05-a de januaro 2008

- Biografioj - Anton Grabowski, kun Mirna Marino. Gutoj de Spiritismo, com Ari Caldeira. Tekstoj de la programo >>>

Biografioj - Anton Grabowski

Ni vizitas hodiaŭ la pratempon de la Esperanta historio.En la 11-a de junio 1857. En la urbo Nowe Dobre , Pollando, naskiĝis Antoni Grabowski. Ekde sia infaneco, Grabowski impresis pro sia multflanka talento. En la universitato de Breslau li studis filozofion, lingvojn, natursciencojn kaj teknologion kaj ricevis la diplomon de kemia inĝeniero. Li publikigis kelkajn sciencajn kaj teknikajn verkojn, ellaboris la Polan Teknikan Vortaron kaj tradukis en la polan la gravan kemian verkon de la anglo J. Remsen. Li multe interesiĝis pri la internacilingva problemo kaj studis dum unu jaro Völapukon. Antoni perfekte scipovis ĝin.Volante provi la ligvon per praktika uzado, li faris vojaĝon kaj vizitis eminentajn volapukistojn, inter ili ankaŭ sinjoron Schleyer, ĝian kreinton. Sed Grabowski ne atingis la deziratan rezulton, ĉar dum ĉi tiuj vizitoj evidentiĝis, ke eĉ la aŭtoro ne tute regis sian komplikan lingvon. Tiam Grabowski atestis: “La sinjoroj redaktoroj sciis skribi volapuke, cxiam havante la vortaron en la manoj, sed ili ne sciis paroli la tro malfacilan lingvon”. Vojaĝinte al Torun, en 1887, Antoni Grabowski hazarde vidis en la elmontra fenestro de tiea librovendisto la unuan lernolibron de Doktoro Esperanto kaj aĉetis ĝin. La simpleco, logikeco kaj bonsoneco de la lingvo lin forte impresis kaj kun profunda intereso li studis la novan lingvon. Li tuj korespondis kun Dro Zamenhof kaj en 1888 li vizitis la kreinton de Esperanto en lia hejmo, surprizinte Zamenhof per flua Esperanta alparolo. Tio estis grava historia fakto: je la unua fojo Esperanto estis parolata.Ekde tiam Grabowski vigle partoprenis la Esperanto-movadon, kiel propagandisto, organizanto kaj ĉefe kiel verkisto. Dum kelkaj jaroj li estis unu el al ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastiĝo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdonado en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. Kelkaj biografiistoj rakontas, ke Antoni Grabowski posedis konon pri 30 lingvoj, el kiuj, pli ol 10 li bonege scipovis.En la movado, Grabowski estis prezidanto de la Varsovia Societo kaj de la Pola Esperanto Societo. En 1905 li estis elektita kiel membro de la Lingva Komitato kaj en 1908 kiel akademiano. En la Akademio, li ankaŭ oficis kiel direktoro de la gramatika sekcio.Kiel tradukisto, Antoni Grabowski multe kontribuis al la Esperanta Literaturo. Jam en 1888, li tradukis kaj publikigis la novelon de Puŝkin: “La neĝa blovado”, kiu estas la unua Esperanta verko de la unua adepto de Esperanto. Grabowski estis germaniano pro tio li devis forlasi Varsovion dum la unua mondmilito, reveninte nur dum la germana okupacio. Kaj kiam li revenis hejmen, li ne plu trovis sian familion, ĉar ili migris en Rusion. Tio vekis en li fortan melankolion. Liaj konsoloj estis la verkado en Esperanto kaj la vizitoj al Dro Zamenhof. En tiu periodo Grabowski komencis traduki sian plej gravan verkon: “Sinjoro Tadeo”, la epopeo de Adam Mickiewicz. La morto de la amiko, Zamenhof , profunde atingis en la animon Grabowski, kiu mem propre jam eksuferis pro kormalsano.Malriĉa, liaj fortoj rapide elĉerpiĝis. En la 3-a de Julio 1921 Grabowski trairas la stratojn, kvankam lia korpo rifuzas la bonan funkciadon, liajn pensojn vigle okupas Esperanto. Li alvenas al la Esperanto-librovendejo. Ekhaltas. Rigardas la elmetitajn Esperantaĵojn en la fenestro. Lia koro haltas. Esperanto perdas sian poezian patron.Entute, la tradukoj de Grabowski atingas 15 verkojn. Li tradukis famajn aŭtorojn. Li ordigis 4 vortarojn Esperanta-Pola - Pola-Esperanta; publikigis pri poezio du antologiojn: “Nova Antologio” en 1909 kaj “El Parnaso de popoloj” en 1913; verkis la poemon de la esperantista kanto “La Tagiĝo”; tradukis 2 operojn: “Mazepa”, de Julius Slowacki , tragedio en 5 aktoj, kiu estis prezentita sur la scenejo dum la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo kaj Grabowski kunregxsoris gxin.Ankaú “Halka”, opero en 4 aktoj de Wolski-Miniuszko ,prezentita en la sama kongreso. Por la traduko de “Sinjoro Tadeo”, Grabowski bezonis enkonduki plurajn vortojn en la freŝan Esperanton; entute estis 209 novaj vortoj, el kiuj pli ol la duono eniris en “Plenan vortaron” de SAT kaj 25 estis de tiam oficialaj. Antoni Grabowski estis la kuraĝa tornisto de la lingvo.

 

Mi dankas pro via aúskultado!

LA KREADO

Formado de la mondoj

La universo entenas la senfinas nombron de la mondoj, kiujn ni vidas, kaj de la mondoj, kiujn ni ne vidas, ĉiujn animitajn kaj neanimitajn estaĵojn, ĉiujn astrojn, sin movantajn en la spaco, kaj ankaŭ la fluidaĵojn, kiuj ĝin plenigas.

37. Ĉu la universo estas kreita aŭ ekzistas ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio?

“Sen ia dubo ĝi ne povus ekesti mem, kaj, se ĝi ekzistus ekde la tuta eterna tempo, kiel Dio, ĝi do ne estus faritaĵo de Dio.”

La prudento diras al ni, ke la universo ne faris sin mem kaj ke, ĉar ĝi ne povas esti ia hazardaĵo, ĝi devas do esti faritaĵo de Dio.

38. Kiel Dio kreis la universon?

“Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.<!–[if !supportFootnotes]–>[1]<!–[endif]–>

39. Ĉu ni povas ekkoni la manieron, kiel la mondoj estas formitaj?

“Ĉio, kion ni povas diri kaj kion vi sukcesos kompreni, estas, ke la mondoj ekestas el la plidensiĝo de la materio dissemita en la spaco.”

40. Ĉu, kiel oni hodiaŭ pensas, la kometoj estas ia komenco de plidensiĝo de la materio, mondoj en fazo de formiĝo?

“Jes, ĝuste. Sed absurdo estas kredi ilian influon; mi volas diri, tiun influon, kiun oni vulgare atribuas al ili; ĉar ĉiuj ĉielaj korpoj havas sian apartan influon sur iuj fizikaj fenomenoj.”

41. Ĉu tute elformita mondo povas malaperi, kaj ĉu la materio, ĝin konsistiganta, povas denome dissplitiĝi en la spaco?

“Jes. Dio renovigas la mondojn, same kiel Li renovigas la vivajn estaĵojn.”

42. Ĉu ni povas scii, kiom da tempo daŭris la formado de la mondoj, ekzemple de la Tero?

“Ni tion ne povas diri, ĉar Dio sola ĝin scias; kaj ja freneza estus tiu, kiu provus ekkoni la nombron da jarcentoj, kiun daŭris tiu formado.”

<!–[if !supportFootnotes]–>


<!–[endif]–>

<!–[if !supportFootnotes]–>[1]<!–[endif]–>    Genezo, ĉap. I, par. 3, el “La Malnova Testamento”, trad. de L. L. Zamenhof. ― La Trad.

 
icon for podpress  Biografioj [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Gutoj de Spiritismo [9:45m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.