16-a de februaro 2008

Bel konferencoj . Ĉu la homo atingos koni sin mem ? La sekreto diskonigata.

Tekstoj de la programo >>>

Bel konferencoj . Universalismo - Emilio Cid: Ĉu la homo atingos koni sin mem?

La sekreto diskonigata - Mirna Marino: La financoj

Okazis Bel konferencoj :

Okazis, en la urbo Lorena, ŝtato São Paulo, je la 3-a kaj 4-a de februaro, dum la brazila karnavalo, la unua Bel Konferencoj. Ĝi estas nova propono por esperanta renkontiĝo, ĉar anstataŭ celi la pridiskuton de la movado, aŭ tiun similan, Bel Konferencoj proponis al la ĉeestantoj, inter kiuj mi, serion da interesaj kaj altnivelaj prelegoj. La vicprezidanto de Bel – Brazila Esperanto-ligo, Paulo Sergio Viana, faris la jenan komenton en sia raporto pri la evento: “Bel Konferencoj estas nova iniciato en la brazila movado cele al plia flegado de niaj kulturaj valoroj, ĝenerala kleriĝo kaj stimulado al amika kaj riĉiga kunvivado. Nun la estraro diskutos ĉu oni enmetu ĝin en la kalendaron de aktivecoj de la Ligo”.

Fakte, la konferencoj estis vere instruaj. Kaj la eldonejo Oportuno donacis al ĉiuj partoprenantoj unu kajeron enhave riĉa kun la tekstoj de ĉiuj prezentitaj temoj.

Vi, kiu estas membro de BEL, kaj ne ĉeestis la renkontiĝon, ankaŭ ricevos tiun kajeron.
Se la estraro de BEL demandus al mi: “Ĉu aliaj Bel Konferencoj”?

Mia respondo jam estas en la langopinto: “Jes! Bonvole!”

www.esperanto.org.br
————————————————————–

LA SUPERA FRATO DRO. JOSÉ MANUEL ESTRADA
ĈU LA HOMO ATINGOS KONI SIN MEM?

La komuna saĝo nin montras ke la homo neniam atingos koni sin mem en sia tutaĵo, ĉar tio implicas ke DIO, en iu maniero ne estas senfina kaj LI estas Senfina en sia saĝeco; la universala vivo estas revelacio konstanta de DIO fronte al si mem; pro tio li neniam atingos koni sin en sia tutaĵo, kvankam vere oni povas videti tiun fenomenon.

La ununura limeco de DIO, se oni permesas la frazon al mi, estas ke lia saĝeco estas montrata laŭ etapoj. Ĉiu vivo tra formo estas etapo de konado, kiam oni atingas la finon de tiu sperto, oni pasas de ESTAĴO en alian: Kiam nia stato estas “hundo” ĝis kiam ni lernas la lecionon kiu la stato “hundo” devas doni al ni, t.e., la de la stato “hundo” estas limigata. Kiam ni ĝin jam perceptis tute, ni pasas al alia mondo, tio estas, ni naskiĝas kun alia “vestaĵo”, kun alia tipo de fizika korpo, kiu donas al ni la ŝancon por studi novan konon; tiel ni pasas tra ĉiuj bestoj, ĝis kiam ni fine akiras la unuan iluminon nomatan RACIO.

Ĝi estas kiel la kompilado de ĉiuj bestaj spertoj. Ĉi tiu kompilado estas kiel la preparado por eniri en novan studon pri si mem, t.e. oni eliras el la Unuagrada lernejo por eniri en la Duagradan lernejon. La unuaj paŝoj en la Duagrada lernejo estas mallertaj, la homo estas pli besta ol racia, li estas nur besto kun iluminita instinkto kaj tio estas la superrego, kiun li havas super la aliaj bestoj. La spertoj poiome disvolvas sian rezonon kaj ĉiufoje li eltrovas verojn pli interesajn, utilajn por si mem en ĉiuj kampoj de la vivo.

LA HOMO ANTAU OL ATINGI ESTI HOMA PASIS TRA
LA DIVERSAJ REGNOJ DE LA NATURO

Malrapide li ŝanĝas eĉ sian korpan figuron, aperas en li la civilizata homo, kiun ni nomas “inteligenta homo”, la vera REĜO de la bestoj. Dum ĉi tiu etapo de lia lernado la celo devas esti la akirado de intelektan sintezon, la racian intelektan erudicion. En ĉi tiu stato, la homo estas pli skeptikema ol kredema, sed li posedas grandan intelektan sperton; pro tio, tia homo estas tiu kiu regas la popolojn, kiu ekvilibras la intelektajn inklinojn, kiu okupas publikajn postenojn kie oni devas direkti homamasojn, subteni socian staton, k.t.p. La alta monda materiismo ripozas sur ĉi tiaj homoj. Ili reprezentas la aristokration de la socia pensado de unu Erao. Iliaj konoj estas strikte universitataj, encikloplediaj.

La homo en ĉi tiu tipo de realigado, finas fazon de studado ene de la Dia vekado kaj li preparas sin nature por eniri en alian fazon de esplorado, de studo, ĉiam sen perdi vidon ke ĉi tiuj etapoj ne estas aliaj aferoj ol la natura proceso kiun sekvas la homo en sia dezirego por koni sin mem kaj eniri kontakte konscie kun DIO. Nun, kun multegaj spertoj, li eniras en novan nivelon de studado, kelkfoje vera potenculo kun ĉiuj helpoj por vivi sian vivon kun komfortaĵoj, alifoje estante homo malebligata por atingi riĉaĵojn kaj deziranta havi ilin, fine li trairas multajn reenkarniĝojn en kiuj vivas vivojn kiujn li ne deziris vivi, kiuj estas Karmo de multaj aliaj etapoj de kiam li estis en la “Duagrada lernejo Dia”, estanta tute Sinjoro inter la homoj.

Nun la destino lin preparas novan medion ĉar kuniĝas la tuta karma materialo kaj ĝi prezentas al li novan staton de abomenaj aferoj akorde al sia interno. Li jam ne estas la potenculo, kiu ricevis multegajn honorojn, kiu ordonis ĉar li estis estro, kaj kvankam li ne memoras tiamaj farojn, li antaŭsentas ke li mem ne apartenis al tiu alta klaso kie li nuntempe naskiĝis, lia nuna pozicio estas konstanta provo por sia intimaĵo.

En ĉi tiu maniero li nur trovas iun konsolon inter tiuj kiuj suferas, liaj kunuloj de destino. Li sentas iom da enuo pro la sciencaj aŭ intelektaj konitaĵoj kiuj en aliaj enkarniĝoj estis liaj preferaĵoj, hodiaŭ kvankam li ne rememoras pri tiuj vivoj, li antaŭsentas ke li antaŭe vivis ilin, sed kun tiu malŝato karaktera de tiu kiu jam kursis studon kaj kiu jam ne bezonas ĝin ripeti.

Tiel, en perfekta interna dilemo, li komencas ekvidi tipon de studo pli intima, li jam ne interesiĝas lukti kontraŭ la destino kiu malpermesas al li la abundan vivon, nun li interesiĝas pli mediti pri sia vera deveno. Tiamaniere li klopodas serĉi tiujn kiujn egale al li trairas la saman periodon de la kosma ekzistado. Kelkfoje li klopodegas fondi novan Ordenon , alifoje li nur taŭgas por obei ordonojn, eble en monaĥejon li tion faras kontraŭ sia volo, fine alvenas la momento kiam fariĝas la INTUO en sia cerbo kaj li komencas TRAIRI MULTFOJE la VOJON INICADAN, li komencas kompreni verojn kiujn li antaŭe ne povis kompreni.

Li sen rimarki ĝin pasis de la “Duagrada lernejo” al la Dia “Preparanta lernejo”. En ĉi tiu preparanta lernejo li estas submetata al gravaj praktikoj kiel la studanto en la Sanejo. Kelkaj el ili tre danĝeraj; fine li pasas ĉiujn kursojn programatajn, kursas ĉiujn siajn jarojn (6) kiuj estas ses gradoj INICAJ, ricevas la titolon “SUFIĈA” en la materio kaj sian stipendion por eniri en la Sunan UNIVERSITATON. Dum la Antikva Epoko oni diris al la KANDIDATO en tiu momento: “Nun vi estas la plej grava inter la homoj kaj la plej malgrava en la Regno de la Ĉieloj”. Hodiaŭ oni diras la samon ĉar la Sanktega tradicio ne ŝanĝas. Klare, la slipo por eniri al la “Suna Universitato” estas la 7ª Grado. Tie oni komencas alian fazon pri interna esplorado: Logike oni antaŭkomprenas, ke tiu luma stato pri kiu oni parolis en ĉi tiu klaso, estas la stato nomata FILO DE LA HOMO, kiun la Tre Sublima Majstro nomas Naskiĝo en la Astralo. Sinteze, la homo ne povos koni sin mem en sia tutaĵo, li ĉiam iras de esplorado al esplorado, tia estas la Leĝo de la Makrokosmo kun la Mikrokosmo.

http://www.ipernity.com/home/34783

———————————————–

LA SEKRETO DISKONIGATA

Saluton geamikoj de Parolu Mondo!

Hodiaŭ ni daŭrigas la parolon pri la konkeroj de la deziroj en la aliaj tri gravaj puktoj de la vivo: sano, financo kaj amrilatoj!
Nepre rememoru tion: la ĉiutaga sento pri feliĉo estas nemalhavebla!

Sed antaǔ ol eniri en la aferon propradire, ni devas aŭskulti kelkajn vortojn pri la povo de la mensa kreado.

“Kiam vi vidas, vi konkretigas”!

Jes! Por konkeri ion ajn por nia vivo, ni bezonas unue havi la menson pura je malnovaj problemoj, konfliktoj, ideoj antaŭstarigitaj, ktp… kaj perlabori la kapablon vere lasi la menson krei libere. Pensu iomete: la geniuloj - tiuj, kiuj elpensis novaĵojn por la mondo - unue antaŭvidis tiujn novaĵojn en siaj mensoj kaj nur poste, ili fariĝis realaĵoj.
Sufiĉas, ke ni nun rememoru pri unu nomo: Thomas Edson. Li estas fame konata kiel la inventinto de la inkandeska lampo sed ĉiuj, kiuj konas lian biografion bone scias, ke Edson elpensis plurajn aliajn eltrovaĵojn! Li profesie estis inventisto kaj entreprenisto. Li kreis, ekzemple, la gramofonon, la diktafonon, la mikrofonon uzeblan en la telefonoj; li inventis plurajn rimedojn, kiujn ni ankoraŭ hodiaŭ uzas en la kinarto.
Li registris la impresigan kvanton de mil kaj naŭdek tri patentojn lianome!
Tiam, se li ne lasis la menson elpensi libere, pura je la antaŭaj konceptoj, li certe ne atingus sukceson en sia profesio.
Do, karaj: ni konkeras niajn celojn unue en la menso.

“La kapablo bildigi al si en la menso estas pova forto, kaj tio produktas sentojn egalmezure povajn.”

Kaj unu alian karakteron tiuj inventistoj posedis komune: la kapablo fidi je la fina venko de siaj elpensaĵoj dum ili ankoraŭ estis nuraj enmensaj kreoj.

Se ni kreas al ni tiun imagon pri la jam taksata konkero, ni efektive ĵetas tiun volon al nia memo kaj sekve, al la Universo. Ĝia efektiviĝo do dependas nur de la volo de la kreanto. La simpla ekzisto de dubo tiukaze malhelpas la tutan procezon.

Eble vi aŭskultas miajn vortojn kaj pensas: “mia menso ne egalas al ties mensoj!”
Kiu diris tion al vi? La nura diferenco inter vi, mi kaj ili, la geniuloj, la konkeruloj, estas tia, ke ni ne fidas je niaj fortoj! Kiam vi komencas ekzerciĝadi vian menskapablon, vi dispecigas tiun eraran koncepton!
Ni ĉiuj estas farataj el la samaj energioj – la sama energio de la tuta Universo. La diferenco inter la homoj kuŝas en la uzado de siaj intimaj fortoj.
Nia tasko estas malkovri la kielon. Tiu kielo montriĝas kiam estas la interkonsento inter volo kaj fido je kio.
La plej grava parto en la uzado de la leĝo de altiro estas tiu: farti bone!
Vi bezonas ĉiutempe fajrigi al vi la senton pri feliĉo, gajeco kaj prospero!
Viaj sentoj estas gravaj, valoraj kaj influaj por tiu procezo.

La financoj:

Oni bezonas monon por esti feliĉa! Tio estas aksiomo!
Kio estas iu aksiomo? Estas la aserto nedemonstrita, sed evidenta per si mem.
La aserto estas simpla en ĉi tiu kazo: sur iu mondo, kies la bazo por bona vivado kuŝas en la akiro de mono por ebligi plurajn akirojn; tiu, kiu ne posedas monon por aĉeti sian vivo-konforton ne vivas feliĉe, ĉar por esti feliĉa ni bezonas trankvilecon, ekvilibron, konforton, eblecon por progresigi la vivon, ktp.
Estas fama proverbo el la popola cerbo, kiu diras: “Mono ne garantias feliĉon”! Konsentite!
Ĝi sole ne garantias feliĉon, ĉar la sento pri vera feliĉo apartenas al la homa animo sed por prilabori la vivon, do la feliĉon surteran, certe la vivantoj bezonas konkerojn, akirojn, posedaĵojn… Ni estas anima forto vivanta en materia korpo kaj en materia mondo!

Kaj sur nia mondo ĉiuj aĵoj estas neŭtralaj. Estas la homo, kiu taksas la valoron de la objektoj. Sekve vi mem taksas la valoron de la aferoj por via vivo. Se en tiu ĉi momento mankas mono en via vivo; unue vi devas ŝanĝi definitive vian juĝon pri la mono. Mono estas simpla aĵo kaj denove dirante, ĉiu aĵo en la mondo havas la valoron taksatan fare de la homoj. Do se por vi la akiro de mono estas grava por ke vi progresigos la vivon, jene:
Forgesu ĉiujn barilajn frazojn, kiujn vi aŭskultis vian tutan vivon! Frazoj tiaj: “Mono estas malpuraĵo”! – “Ĉu vi volas esti riĉa aŭ feliĉa?” – “Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio” – “Mono havas malodoron!”…

Ekpensu tiel:
“La riĉeco estas ia pensmaniero”, - “Mi estas vivanta magneto, kiu altiras bonajn ŝanĉojn por gajni monon!” - “Mi havas multon, pro tio, mi donas kaj ricevas aferojn!” – “La mono aĉetas ĉian aĵon, kion mi deziras”…
Kaj kompreneble eklaboru do! Ekpensu pri mono! Ekpensu pensu pri la maniero pere de kiu vi akiros monon por via vivo.
Kaj tiuj, kiuj posedas monon ne estas malbonuloj, avaruloj, aĉuloj! Ne!
Se por vi (kaj certe por multaj el ni) la mizero de la aliuloj ŝokas la okulojn, kaj vi sentas fortan ĉagreniĝon, kiam vi vidas ilin surstrate almozule: Agu do!
Eĉ por fari karitaton, filantropion, oni bezonas monon!
Vi povas do fari ion ajn por tiuj almozuloj, por tiuj mizeruloj, por tiuj, kiuj ne trovas ankoraŭ la vojon al siaj progresoj! Jes! Donaci ankaŭ estas forta povo! Kiam vi donacas iom el via riĉeco, kaj materia kaj spirita, vi certe ricevos la saman energion revenante al vi.
Estas la simpla aplikado de la leĝo de altiro!
Estu certa: vi meritas la monon! Vi meritas la feliĉon! Vi meritas ĉion, kion vi taksas bona por vi.
Vi estas moviĝanta vian animon por la starigo de la prospero en via vivo.

La sento pri riĉeco do estas abunda kaj plena. Ĝi nepre devas okazi en ĉiuj partoj de la homa vivo.

Ne serĉu pri via feliĉo en la eksteraĵo aŭ en la akirado de aferoj.
La vera sento pri feliĉo estas interna. Unue vi devas serĉi la internan animan plenecon kaj poste, ĉiuj deziroj alvenas al vi, ĉar tiam vi sukcesis altiri ilin per viaj gaja, pozitiva kaj feliĉa ĉiutagaj sentoj.

Kaj tio: vi meritas kaj la riĉecon kaj la feliĉon!

Mirna Marino februaro 2008

Mirna Marino Parolu Mondo la 16-an de februado 2008

 
icon for podpress  Okazis Bel konferencoj + Universalismo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  La sekreto diskonigata [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

1 komento »

  1. Vilhelmo diris,

    dimanĉon, la 17-an de Februaro 2008 @ 13:51

    Tre bela prelego de la LA SUPERA FRATO DRO. JOSÉ MANUEL ESTRADA, mi lin persone konis kaj tre admiris pro lia bonfara agado al la homaro. Li fondis kune kun la Dro. Serge Raynaud de la Ferriere la “GRANDAn FRATAROn UNIVERSALAn” (G.F.U.) instruante la homaron la novan vivmanieron por la Nova Erao “Akuarius” “Amforo” “Akvo-versxisto” : JOGON, ASTROLOGION, VEGERARISMON, MEDITADON,K.T.P. PACON AL CXIUJ.

RSS feed for comments on this post · TrackBack URI

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.