ankaŭ por tiuj, kiuj armas la ungegojn de la mallumo kontraŭ si mem, ĉe la pilorio de malboneco kaj kalumnio…
Do preĝu por tiuj, kiuj perturbas la evolu-iradon de aliuloj, nuligante la propran ekzistadon;
Por tiuj, kiuj kultas la perverson, konsumante sin mem en la iluziiĝo, ke ili detruas la proksimulon;
Por tiuj, kiuj dronas en la marĉon de la malvirto;
Por tiuj, kiuj sin fordonis al la inerto kaj ankaŭ por tiuj, kiuj persekutas kaj vipas la similulon, fosante por si mem la pereigan marĉan tombon!…
Ni sciu bone utiligi la malfacilojn en la sublimigo de nia estonto.
La Tero estas iu speco de sanktejo por restariĝo kaj espero por tiuj, kiuj travivas la viv-lecionojn kun granda kuraĝo, konsciaj pri la kompato, sur kiu stariĝas la Dia Justeco.
Doloroj, afliktiĝoj, provoj kaj seniluziiĝoj reprezentas la edukan materialon de la templo, kie ni ŝirmiĝas, strebante al morala fortikaĵo kaj nemalhaveblaj kreditoj por la daŭrigo de nia vojaĝo al Dio.
Ne forlasu vin al la laciĝo kaj malkuraĝiĝo en la solvo de problemoj, kiuj afliktas vin ĉe via evolua irado.
Renoviĝu ĉe certiga fido kaj ĉe konstanta laboro, inspirante vin je la sublimeco de la suno, kiu akompanas vin, ĉiumatene, promesante al vi, ĉiunokte, la mirindecon de sekvanta tago, kiu ekradios ĉiam pli bele.
Survoju antaŭen, ĝojigu vin pro la sufero, kiu alĝustigas viajn enkarniĝajn ŝuldojn kaj benu la obstaklojn, kiuj faras vin pli sperta kaj pli nobla persono!…
Kaj kunigite al la tasko, kiun Dio al vi konfidis, kiu ajn ĝi estas, lernante kaj servante, amante kaj luktante favore al la konstruo de la Senfina Bono, vi trovos, sur la Tero mem, forton el la Abunda Vivo, kiu nutros vian koron en la konkero de la Nepereema Vivo.”
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
Jesuo
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro Traduko de Givanildo Ramos Costa
La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.
Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>
Kara amiko kaj amikino: proksimsabate ni kalkulas kun via akompano. La Skipo de “Parolu, mondo!” dankas al vi!
Direktoro: Lucas Yassumura
Skipo: Mirna Marino, Emilio Cid, Ari Caldeira, Marcia de Castro kaj Cesar Tofanini.
Budhismo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
revuo Monato [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
