01-a de marto 2008

Brazilo marŝas al rekono de multlingvismo kaj esperanto.Gutoj de Spiritismo. 2-a ĉapitro de “Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj”. Google kaj Esperanto; Monda Socia Forumo kaj Esperanto. Projekciologio

Tekstoj de la programo >>>

1-a parto - Brazilo marŝas al rekono de multlingvismo kaj esperanto.Gutoj de Spiritismo kun Ari Caldeira.

2-a parto - 2-a ĉapitro de la serio “Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj”. Google kaj Esperanto; Monda Socia Forumo kaj Esperanto. Projekciologio kun Marcia de Castro: “Mi eksterkorpe” parto 1-a de la 7-a ĉapitro


BRAZILO MARŜAS AL REKONO DE MULTLINGVISMO KAJ ESPERANTO

Emerson Werneck

Delonge interreto fariĝis grava rimedo por la lernado kaj propagando de Esperanto. Jam estas disponebla en la virtuala mondo pluraj periodaĵoj, kiuj helpas la esperantistojn ne nur akompani la movadon, sed ankaŭ konatiĝi kun interesaj vidpunktoj kaj informiĝi pli pri la lingvo.Unu el la bonaj virtualaj periodaĵoj estas la brazila INTERLINGVISTIKA REVUO.(http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200801.htm )En ĝi la esperantistoj trovas nepre en Esperanto la temojn: lingvistiko kaj Esperanto, psikolingvistiko, Esperantologio, lingva filozofio, lingvaj aŭ kulturaj rajtoj, kultura diverseco, kompara literaturo, instruado de Esperanto kaj recenzo pri verkoj. En la ĵus aperinta tria numero troviĝas artikolo de Emerson Werneck pri grava projekto celanta oficialigi ĉirkaŭ ducent indiĝenajn lingvojn en la brazila teritorio. Tiu projekto anakaŭ gravas por Esperanto. La aŭtoro rajtigis ĝian legadon en nia programo. ARTIKOLO: BRAZILO MARŜAS AL REKONO DE MULTLINGVISMO KAJ ESPERANTOEmerson Werneck3En kunteksto, en kiu la mondo ekkomencas rezoni pri la graveco, konservi multilingvismon en ĉiuj partoj de la globo, Brazilo diskutas la eblecon, lokale oficialigi la ĉirkaŭ 200 indiĝenajn lingvojn de sia teritorio, kaj ankaŭ la lingvojn de migrado kaj la variantojn de la portugala. En decembro 2007, la GTDL (Laborgrupo pri Lingva Diverseco) montris al la brazilanoj, en publika aŭdienco, la rezultojn de la projekto de la INDL (Nacia Inventaro de Lingva Diverseco), iniciatita de la federacia deputito Carlos Augusto Abicalil [karlus aŭgustu abikalil]. La projekto antaŭvidas vastan popolnombradon en 2010, fare de IBGE (Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko), kiu kalkulos la nombron da parolantoj de ĉiu lingvo rekonata kiel grava por la brazila kulturo. La raporto de la Laborgrupo permesas dedukti, ke ankaŭ Esperanto povos esti recenzata en Brazilo en 2010, kaj probable rekonata kiel unu el la lingvoj koncernaj al la brazila kulturo. Tio signifus,ke la brazilaj esperantistoj ne nur estos oficiale kalkulataj, sed ankaŭ, ke ili havos la samajn rajtojn, kiujn jam havas la gestsignaron LIBRAS (Brazila Lingvo de Signoj), uzatan de surduloj, kaj la indiĝenajn lingvojn en ties teritorioj.En la Universala Deklaro pri Lingvaj Rajtoj, citita kiel unu el la bazoj de la projekto, skribitas jene: “Artikolo 1 – Ĉi tiu deklaro komprenas kiel lingvan komunumon ĉiun homan socion, kiu, historie vivanta en determinita meritoria spaco, rekonata aŭ ne, sin aŭtodifinas kiel popolo kaj disvolvigas komunan lingvon kiel medio por natura komunikado kaj cultura koezo inter siaj membroj. La nomigo lingvo propra de iu teritorio sin referas al la idiomo de komunumo historie stabilita en tiu spaco.” (GTDL, 2007, p. 6)kaj poste, en la 7-a artikolo:“1. Ĉiuj lingvoj estas eksprimo de kolektiva identeco kaj de malsama maniero, percepti kajpriskribi la realecon, kaj pro tio ili posedas la povon, disfruti la necesajn kondiĉojn por siadisvolvigo en ĉiuj funkcioj.2. Ĉiu lingvo estas kolektive konstruita realeco, kiu fariĝas disponebla por individua uzo, kiel ilo de koezo, identeco, komunikado kaj krea eksprimo.” (GTDL, 2007, p. 6 k 7)3 Universitato de Braziljo.Finfine, en la 8-a artikolo:“Ĉiuj lingvaj komunumoj havas la rajton, organizi kaj regi siajn proprajn rimedojn por sekuri la transmiton kaj la kontinuecon de la estonto de ilia lingvo.” (GTDL, 2007, p. 7)Do, oni perceptas, ke Esperanto povas esti inkluzivita en ĉiuj tiuj difinoj, kun la validiga noto, ke ĝia teritorio estas nebula, tiel kiel la teritorio de la hebrea. Tion konsiderante, Esperanto havas la rajton, esti traktata de la Laborgrupo, same kiel ĉiuj aliaj lingvoj parolataj en Brazilo. Kiel kondiĉo por esti inkluzivita en la INDL, konsiderata kiel “brazila kultura referenco”, la lingvo devas “havi rimarkindecon por la memoro kaj identeco de la grupoj, kiuj komponas la brazila socio, esti veturilo de kultura transdono kaj esti parolata en la nacia teritorio ekde almenaŭ tri generacioj (aŭ 75 jaroj)” (id., 2007, p. 11). Esperanto ja havas tiujn trajtojn, sed nepras, ke BEL (Brazila Esperanto Ligo), kiel oficiala reprezentanto de la brazilaj esperantistoj, registru sian volon, partopreni la projekton kajmontru detale ĉiujn karakteristikojn de la internacia al la membroj de GTDL, kiu ne nepre ĝin bone konas.Tiu situacio de la lingva popolnombrado en Brazilo estas gravega oportuneco por ne nur la brazilanoj, sed speciale por ĉiuj esperantistoj tra la mondo. Sed por tio, ke Esperanto estu konsiderata, ĝi devos esti registrita kiel “lingvo de migrado”, ĉar la solaj eblecoj por partopreni de la Inventaro estas, laŭ la GTDL: “indiĝenaj lingvoj, dialektaj variantoj de la portugala, lingvoj de migrado, lingvoj de afro-brazilaj komunumoj, lingvoj brazilaj de signoj, kaj lingvoj kreolaj”.Estos facile, pruvi la kondiĉon de Esperanto kiel lingvo de migrado, ĉar oni jam havas la postulatan dokumentaron pri la historio de la komenco de la esperanta movado en Brazilo. Sed se oni ne povos pruvi, ke la unuaj parolantoj de E-o en Brazilo venis el Eŭropo, la situacio estos tikla, ĉar malfacile la Laborgrupo akceptos, ke la lingvo venis per si mem, sen migrantoj. La leĝa situacio de eŭropaj landoj ne estas bone konata de la brazilaj deputitoj, sed estus interese, ke eŭropaj esperantistoj povos sendi alBEL sugestojn pri kiel pritrakti la aferon, ĉar verŝajne, almenaŭ en Francio kaj Hungario, Esperanto havas pli bonan kondiĉon ol en Brazilo, ĉar en tiuj landoj ĝi estas ja rekonata kiel lingvo, kaj ne kiel projekto.La Laborgrupo intencas “proponi al la Ministrejo pri Edukado, ke la samaj edukadaj rajtoj de Libras kaj de la indiĝenaj lingvoj estu garantiataj al la lingvoj inventarotaj”. Tio estas la granda ŝanco por ke Esperanto estu laŭleĝe instruata en mezlernejoj kaj universitatoj, aŭ eĉ en bazaj lernejoj, en Brazilo.Kiel oni legis en la Manifesto de Prago, Esperanto jam sin pruvis kiel propedeŭtikan ilon por instruado de alijan lngvojn, kaj pro tio favoras al multlingvismo. Oni ankaŭ legas, ke la diferenco de povhavo inter la popoloj, kiuj parolas la diversajn etnajn lingvojn estas obstaklo al la garantioj, jam manifestitaj en granda kvanto de dokumentoj internaciaj, pri egaleco de oportunoj por ĉiuj, sendepende de la respektivaj patrolingvoj.La jaro 2008 devos esti la plej oportuna jaro por la agado de esperantistoj en la tuta mondo, ĉar laŭ S-ro Koichiro Matsuura, ĝenerala direktoro de UNESKO, la Internacia Jaro de la Lingvoj, elektita de UNESKO, volas firmigi, ke la lingvoj estas esencaj por la identeco de la grupoj kaj de la individuoj, same kiel por ties paca kunvivado. Pro tio, oni devas instigi kaj disvolvigi lingvajn politikojn, kiuj ebligos, ke ĉiu lingva komunumo uzu sian propran ĉefan aŭ etnan lingvon, tiel amplekse kaj ofte, kiel eble, inkluzive enla edukado, kune kun regiona aŭ oficiala nacia lingvo, krom lingvo internacia.En sia mesaĝo pri la Jaro de la Lingvoj, s-ro Matsuura ne mencias rekte Esperanton, sed de la interpretado de liaj vortoj kaj la agemo de ĉiuj esperantistoj mondskale dependos la estonto de la lingvon tiel nomata internacia. Aŭ la esperantistaro prenas nun la okazon por montri sian valoron kaj forton, aŭ eble neniam plu ili havos similan ŝancon en la política scenejo. La Eŭropa Unio ankoraŭ ne adoptis Esperanton, eĉ se la kostoj de tradukoj sin montras nepraktikaj. Do, restas kiel devo de ĉiu esperantisto, zorgi pri la desvastigado kaj lernigado de Esperanto almenaŭ dum la Jaro de la Lingvoj. Ĉar nur kiam ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj prenu por si tian taskon, sekvante la ekzemplon de la esperantistaro, Esperantoludos gravan rolon en la estonteco. Ne agi nun, kaj en Brazilo kaj en la mondo, povos kosti la veran estonton de Esperanto.ReferencojGTDL (Grupo de Trabalho da Diversidade Lingüística do Brasil - Laborgrupo pri Lingva Diverseco en Brazilo), Diversidade lingüística do Brasil - relatório de atividades do GTDL (Lingva Diverseco de Brazilo – raporto pri la agoj de GTDL). 2007: Comissão de Educação e Cultura, Braziljo.MATSUURA, Koichiro. Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko pri la Festeno de la Internacia Jaro de la Lingvoj en 2008, 2007: Unesko, Genevo.UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO. Manifesto de Prago, 1996: UEA, Prago. Trovebla en“http://pt.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Praga”Interlingvistika Revuo - N-ro 3 - Januaro - 2008 – 9


Google serĉoj en Esperanto.

Mi deziras raporti pri unu gravega atingo de Esperanto sur la kampo de interreto, pri kiu tamen ĝis nun apenaŭ aperis informoj en la esperanto-komunumo.

Ĉu vi rekonas la vortojn “kaj estas”, eventuale “kaj la estas”? Jes, ilin oni uzis en serĉiloj kiel Google aŭ Yahoo kiel aldonon al la efektive serĉata esprimo, por elfiltri el la tuta reto nur la esperantlingvajn paĝojn kaj en tiuj serĉi. Tiu solvo funkciis relative kontentige.

Ekde kelkaj monatoj tamen, tiaj vortoj ne plu estas necesaj, ĉar Google decidi
aprezi la esperanto-komunumon, aldonante esperanton kiel unu el la lingvoj laŭ
kiuj eblas filtrigi la rezultojn de serĉo.

Atentu, ke ne temas pri la ebleco vidi la retpaĝaron de Google en
esperanto! - tio jam eblas ekde longa tempo kaj da tiaj lingvoj estas pli ol cent, inkluzive de interlingvo kaj porka latino.

La nova decido de Google envicigas esperanton inter nur 43 lingvojn, al kiuj
eblas limigi la rezultojn de efektivigata serĉo. Tial la robotoj de Google nun trairante la reton aŭtomate rekonas retpaĝojn skribitajn en esperanto kaj dum serĉado ebligas al la uzanto serĉi nur ene de ili. Saman pozicion kiel nun esperanto ankoraŭ ne havas en Google tiom grandaj lingvoj kiel la hinda, la bengala, la latina, la afrikansa, aŭ la svahila. Cetere, esperanto estas la sola artefarita lingvo tiel agnoskita.

Por serĉi per Google nur esperantlingvajn paĝojn, uzu la adreson:
http://www.google.com/webhp?hl=eo&lr=lang_eo

Gravas en la adreso la teksto “&lr=lang_eo” cxe la fino - tiu limigas la
rezultojn al esperantlingvaj paĝoj. Se vi aldonas ĝin finen de adreso
de ajnaj serĉrezultoj en Google, tio montros nur tiujn rezultojn kiuj estas
skribitaj en esperanto.

Laŭ la provizataj informoj, ŝajnas ke Google nun kapablas serĉi ene de pli ol
2.680.000 esperantlingvaj paĝoj. Tio donas bonan bazon ankaŭ por utiligo de Google kiel granda korpuso de esperanto.

Marek Blahuš [blahusx] (E@I)
marek@ikso.net


Traduko de la paĝaro de Monda Socia Forumo

La monda socia forumo certe estas la iniciato, kiu plej esperigas ĉiujn,
kiuj deziras, ke enmondiĝu nova ordo ekonomia kaj politika, pli justa ol
tio, kion oni nun trudas al ni kun la nomo “tutmondigo”.
Sed por efike agi, necesas efika komunikado, precipe inter la aktivaj
elementoj de la plej malfavoritaj medioj. Necesas ankaŭ ŝanĝo en la
maniero pensi, distanciĝo rilate al la valoroj, kiujn la amaskomunikiloj
disvastigas: tiuj, tre ofte, esprimas nur la interesojn de la potencularo.

Informoj pri la kunlaborado kun la tradukoj

parolumondo.com/forumo


MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ

Gerson Simões Monteiro

INTERVJUO KUN SPIRITO MARILYN MONROE

Marilyn Monroe (Mé’rilin Monroj), donante intervjuon al la Spirito Humberto de Campos (Umberto de Kampos), deklaris, kun multe da mensklareco, ke la tezo pri ŝia intenca memmortigo ne estas vera, kiel estis komentite. Laŭ ŝi, la vivantoj klarigas pri la mortintoj tion, kio venas al ili en la kapojn, sed la mortintoj mem ne povas doni la ĝustan klarigon.
La Spirito Marilyn Monroe en tiu intervjuo, publikigita en la libro “Bretaro de l’ Vivo”, psikografiita de la Mediumo Francisco Cândido Xavier (Fransisko Kan’dido Ŝaviér’), informas al la Spirito Humberto de Campos (Umberto de Kampos), ŝia intervjuanto en la Spirita Mondo, ke ŝi ne sukcesis dormi en la momento de sia morto kaj forte perceptis per neesprimebla angoro tion, kio okazis al ŝia senmova korpo.
Antaŭ tiu informo, Humberto de Campos, demandante al Marilyn Monroe pri la kialo de ŝia pligrandigita spirita percepto en la momento de la morto – kiu, normale, alportas anestezon kaj ripozon – havis la jenan respondon:

“– Ververe, mi ne havis intencon fuĝi el la fizika ekzistado, sed, intime, mi respondecis pri la nerekta suicido. Mi malprofitis miajn fortojn, en nomo de la arto; mi fordonis min al ekscesoj, kiuj forprenis la oportunecojn de mia morala leviĝo… Lasttempe, mi estis informita de amikoj, ĉi tie, ke ne eblis ripozi post la elkarniĝo, dum mi ne apartiĝis de la malbona influo de vampiraj Spiritoj, al kies celo mi kuniĝis pro manko de distingokapablo rilate al la leĝoj, kiuj regas la intiman ekvilibron de la animo.”

Rilate la periodon en kiu okazis ŝia morto, Marilyn Monroe klarigis ankaŭ ke ŝi estis sub profunda deprimo kaj spertis teruran obsedon, tiamaniere, ke kiam ŝi elkarniĝis, ŝi konstatis la ĉeeston de malbonaj elkarniĝintoj, kiuj fordisigis ŝiajn energiojn. Laŭ ŝi, obsedo (*) inter personoj estas morala skurĝo multe pli granda ol la kancero.
La kina eksartistino de Hollywood (Holiud) diris krome ke, ekde la infaneco, ŝi travivis bonajn kaj malbonajn periodojn rilate al la sento ne scii regi sian intiman liberecon. Invitite de la Spirito Humberto de Campos sendi atentigon al tiuj, kiuj ŝatis spekti ŝiajn filmojn kaj rememori surtere ŝian neforgeseblan ĉeeston, ŝi diris:

“– Bone, diru do al la virinoj ke ili ne iluziiĝu rilate al la beleco kaj riĉeco, emancipiĝo kaj sukceso… Tio starigas popularecon kaj ĝi estas trapezo, sur kiu tre malmultaj personoj sukcesas prezenti spektaklon de morala grandeco, senĉese, en la cirko de la ĉiutaga vivo.”

Ĉar, kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?
Jesuo

MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro Traduko de Givanildo Ramos Costa La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.

MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.

Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>

 
icon for podpress  interlingvistika revuo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  monda socia forumo [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.