23-a de februaro 2008

La alveno de Oomoto. Omaĝo al la kvindek jariĝo de Bosanovo. 1-a ĉapitro de “Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj”. La tago de la gepatra lingvo. La malatenta kuracisto

Tekstoj de la programo >>>

1a parto - La alveno de Oomoto - prezentas la programeron Iveth Kusano kaj profesoro Benedito Silva. Lucas Yassumura: Demandoj kaj respondoj pri Oomoto. Omaĝo al la kvindek jariĝo de Bosanovo - prezento de la esperanta versio por Garota de Ipanema (Tom Jobim e Vinícius de Moraes) La knabino el Ipanema - Flavio Fonseca kaj Alejandro Cassavella el Brazila Kolekto Tom Jobim de 2002.

2a parto - Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj. Originala verko de Gerson Simões en la portugala. Tradukis Esperanten Givanildo Ramos Costa. Legas Paulo Sérgio Viana.
La tago de la gepatra lingvo – la 21-an de februaro. Mirna legas la komunikon de UEA. Ridi estas la plej bona sanigilo - la malatenta kuracisto - Cesar Tofanini. Aŭskultanto opinias pri gramatiko

Oomoto

  Nao Deguchi

La alveno de Oomoto - prezentas la programeron Iveth Kusano kaj profesoro Benedito Silva. Lucas Yassumura: Demandoj kaj respondoj pri Oomoto.

Hodiaŭ alvenas al nia programo la skipo de Oomoto!
Oomoto apogas la ideon de interlingvo ekde sia frua tempo kaj uzas Esperanton ĉiutage en siaj interrilatoj.

Renato Corsetti pasintjare salutis la ĉeestantojn en la kunveno “Bonvenon al Oomoto en 2007” dum la UK-o, en Jokahamo, Japanio.
Mi prenas, kun lia konsento, kelkajn vortojn el tiu parolado:

“Ofte homoj demandas: ĉu Esperanto havas kulturojn? Kaj tiam ni respondas kaj citas tradukitajn librojn kaj centojn da ĉiutagaj kunvenoj. Tia respondo estas ĝusta,
sed ni forgesas pri la apartaj trajtoj de la Esperanto-kulturo, de la kulturo, kiun vi trovas ĉe esperantistoj en la kluboj. Inter tiuj komunaj trajtoj, eble samnivele, kun la ekzisto de la akuzativo, ni trovas Oomoto-n!
Ĉiuj esperantistoj scias pri Oomoto kaj amas ĝin. Oni amas ĝin ankaŭ ĉar Oomoto tre klare kaj ne kaŝe, ne reteneme anoncas sian celon pri unu mondo kaj unu interlingvo. En la Centra oficejo de Oomoto, en Kameoka (Ka-mê-Ô-ka), troviĝas la Esperanta Monumento kun la devizo de Oomoto-agado: Unu Dio, Unu mondo, Unu interlingvo.
Esperantistoj mem en la lastaj tempoj estas tre pli retenemaj, kiam oni demandas ilin: Kiuj estas viaj celoj? Ĉu vi vere volas ke la tuta mondo parolu unu interlingvon, Esperanton? Iam en la tempoj de Zamenhof oni klare respondis, ke Esperanto celas esti ĉies dua lingvo. Hodiaŭ eĉ ni ofte timas aserti tion.
Oomoto ne timas, sed tio ŝuldiĝas al ĝia interna idea forto, kiu baziĝas sur kredo profunda kaj sincera. “

1. Ĉiuj mondoj samtempe disvolviĝas kiel umefloroj. Jen venis la tempo de Dio Uŝitora.
2. Nun realiĝas Dia mondo, kiun Mi malfermis umeflore por daŭrigi pinkolore.
3. La nuna mondo estas besta mondo, plena je nur diabloj, en kiu plifortaj perforte regas malplifortajn. Ankaŭ Japanio fariĝas besta.
4. Se la mondo dauros en la nuna stato, baldaŭ ĝi pereos. Pro tio Mi aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de ĉiuj mondoj. Ĉiu do sin pretigu. Ĉi tiun mondon Mi ĝisfunde renovigos.
5. Plenuminte la grandajn lavadon kaj purigadon de la tri mondoj materia, obskura, kaj Dia, Mi pace regos la mondon kiel Dian, kiu daros por ĉiuj generacioj.
6. Sciu ke la vortoj de Dio realiĝos kun nenia eraro, sen eĉ harlaĝo da diferenco. Se ne, Dio ne ekzistas en ĉi tiu mondo.
7. Ĉiuj religioj estis antaŭkurantoj kaj kiel la lasta, Mi, Dio Uŝitora, aperis por plenumi la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo.
8. Ĉiuj Diaj senditoj scias ke okazos la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondo, sed ili ne scias, kiel tio plenumiĝos. Mi sciigis al ili preskaŭ ĉion, tamen ili ankoraŭ ne komprenas la plej esencan punkton.
_______________________________________
__________________________________________________

Bosanovo

Omaĝo al la kvindek jariĝo de Bosanovo - prezento de la esperanta versio por Garota de Ipanema (Tom Jobim e Vinícius de Moraes) La knabino el Ipanema - Flavio Fonseca kaj Alejandro Cassavella el Brazila Kolekto Tom Jobim de 2002.

En tiu ĉi jaro oni festas la kvindek-jariĝon de Bosanovo!

Omaĝe al la kvindekjariĝo de Bosanovo, ni aŭskultos la plej faman brazilan muzikon en la tuta mondo: “Garota de Ipanema!”, melodio de Tom Jobim kaj poemo de Vinícius de Moraes.

Em 2002, Flavio Fonseca kaj Alejandro Cassavella kunproduktis bonegan K-don BRAZILA KOLEKTO - Tom Jobim. El ĝi ni prenis la version por “La Knabino el Ipanema”

La KoDo: BRAZILA KOLETO – TOM JOBIM vi aĉetas ĉe VINILKOSMO.COM
Muziko estas Kulturo!

______________________________________

MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ

Gerson Simões Monteiro

LI NE SCIIS ATENDI

Francisco Teodoro (Fransisko Teodóro), prospera industriisto, en la jaro 1914 spertis premegan financan krizon. Antaŭ baldaŭa bankroto kaj ĉar iu minacis lin per skandaloj ĉe amaskomunikiloj, denuncante lin kiel malhonestan negociston, li sin memmortigis.
Ĉi tiu okazaĵo kaj ĝia konsekvenco en la Mondo de la Spiritoj estas rakontataj de Hilário Silva (Ilarjo Silva) en la libro “Ideoj kaj Ilustraĵoj”, psikografie ricevita de la mediumo Francisco Cândido Xavier (Fransisko Kan’dido Ŝaviér’). Laŭ tiu Spirito Hilário Silva, la memmortiga entreprenisto spertis teruregajn suferojn en la Spirita Mondo, ĉar li estis falĉinta sian fizikan vivon.

Post 30 jaroj, Francisko Teodoro psike resaniĝis en la Transtomba Mondo danke al la Dia Pardonemo, kiu donis al li la helpon kaj kuracadon necesajn pere de abnegaciaj spiritaj bonfarantoj.
Post sia spirita pliboniĝo, la eksmemmortiginto deziris reveni al la Tero por revidi la teksaĵ-fabrikon, kiu apartenis al li, pensante ke ĝi ruiniĝis.
Vizitante ĝin, li surpriziĝis pro la grandega progreso de la industrio fondita de li. En tiu momento, spirita amiko sciigis al li, ke kvin tagojn post lia memmortigo, la tuta stoko da teksaĵoj de la fabriko estis vendita por monsumo supera al kvar mil milrejsoj (malnova brazila valuto), kvaroble supera al la ŝuldo, kiu motivis lian memmortigon.

Antaŭ tiu informo, la memmortiga industriisto montris malĝojan rideton, komprenante ke la Dia Boneco ne mankis. Li, bedaŭrinde, ne sciis atendi. Nur kvin tagojn…

Plurfoje en la vivo oni bezonas tagojn, monatojn, jarojn por solvi problemojn aŭ venki malfacilaĵojn, sed unu afero estas certa: ĉiuj problemoj havas solvon. La defio estas scii atendi; kaj eĉ se estas plej grandaj niaj fizikaj kaj moralaj doloroj, ni devas fidi la Bonecon de Dio kaj daŭrigi la laboron cele al nia feliĉo, kiu tutcerte estos atingita laŭ la mezuro, kiel ni konstruas la aliulan feliĉon.

Per via pacienco vi gajnos viajn animojn.
Jesuo

____________________________________

MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro

Traduko de Givanildo Ramos Costa

La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.

Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>

______________________________________

INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

“La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo akiras aldonan signifon
en tiu ĉi jaro, kiun la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
deklaris Internacia Jaro de Lingvoj. Kiel s-ro Koichiro Matsuura la ĝenerala Direktoro de Unesko, rimarkas, “en la dauro de kelkaj
generacioj, pli ol 50 pocento el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo
povos malaperi”. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en lernejoj
kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da
lingvoj malgrau tio ke ĉiu estas regata de homgrupo, kiu ĝin uzas
kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj
rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.
Universala Esperanto-Asocio konsentas, ke alfrontas la homaron
baldaŭa katastrofa kultura malriĉigo. (…)

Kiel tutmonda komunumo, kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan
ekzemplon de efika, interkultura komunikado, Universala Esperanto-Asocio
- bonvenigas la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj;
- reasertas sian firman ligon al la bezono de gepatralingve bazita
altnivela plurlingvismo; kaj
- invitas la internacian komunumon studi la meritojn de Esperanto
kiel long-perspektiva, plutenebla solvo.”

________________________________________

 
icon for podpress  Oomoto - Bosanovo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.