19-a de januaro 2008
La sekreto diskonigata. Esperantismo. Tekstoj de la programo >>>
La sekreto diskonigata

Ĉi tiu jaro, 2008, estas la jaro de la konkeroj! Jes! Konkeroj! La alveno de iu nova jaro kunportas kun si la certecon de multaj eblecoj; de novaj perspektivoj kaj de tiu interna sento voleme trapasi ĉiujn vivo-obstaklojn! Vi volas senti tion, certe!
Lasu ke mi diru al vi ion intiman: mi sentas la forton de la leĝo de altiro nuntempe ĉe mi. Dum la pasinta jaro, ni kune komencis lerni pri la leĝo de altiro – kiu estas la kerno de tiu Sekreto – sekve kiel apliki la altiron en niaj vivoj. Kaj mi sincere uzadas ĝin ĉiutage kaj fidplene. Mi sentas ĉe mi la unuajn rikoltojn de tiu konstanta semado per la leĝo de altiro! En nia lasta programero, ni vidis kelkajn ekzerciĝadojn pere de kiu ni aplikadas la Sekreton en nia ĉiutageco kaj la triopo – peto, respondo kaj ricevo – jam estas bone komprenitaj. Hodiaŭ ni daŭrigas la parolon pri la aplikado de la Sekreto. Sed se ankoraŭ estas duboj ĉe vi, bonvolu sinturni al la paĝaro de nia programo Parolu Mondo por ke vi reaŭslkultu la arkivojn de nia programero La Sekreto diskonigata. www.parolumondo.com.
La espero estas potenca forto, ĉar ĝi altiras la celojn al la deziranto.
Ni bezonas ĉiutage agi tiamaniere: danki pro la vivo; vibri pri la deziroj kaj voloj kaj esperi. Esperi signifas “Kredi, ke tio, kion ni deziras, realiĝos”! Memoru pri viaj infanaj tempoj, kiam ĉio estis ebla. Tiam vi neniam demandis al vi mem “kiamaniere tio efektiviĝos?” ĉar infanoj estas nature esperplenaj. Vi ja povas kontraŭstari min dirante, ke “infanoj estas najvuloj”; jes ja! Mi tute ne volas, ke vi fidu je ĉio ajn sen pripensado, meditado, sed mi sugestas al vi nur tion: reprenu tiun senton pri espero el via infanaĝo kaj pere de ĝi atendu la efektiviĝon de viaj voloj. Kaj do perlaboru ilin! Enfokusigu la menson ĉiutage en tio, kion vi volas. Se vi ne sentas esperon, vi baras la aplikadon de la Sekreto en via vivo. Ne permesu eĉ unu minuton, ke la malespero restos ĉe viaj koro kaj menso.
Kion ni deziras por nia vivo? Ĝenerale estas simplaj aferoj. Ĉiuj volas la feliĉon je la kvar ĉefaj punktoj de la vivo, nome: sano, amrilatoj, financo kaj personaj atingoj. Memrealiĝas tiu, kiu klopodeme ne baras siajn volojn, kiaj ili estu, kaj ĉiutage persekutas elkore la plenumadon de la intimaj deziroj. La feliĉo estas interesa temo. Frazoj kiaj: “la feliĉo daŭras nur 5 minutojn”, “feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas”, “ne risku ridi ĉar baldaŭ vi ploros” estas veraj bariloj por la konkero de viaj voloj, kara amikino, kara amiko! Sinĵetu en la vivon plenamine!
Ne timu la suferojn. Se vi daŭre agi tiel, timanta suferi, vi altiros ĝuste la suferojn al vi! Klopodu streĉe ĉiutage trovi feliĉajn momentojn por via animo, por vi mem. Pripensu: nia vivo estas kvazaŭ verkata libro, en kiu ni ĉiutage, per la mallongdaŭraj minutoj, estas skribanta ĝin. Se vi trovas la bonajn momentojn por vi, minuto post minuto, en la tuteco de unu tago, vi fariĝas feliĉa! Unue plenumu vian animon per viaj deziroj. Ne lokigu vian feliĉon en la aliuloj. Ili alproksimiĝas de vi nur por kunvivi kaj kundividi la momentojn de la vivo sed la vera feliĉo kuŝas je vi mem; je via memo. Same, ne lokigu vian feliĉon en la aĵoj, ĉar se vi ne rapide ilin konkeras, vi sentas nekontentecon kaj malpaciencon. Volu la aĵojn havi sed ne atendu esti feliĉa nur post iliaj konkeroj, ĉu vi komprenas? Kompreni tion donas al ni flugilojn per kiu ni laŭte kaj potence flugas trans la eblecon memrealiĝi, sekve esti feliĉa. Kaj la sento esti feliĉa estas ebla en ĉi tiu mondo, en la Tero. Ne atendu ke vi trovu la feliĉon nur en la “paradizo”, en la “ĉiela vivo”, en la “forkarneca korpo”; ne! Feliĉa estas tiu ulo-ulino sentanta la animan plenkontentecon; kiu sin sentas favorata de la sorto, plenkontiganta sin.
Nun mi proponas du ekzerciĝojn por ke vi, per la menso, prilaboru vian senton pri feliĉo ĉiutage. Atentu: Ĉe la fino de ĉiuj tagoj, tuj antaŭ la dormado, kiam vi estas sola kun viaj pensoj, rememoru la okazaĵojn de tiu ĵuspasinta tago kaj do se iu ajn okazaĵo aŭ intima sento ne estis tia, kia vi volis; revivu enmense, per la forto de via penso, tiun momenton. Sed vi ĝin rekreos ekzakte tiel, kiel vi, ĉe la momento, volis. Vi rekreos enmense la okazaĵon per bildoj de feliĉaj sentoj. Farante tion, vi purigos vian menson de tiuj malbonaj sentoj, de tiuj ne deziritaj okazaĵoj. Vi rekreos vian tagon kvazaŭ eskzistus en la mondo, en via vivado, nur la simplan kaj dolĉan feliĉon kaj ke estas permesata por vi nur senti feliĉon, gajecon, plenecon! Tiamaniere, per tiu simpla ĉiunokta ekzerciĝado, vi interne kreas novajn bildojn, imagojn por via estonteco. Kaj do en la sekvantaj morgaŭoj, vi vere malfermos la okulojn, post la dormado, kun la menso pura je streĉiĝoj, malbonaĵoj kaj malfeliĉaj sentoj. Vi purigas vian menson! Kaj neniam estas malfrue purigi la menson.
La alia tre grava ekzerciĝado okazas ĉe la malfermo de la okuloj, matene, kiam vi vekiĝas. Temas pri la dankemo plus programado de la tago.
Dankemo estas “inklino al dankado, danka sento”. Ni jam parolis pri tio en la pasintaj programeroj de la Sekreto Diskonigata sed mi revenas al la afero nun ĉar tiu ekzerciĝado kompletigas la antaŭan, kiun vi faras antaŭ la dormo.
Vi vekiĝas matene kun la menso pura kaj do estas tempo programadi la ekantan tagon. Kiamaniere? Ĉe la vekiĝo, vi dankas al Universo pro ĉio, kion vi havas. Vi simple diras: “Koran dankon”! Dum vi sentas tiun senton pri dankemo, vi enmense memoras pri ĉiuj viaj pasintaj konkeroj; pri la personoj, kiuj estas ĉe vi, en via vivo, pri la ebleco esti vivanta, tiaj aferoj, kaj lasu unu minuton por ke planados vian naskantan novan tagon. Kaj faru tion rigardanta bildojn, deziranta ĉion, kion vi volas por tiu tago. Ekzemple: vi vidas vin enirantan vian laborlokon, kaj tie ĉiuj kunlaborantoj estas afablaj, la tago pasas glate, vi sentas nenian streĉiĝon, ktp.
La samon faru pri la rilatoj kun viaj familianoj, kun viaj najbaroj, kun viaj amikoj… kaj grave, kreu la bildon pri viaj esperantaj konkeroj, kvazaŭ vi jam posedas ilin. Eĉ danku anticipe pri iliaj alvenoj! Jes! Faru tion! Vi per simplaj ekzerciĝoj kreas vian estontecon! Ne forgesu ke vi estas hodiaŭ la ekzakta okazaĵo de viaj pasintaj pensoj! Tiel vi verkas la proksimajn ĉapitrojn de la libro de via vivado per la menso.
En la proksima monato ni parolos pri la ekzerciĝadoj, kiu alportos vin al la 3 aliaj dezirataj punktoj en la vivo: sano, financo kaj amrilatoj.
Kiam vi vidas, vi konkretigas.
Prosperon al vi, aŭskultanto de Parolu Mondo!
La sekreto diskonigata [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Esperantismo [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
