15-a de marto 2008

Kosmologio de Martinus. Memmortigoj 3-a ĉapitro. Avertoj pri renkontiĝoj. Oraj reguloj por la ĉiutaga vivo . Tekstoj de la programo >>>

1-a parto - La alveno de Kosmologio – Ole Therkelsen prelegas pri kiuj estas niaj proksimuloj, laŭ la opinio de Martinus. Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj – 3-a ĉapitro.

2-a parto - Avertoj pri renkontiĝoj – En Brazilo kaj en Francio. Universalismo – Emilio Cid legas tekston Oraj reguloj por la ĉiutaga vivo de Omraam Mikhaël Aïvanhov


Kara aŭskultanto: Komenciĝas Parolu Mondo!Elsendo de la 15-a de marto 2008

La alveno de Kosmologio:

La Kosmologio de Martinus estas logika vivoklarigo, kiun evoluigis Martinus Thomsen
Ĝiaj anoj prezentas ĝin jene: ekde 1921

  • Ĝi donas logike bazitajn respondojn pri la fundamentaj demandoj de la vivo.
  • Ĝi kondukas al optimisma vivsinteno, kaj ĝi donas bazon por harmoniaj kaj simpatiaj rilatoj al ĉiuj nomoj kaj ĉio viva.
  • Per tio ĝi kontribuas al progresigo de humana evoluo.
  • La kosmologio estas destinita absolute nur al tiuj homoj por kiuj ĝi estas inspira. Plejparte ili estas humanaj materiistoj.
  • Ĉiu unuopa interesito povas konsideri la kosmologion kiel vivteorion por tute libera studado.
  • Ĉiu povas mem prijuĝi ĝin surbaze de siaj propraj spertoj kaj propraj inteligentosento- kaj intuicikapablo. Neniu sentu sin ligita de io ajn ol sia propra koncepto.
  • La kosmologio plene konformas al absolutaj rezultoj de fizika scienco.
  • Cetere la kosmologio montras ke malantaŭ la ŝajne nelogika enhavo de la mondreligioj troviĝas multe pli grandaj kaj tute klaraj intelektaj perspektivoj. Tial la verkoj de Martinus havas kiel ĉefan titolon “La Tria Testamento”.

Pri la verkaro de Martinus:
- Sendependa kaj ampleksa kosmologio.
- Sciencece aliras la vivdemandojn.
- Provas montri, ke malantaŭ la fizika mondo ekzistas spirita mondo.
- Kongruas kun ĉiuj fizikaj leĝoj kaj pritraktas spiritajn leĝojn.
- Ne estas sekto aŭ religio. Ne eblas membriĝi kaj estas neniaj ceremonioj.
- Baziĝas je spiritaj spertoj de Martinus, sed instigas al memstara vivesplorado.
- Argumentas por la uzo de Esperanto kiel internacia lingvo en la onta mondregno.

Aldono: konu pli pri la Kosmologio de Martinus per la retadreso:

http://www.martinus.dk/layout_pages/index.php?lang=eo

La Tria Testamento temas pri vastiĝo de la nova testamento, kaj oni povas demandi: kiu estas mia proksimulo? Kaj normale oni pensas pri homoj, kiujn oni devas praktiki amon al la proksimiulo, sed Martinus vastiĝas tiu nocio pri la proksimulo, ĉar Martinus ankaŭ inkluzivigas la bestojn. Kaj Martinus skribas pri la mikrokosmo.

Laŭ Martinus, la organoj estas vivaj estuloj, la ĉeloj estas vivaj estuloj,
la molekuloj estas vivaj estuloj kaj do nia tuta korpo estas granda universo de vivaj estuloj. Ĉiuj niaj organoj, ĉeloj, molekuloj ankaŭ estas niaj proksimuloj. La bestoj ankaŭ estas nia proksimulo. Martinus diras, ke ni kreas nian sorton en tri grandaj kampoj.

Se oni volas havi feliĉan harmonian, bonan sano-vivon, oni devas konscii pri la konsekvencoj de la propraj agoj. Ĉiuj agoj havas konsekvencojn kaj ĉiu estas nia sorto, aŭ nia karmo. Kaj unue ni ricevas karmon en la rilatoj al aliaj homoj. Se oni batas aŭ mortigas aliajn homojn, aŭ oni malbone traktas aŭ malbone parolas pri aŭ de aliaj homoj, la konsekvencoj estas malĝoja sorto. Kaj multaj homoj bone kaj bele kondutas en la rilatoj al aliaj homoj, sed tamen ili estas malfeliĉaj.

Ankaŭ oni devas konsideri la duan kampon, tiu estas, nia rilato al al bestoj. Kaj Martinus skribis la libron “La ideala nutraĵo” kaj li diras, ke estas grava, ke oni fariĝu vegetarano. Estas du grandaj kialoj: unu kialo estas, ke estas grava por nia sanstato. Hodiaŭaj terhomoj estas tiom altevoluintaj, ke la vibrado estas tiom alta, ke ne estas bona pro la sano manĝi viandon, ĉar postulas tro da forto por ni digesti la viandon. Ne estas bona pro nia sorto aŭ karmo, ĉar ni jam mortigas la bestojn sed ili ankaŭ havas la rajton.
Kiel ni havas olkulojn, kial la bestoj havas okulojn? Kiel ni havas orelojn, kial la bestoj havas orelojn? Por travivi la vivon memkompreneble la bestoj ankaŭ havas rajton travivi la vivon, kiel ni, kaj la bestoj sentas, ke kiam oni puĉas ilin estas kiel akcidento kaj do ankaŭ la sekvo esti, ke homoj mem havas akcindenton eble en aŭtomobilo aŭ en aviadilo aŭ kie oni laboras, estas tiu konsekvenco.
Nu, bone, tamen ankaŭ estas homoj, kiuj fariĝis vegetaranoj.
Ili estas afablaj kaj ĝentilaj sed tamen, ili estas malĝojaj, malharmoniaj kaj havas grandajn problemojn, kaj estas pro tio, ke ili ne konsciis pri la trian gravan kampon, t.e. nia rialto al nia mikrokosmro. Kaj ankaŭ se oni emprenas venenojn ekzemple alkoholon, nikotinojn, nakojn sed ankaŭ la pensoj estas tre grava.
Se ni havas negativajn aŭ agresivajn pensojn, tio ankaŭ estas kiel mondmilito; estas kiel eksplodoj, grandaj militoj en mikrokosmo.
Do finfine por konstrui bonan, agrablan, harmonian sorton, oni devas praktiki al la proksimulo amon en la tri kampoj, en niaj rilatoj al homoj, bestoj kaj mikrokosmo. Kaj tie estas ekzemplo, ke Martinus vastigas la nocion de la prosksimulo. La proksimuloj ne nur estas aliaj homoj. (daŭrigota)


MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ

Gerson Simões Monteiro

LA TROMPIĜO DE JUNULO

La memmortiginta junulo Francisco Adonias Nogueira Filho (Fransisko Adonias Nogejra Filjo), el la brazila ŝtato Ceará (Seara’) per la mediumeco de Chico Xavier (Ŝiko Ŝaviér’), sendis leter-mesaĝon al sia patrino Evangelina Tertinha Soares Rosa (Evanĵelina Tertinja Soares Róza), tiel starigante pruvon ke la vivo daŭras kaj ke li estas en absoluta resanigado en la Spirita Vivo.
En la citita letermesaĝo, la suicida junulo klarigas:

“ – Kara panjo Evangelina kaj kara avineto Ester, mi estas ĉi tie, kiel la filo, kiu revenas por peti pardonon. Avineto kara, senkulpigu min pro tio, kion mi faris en Cratéus (Kratéǔs’) kiam vi, bonkore, estis preta por defendi kaj protekti min ĉiame. (…) La vivo ŝajnis al mi malplena, sensenca, ĝuste kiam panjo Evangelina kaj avineto Ester multe esperis de mi.”

Daŭrigas la Spirito Francisco Adonias, dirante:

“– Mi ne scias el kie venis al mi la senprudenta impulso. Mi sentis ke mia korpo balanciĝas en la spaco kaj mi falas en iun teruran mallumon. Kio okazis, mi ne havas vortojn por diri. Kiom da tempo mi forvagadis tra tia densa mallumo, pente kaj malĝoje, mi ne scias bone klarigi. Post iom da tempo, kiu por mi ŝajne daŭris jarcentojn, al mi venis voĉo pro miaj helpkrioj. Ekde tiam mi estis enhospitaligita por spirita kuracado… Mi jam sukcesas vidi personojn kaj interbabili, sed la figuro de panjo Evangelina suferanta pro mi, ne foriras el mia kapo. Panjo, pardonu min kaj ne malkuraĝiĝu…”

Preskaŭ en la fino de la citita komunikaĵo, la memmortiga Spirito prezentas klarigan penson, kiu konsolas ĉiujn, kiuj suferas surtere:
“– Dio neniam estas malriĉa je kompato kaj mi esperas novan tagon, en kiu mia konscienco de junulo fariĝu paca.”

Kaj liaj lastaj paroloj, kiam li adiaŭis nin en tiu esperiga mesaĝo sendita al tiuj, kiuj restis surtere, estis tre kuraĝigaj:

“– Karaj avineto Ester kaj panjo Evangelina, pardonu al la nedankema filo, kiu iun tagon reharmoniiĝos por vivi denove, respektante la leĝojn de Dio kaj amante vin pli intense.”

Ni kredas ke la sufero de tiu junulo estas respegulita en la soneto “Lukto”, verkita de la poetino Francisca Júlia da Silva (Fransiska Ĵulja da Silva), publikigita en la libro “Voĉoj el la Granda Transtombo”, kiu al ni klarigas:

Ju pli vundas vin la revo, la perforta ekventeg’
De la ŝtormo el galo, kiu frenezigas kaj vipas,
Eltenu, kun kuraĝo, la furiozecon ikonoklastan
Kaj la kruelan hajlon de la ombra tempest’.

Portas la doloro kun si la riĉegan belecon
De la superega ĉasta vero, eterne;
Ricevu vi la suferon kiu nin disŝiras kaj kuntrenas,
Aŭdante la voĉon de la fido, kiu gardas kaj paŝtas vin.

Kun l’ anim’ levita antaŭ la Sinjor’, transpasu la ombron fridan!…
Eĉ post plej horora nokto, ĉiam venas nova tago,
En la varmo de l’ esper’ – la lumo, kiu nin ĉarmas…

La afliktiĝo sen ribel’ estas paco, kiu savas nin.
Ne forgesu, en la elaĉeta kaj sublima kruc’,
Ke la fuĝo al la mort’ estas salto al la mallum’…

Ĉar vere mi diras al vi:
Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo,
vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie,
kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.
Jesuo

____________________________________

MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro

Traduko de Givanildo Ramos Costa

La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.

Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>


Mirna parolas pri Esperantaj renkontiĝoj:

Jen du bonaj renkontiĝoj en tiu monato:

En Brazilo, la 30-an de marto, en la urbo São José dos Campos, ŝtato São Paulo, okazos la 71-a renkonto de Esperanto de la paraiba valo. Informojn vi trovas ĉe la paĝo de EASP en la reto: easp.org.br.

http://www.easp.org.br/portal/

Kaj en Francio, kadre de la 61-a Kongreso de SAT-amikaro, okazos en la 22-a, 23-a, kaj 24-a de marto, en Antony, Esperanto-koncertoj.

Aliĝoj kaj informoj ĉe: esperanto-sat.info

http://esperanto-sat.info/spip.php?page=plano

Aldonaj informoj:


konu la muzikon de Duoble Unu:

http://www.cezarpoezio.de/234.html

Konu la muzikon de La Pafklik’ :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pafklik

Esperantaj muzikoj acxetablas cxe Vinilkosmo.com

http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e

 


Oraj reguloj por la ĉiutaga vivo

Omraam Mikhaël Aïvanhov

Nutrado rigardata kiel jogo

Kiom da homoj ŝancelataj per tro streĉa vivo serĉas rimedojn por retrovi sian ekvilibron! Ili ek­praktikas jogon, zen-budhismon, transcendan me­ditadon, aŭ iras lerni, kiel malstreĉi sin. Tute bone. Sed laŭ mi ekzistas ekzerco pli facila kaj pli efika:

lerni manĝi. Vi miras, ĉu ne? Kial? Anstataŭ manĝi iel ajn, en bruo, nervozeco, senpacienceco, eĉ dis­putetoj - kaj tuj poste iri al la jogokurso! - ĉu ne preferindas kompreni, ke ĉiutage, du- aŭ trifoje tage, jen prezentiĝas okazo fari ekzercon kapablan senstreĉigi, koncentri, harmoniigi ĉiujn ĉelojn de via estaĵo?

Je la momento, kiam vi ĉetabliĝas, komence forigu el via menso ĉion, kio povus malhelpi, ke vi manĝu en paco kaj harmonio. Kaj se ne prosperas al vi tuj, atendu por komenci la manĝon, ĝis vi suk­cesis trankviligi vin. Kiam vi manĝas estante per­turbita, kolera aŭ malkontenta, vi enŝovas en vin febrecon, senordajn vibrojn, kiuj disvastiĝos al ĉio, kion vi poste faros: Eĉ se vi provas ŝajnigi vin kvie­ta, sinrega, el vi elradias io agita, streĉa, kaj vi faras erarojn, vi kolizias kun homoj kaj aĵoj, vi esprimas vin fuŝe tiel, ke vi perdas amikojn kaj igas, ke por­doj fermiĝas al vi… Male, se vi manĝos en harmo­nia animstato, vi pli bone solvos la problemojn, kiuj aperos, kaj eĉ se tuttage vi devos kuri jen tiuflanken jen ĉiflanken, vi sentos en vi pacon, kiun via aktiveco ne povos detrui. Komencinte je la komenco, per la etaj aferoj, oni povas progresi tre alten.

Ne kredu, ke laco ĉiam devenas de tio, ke vi tro laboris. Ne. Ĝi tre ofte radikas en malŝparo de forto. Efektive, nutraĵo ne bone maĉita, kaj ankaŭ ne sufiĉe trasorbigita per taŭgaj pensoj kaj sentoj, pli malfacile digesteblas, kaj via korpo, kiu tre penos por ĝin asimili, ne povos plene profiti el ĝi.

Kiam vi glutas nutraĵon sen konscii pri la graveco de la ago manĝi, eĉ se via korpo estas plifortigita de la manĝaĵo, ĝi ricevas nur la plej maldelikatajn erojn, la plej materiajn, kaj tio ne povas elteni la komparon kun la energioj, de kiuj vi profitus, se vi vere kapablus manĝi silente, koncentrante vian menson al la nutraĵo, por ricevi el tiu la eterajn kaj subtilajn elementojn. Dum vi manĝas do, koncentru vian atenton al la nutraĵo projekciante sur ĝin radiojn de amo; tiam okazas apartiĝo inter materio kaj energio: materio diser­iĝas, dum energio enpenetras vin, kaj ĝi estos je via dispono.

La ĉefa afero, en sinnutrado, ne estas la manĝaĵoj mem, sed la energioj, kiujn ili entenas, la enŝlosita kvintesenco, ĉar en tiu kvintesenco kaŝiĝas la vivo. La materio de la nutraĵo troviĝas ĉe ĝi kiel simpla subtenilo; la tute subtila, tute pura kvintesenco ne servu nur por nutri la malsuprajn tavolojn, la fizikan, astran*, mensan korpojn, ĝi utilu ankaü por nutri animon kaj spiriton.

*La vorto astra ĉi tie ne rilatas al fizikaj astroj kiel difinitaj en PN. Ĝi signas unu el la nevideblaj, nemateriaj korpoj, kiuj, laŭ Inicula Scienco, ĉirkaŭas la fizikan. Ĝi estas la parto de homo, kiu kunvibras kun la astroj laŭ la astrologia doktrino, sidejo de nia senta kaj emocia vivo (noto de la tradukinto).

 
icon for podpress  Kosmologio de Martinus. Memmortigoj 3-a ĉapitro. [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Avertoj pri renkontiĝoj. Oraj reguloj por la ĉiutaga vivo. [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.