02-a de februaro 2008

 
icon for podpress  Biografioj : Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Gutoj de Spiritismo [9:40m]: Play Now | Play in Popup | Download

Biografioj – Ito Saburo – kun Mirna Marino. Gutoj de Spiritismo kun Ari Caldeira. Tekstoj de la programo >>>

Biografioj – Ito Saburo

Hodiaŭ la programero Biografioj vizitas esperantistojn en la lando de la naskiĝanta suno – Japanio.En Okayama, 1902, naskiĝis Ito Saburo. Esperanta pseŭdonimo I.U. Socialisto, socisciencisto kaj pedagogo. Studis la francan en fremdlingva kolegio de Osako. Esperantiĝis en 1916 kaj fariĝis ano de SAT en 1921. De 1924 ĝis 1927, li instruis Esperanton en instituto por blinduloj de Osako, ankaŭ en la centra laborista kolegio en Tokio. Laboris por la aranĝo de la 10-a japana Esperanto-kongreso en Okayamo. Ito Saboro estis gvidanto de la japana laborista Esperanto-movado kaj, en Tokio, 1929, li iniciatis kaj gvidis la organizon de Japana Proleta Esperantista Unio. Li estis originala Esperanto-poeto. Tradukis ĉinajn kaj japanajn klasikajn poemojn, kiuj aperis kolektite en la verko “Verda parnaso”, em 1932. En la sama jaro, Ito Saburo publikigis en la japana la verkon “Komenco de Esperanto-studado en Japanujo”, kiu estas interesa priskribo kaj analizo pri la historio, literaturo kaj lingvo. Liaj poemoj, tradukoj kaj originalaĵoj en Esperanto aperis sur la paĝoj de pluraj esperantaj periodaĵoj.Japane li verkis la titoloj: “ABC de proleta Esperanto” – Ses-voluma kurso por japanoj, de 1930. “La pioniroj de Esperanto-movado en Japanio”, de 1931; “Infana problemo”, de 1938; “Historio de la homaj lingvoj”, de 1952, “Zamenhof, la patro de Esperanto”, de 1950.Ito Saburo forpasis en 1969.

 

Lian pseŭdonimon – Ludovikito –li elpensis kunligante la nomon de la kreinto de Esperanto kun lia familia nomo “Ito”. Ito Kanzi esperantiĝis en 1959, unue leginte japanajn tradukojn el la verkoj de la konata rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko. Interese ke, ĝuste en 1959, oni festis la centan naskiĝan datrevenon de L.L. Zamenhof.Ekde 1965, Kanzi aperigis japanlingvan folietonon “Zamenhof”, kiu poste kompletiĝis libroforme en ok volumoj. La unua aperis en 1967 kaj la lasta en 1978. En Esperanto, Ito Kanzi kolektis la plej gravan monumenton pri la verkoj de Zamenhof : li redaktis, eldonis kaj parte financis la kajerojn “Plena verkaro de Zamenhof”, pro kiuj li fariĝis unu el la plej gravaj Zamenhofologoj. Li verkis ankaŭ objektivan libron pri la vivo de la kreinto de Esperanto titolitan “Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof” kaj la riĉe dokumentitan libron “Hostorieto de Esperanto”.El liaj korespondaĵoj kun Naftali Maimon aperis la dokumenta libro ”Korespondaĵo Ludovikologia”, kaj Kun Gaston Waringhien, la verkoj “Post la iel-tiela kompletigo” kaj “Ermitoj kuncelebris la Majstron”.En aprilo de 2005, post longa malsano, Ito Kanzi forpasis en Kioto.

ĜENERALAJ ELEMENTOJ DE LA UNIVERSO

Proprecoj de la materio

29. Ĉu la pezeco estas esenca atributo de la materio?

“Jes, de la materio, kia vi ĝin komprenas; sed, ne de la materio konsiderata kiel universa fluidaĵo. La subtila, etereca materio, konsistiganta tiun fluidaĵon, estas de vi rigardata kiel senpeza, kvankam ĝi estas ja la principo de via peza materio.”

Pezeco estas relativa propreco; ekster la altirosferoj de la mondoj ne ekzistas pezoj, same kiel ekzistas nek suproj, nek malsuproj.

30. Ĉu la materio konsistas el unu sola aŭ el pluraj elementoj?

“El unu sola primitiva elemento. La korpoj, kiujn vi rigardas kiel simplajn, ne estas ĝustadire elementoj, sed aliigitaj formoj de la primitiva materio.”

31. El kio originas la diversaj proprecoj de la materio?

“Ili estas modifoj, kiujn la elementaj molekuloj ricevas ĉe sia kuniĝo kaj en difinitaj kondiĉoj.”

32. Laŭ ĉi tiu leĝo, ĉu la gustoj, la aromoj, la koloroj, la sono, la venenaj aŭ sanigaj kvalitoj de l’ korpoj estas do nuraj modifoj de unu sola primitiva substanco?

“Jes, sen ia dubo; ili ekzistas nur pro la strukturo de la organoj difinitaj por ilin percepti.”

Ĉi tiu principo estas pruvita per tio, ke ne ĉiuj perceptas en sama maniero la kvalitojn de la korpoj; io, kio plaĉas al ies gusto, tute malplaĉas al alia; unuj vidas blua tion, kion aliaj vidas ruĝa; tio, kio estas venena kontraŭ iuj, estas sendanĝera aŭ saniga por aliaj.

33. Ĉu la sama elementa materio povas ricevi ĉiajn modifojn kaj ekhavi ĉiajn proprecojn?

“Jes; kaj jen tio, kion vi devas kompreni, kiam ni diras, ke ĉio estas en la tuto.*

— Tiu teorio, laŭŝajne, pravigas la personojn, kiuj akceptas en la materio nur du esencajn proprecojn: la forton kaj la movadon, kaj kiuj rigardas ĉiujn ceterajn proprecojn kiel duarangajn efikojn, variantajn laŭ la intenseco de la forto kaj la direkto de la movado, ĉu ne?

“Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Estas necese aldiri: ankaŭ laŭ la kunaranĝo de la molekuloj, kiel vi vidas ekzemple en maldiafana korpo, kiu povas fariĝi travidebla, kaj kontraŭe.”

34. Ĉu la molekuloj havas difinitan formon?

“Sendube la molekuloj havas formon, sed, kiu ĝi estas, vi ne kapablas koncepti.”

— Ĉu tiu formo estas konstanta aŭ ŝanĝema?

“Konstanta ĉe la primitivaj elementaj molekuloj, sed ŝanĝema ĉe la duarangaj, kiuj estas nuraj kolektoj de la unuaj; tio, kion vi nomas molekulo, staras ankoraŭ tro malproksime de la elementa molekulo.”

Oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono kaj ĉiuj korpoj, kiujn ni konsideras simplaj, estas nur modifaĵoj de unu primitiva substanco. Pro nia nuna neebleco percepti ― alie ol per la penso ― tiun primitivan materion, tiuj korpoj, el nia vidpunkto, estas veraj elementoj, kaj ni povas, sen ia malutilo, ilin tiaj konsideri, ĝis nova tempo.

<!–[if !supportFootnotes]–>


<!–[endif]–>

*     Ĉi tiu principo klarigas la fenomenon, konatan de ĉiuj hipnotigistoj, nome: havigi, per la potenco de l’ volo, al iu ajn substanco, ekzemple al la akvo, tre malsamajn proprecojn, iun difinitan guston, kaj eĉ la aktivajn kvalitojn de aliaj substancoj. Ĉar, efektive, ekzistas unu sola primitiva elemento kaj la proprecoj de l’ korpoj estas nenio alia ol rezulto de la modifoj de tiu elemento, tial sekvas, ke la malplej danĝera substanco havas tian saman prin cipon, kian la plej malsaniga. Tiel, la akvo, kiu konsistas el unu volumo da oksigeno kaj du volumoj da hidrogeno, fariĝas detruema, se ĝia kvanto da oksigeno estas duobligita. Simila aliiĝo povas fariĝi per la magneta agado direktata de la volo.

Comments are closed.