15a de decembro de 2007

 
icon for podpress  La sekreto diskonigata [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Naturmedia konscienco [9:40m]: Play Now | Play in Popup | Download

La Tago de Zamenhof. La sekreto diskonigata kun Mirna Marino. Naturmedia konscienco kun Marcia de Castro.   Tekstoj de la programo >>>  

La sekreto diskonigata

Ni estas en la lasta monato de la jaro kaj do alproksimiĝas la novjaro, ĉu? Por multaj surteranoj, tio ne estas veraĵo. Vi scias, ke kelkaj popoloj sekvas aliajn kalendarojn, havas siajn proprajn rilatojn kun la pasado de la tempo. Por ni, lernantoj de “La Sekreto diskonigata”, tio absolute ne gravas, ĉar ni povas komenci de nun ŝanĝi nian realaĵon. Ni povas elekti iun ajn tagon por festi la  “eniron de la novjaro”. Ni povas elekti la nunon!

Ni jam parolis pri la leĝo de altiro kaj pri la rolo de la sentoj en nia ĉiutagaĵo kaj tiam vi aŭskultis, ke “nur vi mem havas la povon ŝanĝi vian estontecon”; ke “vi estas nune la rezulto de viaj pasintaj pensoj”; ke “vi bezonas kontroli viajn ĉiutagajn sentojn, se vi celas harmonion kun la Universo kaj kun viaj deziroj”.

Hodiaŭ ni komencos efektive lerni kiel uzi la Sekreton en nia vivo.

Mi prezentos al vi ekzerciĝadon, kiu helpos vin altiri tion, kion vi volas. Ili estas simplaj ekzercoj, sed antaŭ ol komenci ilin praktiki, elstariĝas la demando: Ĉu mi fidas je mi mem? Ĉu mi fiere kredas, ke mi havas la povon permense krei mian estontecon?

Ni lernis, ke la leĝo de altiro estas la kerno de tiu Sekreto kaj ke pere de ĝi ni altiras por ni mem ĉion volatan, kaj materian kaj spiritan.

Alitage, amiko demandis al mi, ĉu mi vere fidas je la ekzisto de la leĝo de altiro.  Mi respondis jene: “Pensu iomete pri tio, kion mi al vi diros: ni ne dubas, ke la elektro ekzistas, malgraŭ tio, ke ni ne ĝin vidas. Ĉar ni ĉiutage tro uzas la elektron, kiam ni volas lumigi nian domon aŭ kiam ni uzas nian komputilon, aŭskultas radion, ktp; tial ni scias, ke ĝi ekzistas! Neniu persono dubas pri la ekzisto de tiu forto, la elektro, nur ĉar oni vidas ĝian aplikadon! Ĉu vi ne sentas la forton de la leĝo de altiro? Ĉu vi jam komencis uzi ĝin, por ke vi vere konkludos, ke ĝi ne ekzistas?” Tio estis kaj fakte estas la respondo!

Ni lernos kiel fari tion nun, atentu bone, amikoj kaj amikinoj de Parolu Mondo:

Ni estas senlimaj fortoj en la Universo kaj ni havas la povon lumigi nian vivon per niaj pensoj. Komencu tiele: vi sekvos tri paŝojn ĝis viaj deziroj fariĝos realaĵoj.

- La unua paŝo: peto

Unue vi bezonas scii, kion vi sincere volas.

Prenu atenton sur vin mem, kaj demandu: ”Kion mi volas por mia vivo”?

Vi bezonas koni viajn volojn, dezirojn kaj ambiciojn. Lasu, ke ili estu detalece priskribataj en via menso. Kaj do petu ĝin al la Universo! Kiamaniere, tiel:

Sidiĝu kaj prenu paperon. Skribu sur ĝi tion, kion vi volas sed faru tion uzanta la nunan tempon, kvazaŭ vi jam estas dankanta pri la ricevita afero, ekzemple: “Mi dankas ĉar mi jam posedas…”, “Mi estas feliĉa, ĉar mi konkeris…” skribu tion, kion vi volas.

Comments are closed.