29-a de marto 2008
- La sukceso de Vojaĝo en Esperanto-lando! sed kia malprofito en la libroservo de UEA! - Oomoto - Ĉu Mc Donald’s kaj Esperanto? - Brakumojn al Meksiko! - Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj. Tekstoj de la programo >>>
Mirna Marino: Kara aŭskultanto, saluton! Mi ĝojas retrovi vin en Parolu, mondo!
Malferme de nia hodiaŭa programo, mi legos por vi parton de interesa raporto pri la libro-produktado en Esperantujo, aperinta pasintmonate en la Gazetaraj komunikoj de UEA. Jene:
Vojaĝo en Esperanto-lando

“Per “Vojaĝo en Esperanto-lando” la akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj.Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekzempleroj de la libro de Kolker; el ili 295 nur pasintjare”.Tre bone! Sekve el la verkoj de Boris vendiĝis pli ol unu ekzemplero tage!
Gratulon al Boris Kolker!
Fakte “Vojaĝo en Esperano-lando” estas bonega lernolibro, ne nur por lernantoj sed ja por ĉiuj esperantistoj. Kiam mi aĉetis mian ekzempleron, tuj prenis mian atenton la esperanta literatura kolekto kaj la riĉa esperantista biografiaro.
Baldaŭ Parolu Mondo revenos al tiu temo: “Vojaĝo en Esperanto-lando”!
Sed tamen, en tiu gazetara komuniko de UEA , aperas alia informo tre kurioza kaj fakte ankaŭ bedaŭrinda. Bonvolu aŭskulti:
“La Libroservo de UEA vendis entute 2214 diversajn titolojn. Nur de 84 el ili estis venditaj pli ol 10 ekzempleroj kaj 1080 vendiĝis nur po unu ekzemplero, dum 3306 titoloj allogis neniun klienton dum la jaro”.
Ĉu kredeble? 3306 esperantaj verkoj pretaj por esti legataj kaj ĝuataj kaj neniu esperantisto interesiĝis pri ili dum unu plena jaro! Kia malprofito!
Mi certas, ke inter tiuj titoloj estas bonegaj kaj legindaj verkoj.
Ĉar Parolu Mondo apogas kaj stimulas la plenan posedon de Esperanto; kaj kiel sciate, por ĝisfunde scipovi iun ajn lingvon, oni bezonas legi kaj legi senĉese, ĉefe la tiel nomatajn bonajn stilistojn, do mi sugestas al vi viziti la libroservon de UEA.
Faru tion per la retadreso: http://www.uea.org
Legante en la lingvo, oni akiras la frazo-strukturon kaj vorto-provizon, kaj do pli kaj pli la flueco fariĝas. Rilate al Esperanto estas nepre necese klopodi akiri internacian stilon. Do legu esperantajn verkojn!
Parolante pri UEA… ĉu vi jam rekotizis por tiu jaro?
Bone, pri tio ni parolos en alia okazo.
Koran dankon pro via akompanado! Komenciĝas Parolu Mondo!
Oomoto

Roberta Haianon legas parton de la verko “Diaj Revelacioj”:
Sciu ke la rolo de regantoj estas detale zorgi pri ĉio. Ne estas bone,
ke nur supera tavolo estas favorata. Supro kaj ankaŭ malsupro devas
esti egale favarataj. Se ne, paco ne regos la mondon.
Saksifrago havas la folion ankaŭ sur sia radiko: supro kaj ankaŭ
malsupro devas disflori. Se ne, ne daros ĉi tiu mondo. La mondo ne
bone iras, se nur supro prosperas; ankaŭ ĝi ne estas pace regata, se
nur malsupro prosperas.
Ordigante ambaŭ tavolojn en harmonio, Mi donos trankvilon al ĉiuj
popoloj kaj realigos Dian mondon eterne neperean.
Dum la diabloj en ĉi tiu mondo restas sencedaj, Dia mondo neniam
realiĝas sur la tero. Tamen, ĉar Dia plano, komencita ekde la origino
de ĉi tiu mondo, jam proksimiĝas al sia realiĝo, Mi rapide aranĝas
ĉion, kvankam penige.
Ĉi tiu sankta afero ne sukcesus, se oni komprenus ĝin, kaj ne
sukcesus, se oni ne komprenus; krome, ĉar oni ne povas kompreni, oni
ne povas ŝanĝi sian koron. Ĝi estas la plano, nur unufoja por ĉiuj
generacioj, malkonstrui kaj rekonstrui la mondon; ĝi estas la granda
entrepreno, malfacila kaj tute nekomprenebla, se oni ne povas reveni
al pura infaneta koro, tute forlasinte homajn erudicion kaj saĝon.
Forĵetu ĉiujn malpuraĵojn, ĝis nun akumulitajn en via koro. Se ne, vi
ne povos kompreni la ĉi-foje realigotan veron. Jen tiom gravega kaj
grandioza estas la ĉi-foja plano.
Vizitu Oomoton! http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html
Ĉu Mc Donald’ s kaj Esperanto?

Aŭskultu la raporton de Emilio Cid:
Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton.
La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald’s, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj personoj diversloke en la mondo.
Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto “Trovu la ringon perditan”. La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.
La ludo komenciĝis en enigma maniero: kelkaj konataj pintaj ludantoj de retludoj dise en la mondo ricevis per ordinara poŝto pakaĵojn, kiuj enhavis fadenpilkon, afiŝon de la Antverpenaj olimpikoj en 1920, kaj poŝtkartojn kun fotoj pri la samaj olimpikoj. Dorse de la poŝtkartoj estis mallongaj mesaĝoj: “La 3-an de marto 2008: Trovu ŝin…” kaj “La 24-an de aŭgusto 2008: Savu la mondon”. La 24-a de aŭgusto estas la lasta tago de la Pekinaj olimpiaj ludoj. La pakaĵoj enhavis ankaŭ slipon kun la retadreso www.findthelostring.com .
La retadreso ekfunkciis la 3-an de marto, kaj iom post iom tie estis publikigitaj la historioj de ses gejunuloj el diversaj partoj de la mondo. Ĉiuj rakontas, ke ili vekiĝis en stranga labirinto, kun la nekomprenebla tatuaĵo, krom Larissa en Brazilo. Ŝi rakontas, ke io simila okazis al ŝia konato en Brazilo antaŭ kvar jaroj. Ĉiuj trafitoj tute ne memoras sian antaŭan vivon, sed laŭ kuracistoj ĉiuj estas sportistoj sur olimpika nivelo. La tasko de la ludantoj ŝajne estas trovi solvon de la enigmo kaj savi la mondon, sed lingvaj problemoj staras en la vojo kaj malhelpas ilian kunlaboron.
![]()
Ĉiu trafito havas retejon en sia propra lingvo sub la komuna adreso www.findthelostring.com. Iom mirinde, la kreintoj de la ludo ŝajne forgesis registri la esperantlingvan version de la retadreso, kvankam la enigma tatuaĵo kun tiu teksto estas ĝuste en Esperanto. Nun la esperantlingva adreso anstataŭe estis kaptita de la brita esperantisto Tim Morley. - La retnomo TrovuLaRingonPerditan.com estis libera(!) do mi aĉetis ĝin. Aktuale ĝi sendas vizitantojn al Google-grupo, sed mi ŝatus ricevi pli bonajn proponojn por uzo de la nomo, li rakontas al Libera Folio.
Tim Morley supozas, ke Esperanto estis elektita kiel unu centra temo de la ludo pro ĝia kongruo kun la celoj de la olimpikoj. Intertempe aperis jam pluraj dokumentoj skribitaj en Esperanto. Kiuj estas rapide tradukitaj de reto da esperantistaj kunlaborantoj - Tim Morley estigis grupon ĉe Google Groups por helpi al ludantoj sendi mesaĝojn unu al la aliaj, aŭ por kune solvi problemojn de la ludo, pere de esperantaj tradukoj. La Google-grupo nun enhavas pli da esperantistoj ol ludantoj, sed mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos, Tim Morley diras. Ĝis nun estas nur 25 membroj en la grupo, sed jam estas proponata Esperanta tradukservo por la lingvoj angla, ĉina, franca, germana, hispana kaj portugala.
El la bazaj lingvoj de la ludo mankas ankoraŭ la japana. La ringoludo rapide iĝis populara en la reto, pri ĝi raportis pluraj amaskomunikiloj, kaj kreiĝis novaj retejoj ĉirkaŭ la temo, tamen ĉefe en la angla lingvo. Interalie jam ekzistas vikio pri la ludo, kie oni afiŝas ĉiujn dokumentoj en esperanto kaj iliaj tradukoj en pluraj lingvoj. Kiel kutime en ĉi-specaj ludoj, ne ĉiam eblas certe scii, kiuj el la retejoj estiĝis spontane, kaj kiuj estas kreitaj de la ludomastro.
http://www.liberafolio.org/2008/trovularingon/
Brakumoj kaj Kisoj:
Nome de la skipo de Parolu Mondo, mi brakumas kaj kisas la gelernantojn de la kurso de Esperanto de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko:

-Jorge
-Karla
-Alicia
-Raul
-Dulce
-Gabriel
-Hugo
-Ariadna
-Juvenal
-Marcos
-Ruben
-Karla Paola
-Gerardo
-Mary Elsa
-Jonathan
Koran dankon !
Kaj al nia sindonema instruisto, S-ro Daniel Moreno, varman brakumon!
Survangajn kisojn al Renato Corsetti pro la naskiĝo-datreveno!
Brakumon al Sinjorino Sugitani Hiroko, Japanujo!
Kaj en Ĉinujo, brakumojn al Minosun!
Kaj vi? Kiu vi estas? Skribu al nia programo: rede@radioboanova.com.br
Ridi estas la plej bona sanigilo!
César Tofanini spritas:Maljusteco
Antaŭe vivis mallaboremulo, kiu estis tiel pigra, ke nenian laboron li volis fari. Sed por vivteni sin, li devis serĉi facilan laboron. Oni proponis al li: “Iru gardi tombejon! Nenia laboro estas pli facila ol ĝi!” La mallaboremulo ĝoje iris al la tombejo…
Sed post kelkaj tagoj, li forlasis la laboron plendante al ĉiuj: “Estas tro maljuste, ke ili ĉiuj kuŝas ripozante dum mi devas stari gardante!
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
de Gerson Simões Monteiro

TERURA SURPRIZO
En la Spirita Mondo, iu memmortigintino, kiu jam estis forlasinta la fizikan korpon antaŭ dek kvar jaroj, englutinte formik-mortigilon, donis intervjuon al la Spirito Frato Ikso, pseŭdonimo de la granda brazila verkisto Humberto de Campos (Umberto de Kampos).
Ŝi sin venenis 32-jaraĝa, lasante edzon kaj unu fileton. Surtere, ŝi karakteriziĝis per noblaj moralaj kvalitoj, krom esti ekstreme sindonema al la devoj de edzino kaj patrino.
El la dek demandoj de la intervjuo starigita de la Spirito Humberto de Campos kaj psikografiita de la mediumo Francisco Cândido Xavier (Fransisko Kan’dido Ŝaviér’), publikigita en la libro “Estante da Vida” (“Bretaro de l’ Vivo”) ni elstarigas jenajn atentigojn por nia pripenso kaj por nia taksado rilate la dolorigan dramon travivitan de tiu kompatinda memmortigintino:
1-e: Ŝi ne havis firman religian fidon;
2-e: Ŝi restis tute lucida dum longa tempo, post kiam venis la morto;
3-e: Ŝi havis terurajn suferojn, kiam ŝi konsciis pri sia elkarniĝo:
– ŝi aŭdis la lamentojn de siaj edzo kaj fileto, kiu petegis helpon;
– kiam la kadavro-veturilo forprenis ŝian senmovan korpon, ŝi volis resti hejme sed ne povis;
– ĵetite al iu ĉambreto de la kadavrejo, ŝi ploradis, freneziĝe;
– vidante sin nuda (sur la tablo de nekropsio), ŝi tuj ektremis de honto;
– post kiam du viroj, tute senceremonie, malfermis ŝian ventron, dum la nekropsio, ŝi pene eltenis duŝojn de malvarma akvo sur la elventrigitajn viscerojn;
4-e: Ŝi preĝis laŭ la maniero de la frenezaj senesperaj uloj, sen ia ajn nocio pri Dio;
5-e: Multaj amikoj kaj parencoj elkarniĝintaj, kvankam ili klopodis helpi ŝin, ne sukcesis, ĉar, pro sia memmortiga kondiĉo, ŝi havis plu siajn tutajn fizikajn fortojn;
6-e: Ŝi ĉeestis la propran entombigon, kun timego, kiun oni povas imagi;
7-e: Estante ege dolora mense, ŝi ne povis ekvidi la spiritajn bonfarantojn en la tombejo;
8-e: Ŝi ne sciis, kiom da tempo ŝi restis en la tomba ĉambreto:
– kiam la magneta ligilo rompiĝis (tio rilatas al la perispirita ilo, kiu alligas la spiriton al la fizika korpo (1)), ŝi vidis sin liberigita kaj stariĝis en la terkavaĵo.
– post multe da tempo, preĝante kaj rimorse, ŝi ricevis helpon de Misiaj Spiritoj, celantaj ŝian enhospitaligon en iu kuraca loko (en la Spirita Mondo);
9-e: Ŝi decidis mortigi sin pro ĵaluzo pri la edzo, kiu ekenamiĝis al alia virino.
Kiam Humberto de Campos demandis al ŝi, ĉu ŝia sinteno alportis ian profiton, ŝi respondis tion, kio estas la 10-a atentigo por nia pripenso:
10-e: “Nur komplikaĵojn… Post ses jaroj da foresto, vundite pro kortuŝegaj saŭdadoj, mi havigis al mi permeson viziti la hejmon, kiun mi rigardis kiel mian domon en Rio. Terura surprizo!… neniom valoris la turmentego. Mia edzo, ankoraŭ juna, bezonis akompanon kaj elektis por dua edzino la am-konkurantinon, kiun mi abomenis… Li kaj mia filo estis sub la zorgo de la virino, kiu estigis en mi malamon kaj ribelemon.”
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
Jesuo
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro
Traduko de Givanildo Ramos Costa
La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.
Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>
En la proksima sabato, ni kalkulas je via akompano! Fartu bone!
Vojaĝo en Esperanto-lando - Oomoto - McDonald´s [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Memmortigoj - Ridi estas la plej bona sanigilo [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
