08-a de marto 2008
internacia tago de la virinoj [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
revuo Femina [9:40m]: Play Now | Play in Popup | DownloadKelkaj demandoj pri la virina pionereco; Biografioj: Lidia Zamenhof – Kor’ fervora! Raporto de s-rino Perla Martinnelli pri la Revuo Femina. La muziko de Suzana: Balado por Ana Brenner – Kvankam mi virinas. Tekstoj de la programo >>>
Parolu Mondo 8-a de marto 2008Saluton kara aŭskultanto!
Nome de la skipo de Parolu Mondo, mi dankas al Rede Boa Nova, en São Paulo, Brazilo, la elsendon de nia Esperanta radioprogramo. Specialan dankon al s-ino Gil, kunordiganto de Rede Boa Nova, en tiu 8-a de marto.
Ĉiusabate je la deka vespere vi ĝuas la elsendon de Parolu Mondo per Rede Boa Nova en Brazilo. En la reto, per la adreso: parolumondo.com.
Omaĝe al la internacia tago de la virinoj, komenciĝas Parolu Mondo!
Komentoj de Mirna Marino:
Certe pro la fakto, ke mi estas virino, mi scivolas pri kelkaj kuriozaĵoj rialte al la virinaj pionerecoj. En 1887, kiam L.L. Zamenhof lanĉis sian lingvan projekton, tiutempe la virinoj ne havis gravan partoprenon en la socia vivo. Ili ĝenerale estis dommastrinoj, edzinoj kaj patrinoj.
Pensante pri tio, dum ĉi tiu semajno, mi cerbumis jene:
Kiu estis la unua virino adoptinta Esperanton? Ĉu Klara Zilbernik, la edzino de Zamenhof?
Kiu estis la unua virino en la Akademio de Esperanto?
Kaj en UEA?
Kiu estis la unua virino, kiu lanĉis Esperante originalan literaturon?
Kaj do mi serĉadis pri tiuj informoj ĝuste pro tio, ke mi ilin volus diskonigi tie ĉi en tiu elsendo de Parolu Mondo omaĝe al la virinoj. Sed nur por kelkaj el tiuj demandoj mi trovis respondojn.
En la verko de Adolf Holtzhauz “Doktoro kaj lingvo Esperanto”, ni trovas la informon, ke jam en 1889, en la adresaro de Zamenhof, troviĝis du virinoj: la rusino Evgenija Ivanovna Manjkovskaja, kiu estis instruistino en virina lernejo kaj Sofia Vogau, el germanujo.
Danke al la helpo de Paulo Sergio Viana, mi ricevis interesan raporton de S-ro Carlo Minnaja. Li rakontas, ke … “Estis elektitaj en la unua Lingva Komitato, en Bulonjo-ĉe-maro, la jenaj tri virinoj:
S-ino Roza Junck, F-ino Adela Shafer kaj f-ino el Svedio Ofverselo Cederblad – laŭ la esperanta prononcmaniero.
Dum la diversaj jardekoj estis pluraj virinoj en la Lingva Komitato.
Aperas en 1935 kiel “Korespondanto de la Akademio” F-ino Lidja Zamehof (jam Loka Komitatanino). El la postmilita reorganizo de la Akademio, kiu forigis la duoblecon kun la Lingva Komitato per la nova statuto aprobita en 20 de julio 1948, la unua virino verŝajne estis Clelia Conterno, elektita en 1964.”
Mi dankas al S-ro Carlo Minnaja pro la informoj.
Kaj nun? Nuntempe en la Akademio de Esperanto estas 6 virinoj el la tuto de 45 partoprenantoj.
Poste la rezulto de la lasta balotado, nia Universala Esperanta Asocio fariĝis 50 pocente virineca! En la straro estas ekzakte tri viroj kaj tri virinoj.
Sed ankoraŭ mankas respondoj al la aliaj demandoj.
(Kontrolu pri ili sube em tiu teksto! )
Kiel ajn, unu afero estas certa: rilate al Esperanto, oni ja festas la internacian tagon de la virinoj, ĉar en esperantujo la virinoj estis kaj estas iom pli ol “simplaj virinoj”.
Aŭskultu nun la vivpriskribon de unu speciala esperantistino:
BIOGRAFIOJ: LIDIA ZAMENHOF

Ŝi naskiĝis en la 29-a de januaro 1904, kiel Juddevena Pola civitano. Lidia estis la pli juna filino de la geedzoj Zamenhof. En 1917, kiam mortis la iniciatinto de Esperanto, ŝi estis nur 13-jara.La rilatoj de Lidia kun Esperanto komenciĝis en 1913, kiam ŝi estis 9-jara knabino kaj volis akompani, por la unua fojo, la gepatrojn al la Universala Kongreso de Bern, Svislando. Al tiu peto, la patro Ludoviko jesis tiamaniere: “Nur se vi lernos la lingvon kaj tiam flue parolos Esperanton”!
Lidia lernis la lingvon tre rapide kaj la U.K-o. en Bern estis ŝia unua internacia Esperanto-kongreso.
En 1914 la unua mondmilito eksplodis.
En la aĝo de 14 jaroj, ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj verkoj.
En 1921 Lidja finis la gimnazion kaj komencis studi la juran fakon en la Varsovia Universitato.
Klara Zilbernik, ŝia patrino, mortis en 1924.
Ekde la Viena U.K-o, en 1924, Lidja ĉeestis en ĉiuj internaciaj kongresoj.
En 1925 Lidja Zamenhof finis siajn studojn kaj ekhavis la akademian gradon de magistro pri juro. Tio tamen ne kondukis aŭtomate al iu profesio, des pli ĉar Lidia estis judino, kaj por judoj ŝtata ofico estis praktike neatingebla. Lidia estis avangarda virino.
Ŝi ne interesiĝis pri dom-mastrado kaj neniam sentis emon al edziniĝo. Eĉ kuiri ŝi neniam lernis. Esperantujo estis ŝia hejmo.
Lidia vigle laboris por Esperanto.
En la jaro 1925, dum la 17-a Universala Kongreso, ŝi konatiĝis kun Bahaismo.
En tiu U.K-o de Genève, Svislando, okazis fakkunvenoj de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. Ŝi ne deziris ĉeesti sed fine, pro ĝentileco, ŝi partoprenis kaj tiam konatiĝis kun Martha Root.
Ekde 1925, Lidja fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo “Konkordo” en Varsovio kaj ofte ŝi prizorgis pri paroladoj kaj kursoj tie. Ŝi instruis Cseh metode loke kaj eksterlande.
La sekvantan jaron, 1926, oni inaŭguris la Zamenhof-monumenton en Varsovio. Ĉeestis Martha Root, kiu oficiale reprezentis la Bahaan Religion. Ŝi restis du semajnojn en Varsovio kaj Lidja Kaj Martha fariĝis bonaj amikinoj, kvankam Lidia neniel volis akcepti la religiajn konvinkojn de Martha, des pli ĉar ŝi konsideris sin ateisto. Tamen, iom post iom Lidja lernis pri la Bahaa religio kaj fine akceptis ĝin.
Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto, ŝi faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Lidja ankaú aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo de UEA, kaj sindediĉis al la Bahaisma movado. Krome, ŝi verkis la revuon “Literatura Mondo”, precipe skribante pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ por la publikigaĵoj: “Pola Esperantisto”, “La praktiko”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Enciklopedio de Esperanto”.
En 1928, okaze de du bahaaj kunvenoj en la kadro de la Universala Kongreso de Antverpeno, Lidia faris unuafoje publikajn paroladojn, kaj tio sufiĉe mirigis la esperantistojn, ĉar ĝis tiam ŝi neniam konsentis pri publika parolado kaj estis taksata kiel timema kaj retiriĝema persono. La cetera Zamenhofa familio neniel kontraŭis la konvertiĝon de Lidia al la Bahaa Kredo, sed ili ankaŭ ne komprenis ĝin. En 1929 Lidia eĉ publikigis artikolon pri la Bahaa Religio en pollingva juda gazeto.
Tiutempe Lidia komencis traduki « Bahá’u'lláh kaj la nova epoko » en Esperanton, ĉe kio ankaŭ Martha Root kunhelpis.
En 1930 Lidia vojaĝis pilgrime, al Haifa en Palestino, sankta loko por bahaanoj, kaj renkontis Shoghi Effendi, la tiaman gvidanton de la Bahaa Kredo.
En 1938 ŝi vojaĝis al USONO por la U.K-o kaj tie restis dum kelkaj monatoj tamen, en decembro, ŝi bezonis forlasi la landon ĉar ties enmigroservo ne plilongigis ŝian restado-permeson pro kontraŭregula “pagita laboro” por Esperanto-kursoj.
Postrevene al Varsovio, ŝi vojaĝis en Pollando instruante Esperanton kaj Bahaismon.
En Septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito kaj Lidia havis la saman sorton kiel ĉiuj polaj judoj. Ŝi devis resti en la varsovia geto, kie ŝi donis lecionojn pri angla lingvo por vivteni sin. La esperantistoj ne forgesis Lidian kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Germana soldato, kiu estis esperantisto, eĉ klopodis helpi al Lidia, ebligante al ŝi fuĝon, sed Lidia rifuzis.
En 1942 la nazioj komencis grandskalan ekstermadon de la judoj en Varsovio.
Lidia estis sendita al la koncentrejo em Treblinka kaj gasmurdata em Oktobro.
En aprilo 1943 la varsovia geto estis definitive likvidita de la nazioj.
La mesaĝo de Lidia Zamenhof estis la unueco de la homaro, la interfratiĝo de la homoj, la emancipiĝo de la virinoj kaj batalo por paca mondo.
Lidia Zamenhof, kor’ fervora
Vartante patran sent-heredon,
Jen, serĉas sorĉan sav-rimedon
Por mond’ amara kaj dolora.
Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidia Zamenhof, kor’ fervora,
Vartante patran sent-heredon.
El sent’ profunda, pens’ valora
En sino havas riĉan bedon.
El ili plektas flor-bukedon:
Novelojn kun enhav’ trezora,
Lidia Zamenhof, kor’ fervora.
(K. Kalocsay, 1931)
La informojn pri Lidia Zamenhof mi trovis en la verkoj:
“Ordeno de verda plumo”, de Josip Peadin;
“La vivo de Dr-o L.L.. Zamenhof en bildoj” de HENK THIEN
En la reto: “http://bahaaeligo.bahai.de/
La muzikan etoson donis la ni la juddevena Gustav Mahler.
Aldona informo: (Vi aŭskultis la 4-a movimenton de la 5-a Simfonio.
Ludis la Israela Filharmonia Orkestro, kun la orkestrestro de Zubin Mehta. )
Dankon pro via aŭskultado!
PREZENTO DE LA REVUO FEMINA:

Ekde la stabiliĝo de Esperanto kiel vivanta fenomeno, virinoj grave
rolis en ĝi: ne nur diskrete, en la ombro de siaj edzoj, sed ankaŭ kun propra individueco, kiel ekzempligas la fama Roza Junck, indikita de Zamenhof kiel imitinda modelo de esperanta elparolo. Kaj unu el la tri virinoj, kiuj okaze de la unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro estis elektitaj kiel membroj de la “Lingva
Komitato”, la antaŭulo de la nuna “Akademio de Esperanto” .
Malgraŭ tio, Esperantio neniam adekvate rekonis la nemalhaveblan
alporton al ĝia progreso de la “duono de la ĉielo”, kaj la klopodoj ŝanĝi tiun situacion, kvankam de tempo al tempo renovigitaj, havis nur efemeran vivon.
En aŭgusto 2004, post longa antaŭpreparo, virinoj el diversaj mondopartoj kuniĝis en la svisa urbo Ĉaudefono por fondi FEM-on (Feminisma Esperanta Movado), kaj inter la unuaj decidoj troviĝis la lanĉo de propra organo, la internacia revuo “Femina”, kies elokventa subtitolo estas kaj restas “Revuo en esperanto — ne nur por virinoj”.
Fakte, gravas komprenigi al la legantoj ke la tempo de la batalanta feminismo, tiu, kiu volis neniun kontakton kun la malamiko — ja evidente la viro — jam eksas, ankaŭ danke al la akiritaj rezultoj. Veras, ke ankoraŭ en tro multaj landoj la virinoj estas subpremataj, kaj ankaŭ en la plej feliĉaj situacioj la “febla sekso” ankoraŭ ne vere egalrajtas kun la viroj, sed la nuntempaj feministoj opinias, ke la batalon oni gajnos ne kontraŭ, sed kunlabore kun inteligentaj, justaj kaj precipe morale honestaj viroj. Kiel estis siatempe la granda Edmond Privat…
Do la revuo Femina aperigas artikolojn kiuj povas stimuli la intereson kaj konsciiĝon de ambaŭ seksoj, kun atento pri la mondo en kiu ni, vole-nevole, devas vivi, kaj kiun pere de Esperanto ni klopodas plibonigi, laŭ niaj modestaj fortoj. La nuna feminismo okupiĝas pri ekologio, paco, interkulturaj problemoj, kaj al tio Femina donas sian voĉon, ne forgesante iom da sana humuro.
La aspekto de la dudekok-paĝa revuo, kun bunta kovrilo, bela papero kaj granda formato, estas inda je prezento ankaŭ al ne esperantista publiko, kaj tio estas unu el ĝiaj celoj. Ĝi aperas kvarfoje jare, danke al teamo de bonvoluloj, kies ambicio kaj ĉiufoja veto estas tamen labori kiel veraj profesiuloj.
Tiu ĉi skiza prezentado de Femina ne povas anstataŭi la sperton teni ĝin antaŭ viaj okuloj: pli kaj pli da novaj legantoj esprimas agrablan surprizon pro
malkovro de tia ĝis nun ne ekzistinta virina revuo.
Kia estos ĝia estonteco?
Tutcerte ĝi sekvos la sulkon jam indikitan de la komenco, por helpi al maturiĝo de la konscio pri rajtoj de la virinoj, por pli firma paco, por respekto de ĉiu homo kaj de ĝia natura kaj kultura medioj. Kaj enirinte la kvaran jaron de sai ekzisto, ĝi esploros kampojn ĝis nun apenaŭ tuŝitajn, kiel ekonomion, novajn morojn kaj aktualaĵojn soci-kulturajn. La legantaro ludos ĉefan rolon pri tiuj estontaj elektoj.
Longan vivon al ĝi kaj al la revuo Femina!
Adreso por abono aŭ peto de provekzemplero estas ĉe via kutima libroservo kaj ĉe la eldonisto per la adreso:
LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando).
Retadreso
Vidu ankaŭ ĉe www.esperantio.net.
Nomo de Parolu Mondo, mi dankas al la S-ino Perla Martinelli kaj al ĉiuj, kiuj entreprenas la revuon Femina!
Nun aŭskultu la muzikon
“Kvankam mi virinas”, de Suzana.

Notoj:
Tiu muziko estas raraĵo! Kontrolu la raporton de Floreal, Vinilkosmo, kiu komplezeme zorgis kaj pretigis pri la arkivo por sendi al nia programo, jen ĝi:
” vi devas ilin taksi kiel arkivaj dokumentoj ĉar delonge tiuj kasedoj ne plu disvendiĝas, kaj mi eĉ ne scias ĉu eĉ Edistudio konservis originalojn por eventuale ilin ciferecigi kaj eldoni KDojn …
Tiu kasedo kaj tiuj de aliaj artistoj de tiu epoko laŭ mi ne plu disvendiĝas … eble tre malnova klubo havas en sia libroservo ekzemplerojn sed dubindas…
Antaŭ du aŭ tri jaroj ni organizis koncerton kun Ĝanfranko Mole, kaj ni ĝuste parolis pri la artistoj de tiu epoko, kaj eĉ li ne scias kion ili faras nun … il malaperis. Ili ĉiuj aktivis en la jaroj 70aj ĝis komence de la 80aj… nu fakte ili hodiaŭ devas esti ĉirkaŭ 60jaraj. Ili estas de la sama epoko kiel Joan Baez, Bob Dylan, Neil Young, ktp… tial ankaŭ ili havas iliajn influojn, interalie…”
Parolu Mondo dankas al la amikeco de Floreal kaj de Vinilkosmo!
Dankon al vi pro la aŭskultado de tiu elsendo omaĝe al virinoj!
Vivu Esperanto!
Kore, Mirna Marino.


