22-a de marto 2008

Speciala intervjuo kun Dr-o Renato Corsetti pri la temo: “La lingvo Esperanto, ĉu nur eŭropa aŭ tutmonda? Tekstoj de la programo >>>

INTERVJUO KUN Dr-o RENATO CORSETTI

 

 

 

 

 

kara aŭskultanto!

Hodiaŭ en nia programo ĉeestas Dr-o Renato Corsetti.

Saluton, Renato!

- Renato Corsetti naskiĝis en Romo, Italujo, en la 29-a de marto. Studis en universitato pri ekonomio, entreprena organizado kaj poste psikolingvistiko. Esperantiĝis en la 60-aj jaroj memlerne. Estis aktiva membro de TEJO, ankaŭ ĝia prezidanto.

Estis prezidanto de Itala Esperanto Federacio kaj de UEA. Estas membro de la Akademio de Esperanto kaj ekde la pasinta septembro, ĝia sekretario.

D-ro Renato Corsetti elektis la temon de nia intervjuo:

La lingvo Esperanto, ĉu nur Eŭropa aŭ tutmonda?”

*Renato, mia unua demando temas ĝuste pri la elekto de tiu temo, Kial ĝi?

Renato eksplikas, ke la historio de artfarita lingvo okazis preskaŭ ĉiam en Eŭropo.

Ke Esperanto restis kulturenhave Eŭropa. Kaj ke ankaŭ Esperanto ne plu povas resti Eŭropa. Ĝi nepre devas esti monda kulture kaj lingve.

En Afriko estas pluraj lernantoj de Esperanto.

La azianoj havas nuntempe unu el la plej elstaraj movadoj en la mondo pri Esperanto.

*En la pasinta novembro, vi prelegis en la interreta ludo “Dua vivo” pri la ekzisto de iu “malbona lingvo”, pritraktante la temon de la “okcidenta dialekto de Esperanto”. Tiam vi diris, ke ..”la plejmulto el la parolantoj de Esperanto estas denaskaj parolantoj de la okcidentaj Eŭropaj lingvoj kaj ke tiu fakto igis Esperanton multe pli okcidenta-eŭropa ol ĝi devus esti”. Do tial estas tiu malbona lingvo. Ĉu vi povas klarigi tion por la amikoj de Parolu Mondo?

La problemo estas, ke la uzantoj de Esperanto emas imiti siajn denaskajn lingvojn.

Zamenhof klopodis akiri al Esperanto internaciecon kaj prenis radikojn el pluraj trunklingvoj.

Esperanto havas sian spiriton kaj logikecon. Oni devas nepre klopodi atingi tiun stilon.

La nuna puŝo de Esperanto estas de la angla lingvo. Nuntempe oni emas preni la gramatikajn strukturojn de la angla.

Versxajne la estonta influeco al Esperanto venos el la ĉina.

*Tio malhelpas la internaciecon de Esperanto ĉu?

La japanoj havas amason da duboj pri Esperanto, ĉar gramatike ĝi konduktas multkaze kiel pli eŭropa lingvo ol azia.

Por la rusoj, ekzemple, la refleksivo estas ja problemo pro influo de sia nacia lingvo.

* “Zamenhof estas filo de sia tempo”. Vi diris tion.

Mi prenas tiun frazon nun por komenti interesan aferon: Zamenhof elpensis Esperanton surbaze de siaj lingvo-konoj. La tiutempaj mondaj eblecoj por la kontakto de iu ajn kun la vasta mondo estis tute malbonaj. Hodiaŭe estas pli facile kunligi la mondon, ekzemple per interreto, ol tiam, en 19-a jarcento. Do kiel, laŭ via opinio, Zamenhof alvenis al tiuj konkludoj pri la strukturo de Esperanto? Ĉar oni diras, ke gxi estas strukture malsimila al la lingvoj, kiujn la kreinto de Esperanto scipovis, sed havas strukturon similan al tiu de la izolaj lingvoj, kiel la ĉina.

Renato citas la verkon: LINGVISTIKAJ ASPEKTOJ DE ESPERANTO – JOHN WELLS

Li venis al tiu strukturo iom hazarde.

Zamenhof, laŭ Dr-o Corsetti, rilate la strukturon de Esperanto simple reguligis la hindo-europajn lingvojn.

Ĉiu vorto en Esperanto funkcias kiel apartaj vortoj: libr-o, libr-ejo, …

Se Eŭropanoj lernus la gramatikon de Esperanto pere de lernolibro, ili eĉ ne perceptus tiun revolucian strukturon, nur se ili legus la antaŭparolon!

La okcident-europanoj ne komprenis ĝin, laŭŝajne.

La bazo de Esperanto estas la radikoj. Ne estas vortoj en Esperanto, estas ja radikoj.

*Ĉu estus ĝuste diri, ke rilate la strukturon, Esperanto estas azia lingvo?

Oni amuze konkludas, ke Esperanto estas meza inter la grupoj de la aglutinaj, la izolaj kaj la fleksiaj lingvoj.

Ŝerco de Corsetti: la sonoj de la lingvo elvenis el la suahila, en Afriko; Zamenhof prenis la gramatikan sistemon el la araba, kiu estas tre skemisma lingvo kaj la vorto-stoko elvenis el al afrikansa! Sed la spirito de Esperanto funkcias laŭ tute alia maniero. Esperanto estas sukcesa miksaĵo!

En la dua parto de la programo:

Nun iom pri la araba mondo:

*Kial estas tiom malmultaj esperantistoj en la araba mondo?

Estas pluraj kialoj! Kelkaj eksteraj al la movado.

La araba mondo ankoraŭ ne havis sian renasencon.

La edukteco en la araba mondo ne estiĝis tre alta, tre granda.

Esperanto estas vidata kiel Eŭropa afero kaj tio malhelpas la starigon de la lingvo tie. Kaj kompreneble la judeco de Zamenhof multege malhelpas tion.

Sed bonŝance nuntempe estas la alportantoj de la lingvo loĝantaj tie kaj propagandas ĝin.

Renato estas aranĝanta renkontiĝon en Amano: la la 13-an 14-an, 15-an, en kiu jam estas 20 aliĝantoj. (Baldaŭ Parolu Mondo raportos pri ĝi).

*Kelkaj elstaraj esperantistoj opinias, ke Esperanto estas malriĉa lingvo por esprimi ĉiujn ideojn dum tradukado, do ke la lingvo bezonas pli kaj pli da novaj vortoj por samnivele kunkurenci kun la aliaj ĉefaj lingvoj de la mondo. Ĉu mankus kreivo al tiuj opiniantoj por ĝisfunde uzi la eblecojn de la lingvo?

Jes…sed li ne volas fiparoli pri esperantistoj! :-)

Se tradukistoj, kiuj sentas bezonojn pri novaj vortoj ne tiom bone rezonas pri Esperanto.

Aldonoj al al Oficiala Vortaro: informoj en la ligilo de la Akademio de Esperanto. Alklaku ĉi tie: http://akademio-de-esperanto.org/index.html

Esperanto funkcias tiel, ke se vi havas la radikon kontribu- vi formas la vorton kontribu-i!

Kio estas kasacii? Kiropetero? Klandestina? Klaro/skuro? Kleriko? Kolaciono?

Kolecisto? Kompunda? Kantrio? Estas novaj vortoj!

* Krom la Fundamento, kiujn libroj vi konsilus al lernantoj de Esperanto por ke ili akiru simplan kaj internacian stilon laŭ la modelo de Zamenhof?

Legu la Fundamenton de Esperanto!

http://akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html

Legu la verkojn de Zamenhof!

http://www.medialabinc.net/temp/fasko/nask2002/2x.htm

Legu Claude Piron!

http://www.claude-piron.ch/Claude-Piron.html

Legu Baghi!

http://eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy

Legu Shwartz!

http://lakrokodil.wordpress.com/2008/02/08/schwartz-%e2%80%93-sen-serc%e2%80%99/

*Jen demando de nia samideno Emerson Werneck, el Brazilo:

Kial Esperanto ne furoras inter la Eŭropanoj, kiel vera rimedo por kuniĝo, se ili havas tiom da lingvoj, kiuj malhelpas ilian plenan integriĝon?”

Eúropanoj estas senesperaj en la senso ke ili komprenis, ke nenio en la mondo dependas de ili! Ĉiu dependas de Usono je alta nivelo. Je malalta nivelo la individuoj povas fari nenion sola.

Esperantistoj ne tute perdis sian Esperon sed… ĉiuj idealaj aferoj renkontas tre multe da skeptigeco.

En Brazilo la homoj ankoraŭ estas esperantaj… prenu la ekzemplon de la brazilaj spiritistoj: ili havas iun freŝecon de fido, de kred,o de energio!

Neniu civilizacio daŭras ĉe la pinto de la mondo. Rememoru pri Romo!

Malgraŭ la tre pli bonaj vivkondicoj de la eŭropanoj, ili ne tiom pli esperantas kiel la brazilanoj, ekzemple.

*Do la Eŭropanoj, ŝajne, perdis la esperon!

Terure!

(Aldono de Mirna: Karaj amiko-ino: ne perdu la esperon! Amu, fidu kaj esperu! Aŭskultu la muzikon de Andrea Bocelli – “Ama, Credi e Vai”, en la itala. Li donas bonan ekzemplon pri la valoro de la espero.) http://br.youtube.com/watch?v=UcV-8g2jZIY

La poemo en la itala legeblas ĉe:

http://vagalume.uol.com.br/andrea-bocelli/ama-credi-e-vai.html

Baldaú estos traduko en Esperanto!

*Nia geaúskultantaro estas plejparte mondaj lernantoj de Esperanto do diru al ili viajn pormomente lastajn vortojn:

 

Lernu Esperanton! Ĝi estas potenca ilo por koni kaj ŝanĝi la mondon!

 

Dr-o Renato, mi vin dankas pro la ĉeesto en nia programo.

Mi eĉ deziras interkonsenti kun vi, se estos komentoj aŭ demandoj de niaj aŭskultantoj, ĉu ni povus reveni al tiu temo?

 

Kara aúskultanto: sendu vian demandon al la adreso:

rede@radioboanova.com.br

 

Ni kalkulas je viaj sugestoj, komentoj kaj amikeco!

Dankon pro la aŭskultado! Ĝis la proksima programo!

 

 

Mirna Marino marto/2008

Parolu Mondo

 

 

 

 

 
icon for podpress  La lingvo Esperanto, ĉu nur eŭropa aŭ tutmonda?: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  La lingvo Esperanto, ĉu nur eŭropa aŭ tutmonda? [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.