10a de novembro de 2007

 
icon for podpress  1a parto - La sekreto diskonigata [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  2a parto - esperantistaj gramatikistoj [9:17m]: Play Now | Play in Popup | Download

La sekreto diskonigata – esperantistaj gramatikistoj.    Tekstoj de la programo >>>

 La sekreto diskonigata

La leĝo de altiro estas la kerno de la Sekreto, estas ĝia bazo, ĝia fundamento kaj pro tio, ni hodiaŭ daŭrige pritraktos tiun naturan leĝon. Ni jam konscias, ke en ĉiu homa menso kuŝas kvazaŭan meĉon pere de kio ni flamigas la kontakton kun la Universo. Tiu meĉo estas la penso.

Pensante, la homo elradias vibron, kies etera, pura, subtila substanco fluas ĉirkaŭen dissemanta la ideojn, bildojn kaj esencon de sia intima sento.

Penso estas potenco!

La leĝo de altiro donas al vi ĉion, kion vi volas, sufiĉas, ke vi petu tion ĉion. Memoru, ke la Universo diradas al vi la saman frazon: “Via deziro estas mia ordono”, kaj ke ne estas limoj por viaj deziroj, sekve vi povas havi ĉion, kion vi volas! La Sekreto estas la altiro. Vi mem per viaj pensoj, per viaj voloj estas faranta vian vivon. Vi altiras ĉiujn spertojn, kaj bonajn kaj malbonajn, eĉ se vi tute ne atentigas pri tio. La homa menso estas fenomena! Sed multaj personoj post koni tiun Sekreton pri la leĝo de altiro sentiĝas timemaj pri la malbonaj pensoj. Estas vero, ke tiaj pensoj aperas kaj reaperadas en nia menso, eĉ ĉe tiuj momentoj, kiam ni estas gajaj kaj senzorgemaj. Facile oni trovas eksplikon por tiu afero: ni vivas sur iu mondo en kiu bedaŭrinde ankoraŭ la plimulo sentas intimajn rilatojn kun la malbono, la malpaco, la malesperoj. Sufiĉas ŝalti la TV-on aŭ tralegi la ĉefan paĝon de iu ajn ĵurnalo de la mondo, por trovi okdek pocente nur malbonajn noticojn; kelkfoje ni ja trovas pozitivajn kaj esperigajn noticojn en la amaskomunikiloj. Surbaze de tio, eĉ inter ni, la esperantistoj, estas fama ŝerco pri tio: “se oni volas diskonigi rapide iun ajn kongreson de Esperanto, sufiĉas ĵeti du aŭ tri samideanojn de sur la fenestro kaj do jen la propagando de la kongreso en ĉiuj gazetoj de la lando! Skandalo! La monduloj sojfas je skandaloj! Ĉu vi diros kontraŭe?! Ni estas ĉirkaŭigataj de tia atmosfero, vibradas apude ni tiaj sentoj kaj pro tio malbonaj pensoj eniras en nian menson ĉiutage, eĉ senkonscie niaflanke; sed estas nia devigo tuj rapide forpeli ilin. Se ni ne faros tion, ni riskas altiri ĉiujn malbonaĵojn por nia vivo. Mi ne estas diranta, ke ni fariĝus speco de eksterteranoj, kiuj absolute ne interesiĝas pri la aliulaj suferoj, dramoj, problemoj! Tute ne! Mi diras al vi nur tion, ke vi nepre devas kontroli la sentojn alfronte la malfavorajn noticojn. Kaj plie: por ke vi daŭre eltenos vibrantan pozitivan energion ĉe vi, vi bezonas ne droniĝi en la suferoj de la aliuloj. Anstataŭ la kunsuferoj, lasu la preferon al la kutivado de la bonaj sentoj, la amikaj sentoj kaj preĝu, se vi estas religiemulo; petu favore al tiu suferanto, se al vi plaĉas la meditado, meditu favore al tiu, al iu pli bona mondo; se vi estas helpema, agu realisme helpanta la suferantojn sed ne elektu suferi ĉiutage kun la amaskomunikiloj! Aŭ kun la najbaroj! Helpu ĉiam, agu helpeme, sed ne permesu ke la malbonaj sentoj loĝos en via domo.

Vi estas konanta la Sekreton per la elsendo de Parolu Mondo kaj vi volas la plibonigon de via vivo, deziras la ŝanĝiĝon de via realaĵo! Vin entuziasmiĝas la ideo pri prospero! Do, kara amiko, kara amikino, vi bezonas aŭskulti ion pri la rolo de la sentoj en tiu procezo.

Laŭscience, estas nur du tipaj sentoj: la favoraj kaj malfavoraj al ni. Aŭ ni povas nomi ilin simple: la pozitivaj kaj negativaj sentoj. Ĉiuj aliaj sentoj devenas de tiuj du branĉoj.

Neniu homo, kiu vere volas la feliĉon por si mem povas oferti kontraŭan senton.

Necesas, ke ni estu atentaj pri ni mem, atentaj pri niaj ĉiutagaj kaj rutinaj sentoj ĉar estas per la ĉiutagaj minutoj, ke la estonteco fariĝas!

La unua sento kiu nepre devas ĝermi ĉe vi estas la sento pri dankemo. Rekoni danke, ke ni vivas, ke ni estas agantaj, ke ni estas enspirantaj, estas unu el la mirindaj sentoj de la homa vivo. Danki pro la naskanta nova tago, ĉar ĝi naskas ĉiutage nur por ke ni havu la eblecon elspiri renovigatan senton; por ke ni havu alie novan viveblecon! Danki pro nia ekzisto dum ni brosas la dentojn, la harojn; danki pro la sano dum la baniĝo; simple, danki pro ĉio, pri kio vi jam posedas. Danki estas nobla sento kaj vi devas ekzerciĝadi pri tiu agmaniero – danki ĉiutage pro ĉio. Tre povas esti, ke vi sentos ian malfacilaĵon agi tiel ĉiutage, dankeme, ĉar en kelkaj momentoj de la vivo, problemoj aperas. Neniu konanto de tiu sekreto devas eĉ unu momenton pensi, ke la kutimaj homaj problemoj ne plu ekzistos. La leĝo de altiro ne estas magia bastoneto. Ĝi simple respondas al viaj pensoj. Memoru pri tiu via intima genio diranta tion: “via deziro estas mia ordono”! La sento estas la motoro de via penso.

La scienco jam alvenis al tiu konkudo, ke la nervemeco, la maltrankvilo, la malpaco, tiaj sentoj tute negativaj al nia sano, vere detruadas nian fizikan korpon do ili malebligas la bonan funkciadon de la homa maŝino kaj sendube malhelpas la menson funkcii laŭ sia plena potenco. Se vi volas prosperi kaj akiri por vi plenan feliĉon, havante ĉion, kion vi volas, uzi vian menson por plani plej bonan estontecon, vi devas lerni kiel bridi la negativajn sentojn. Ne permesu, ke ajna situacio deturnos vin de la plena sento pri feliĉo, gajeco, pozitiveco. Kiam tiaj momentoj aperos en via ĉiutaga rutino, tuj klopodu solvi la problemojn kaj la fokuson de viaj sentoj. Ne permesu, ke restu pli ol necese ĉe vi la negativaj sentoj. Estas kelkaj rimedoj pere de kiu vi povas ŝanĝi la fukuson de la menso kaj sekve de la sentoj. Elektu kelkajn kvazaŭajn amuletojn al kiuj vi revenos kiam la negativeco aperos. Ekzemple, vi povas elekti iun verkon, kiu priparolas la optimismon, aŭ spekti komedion, aŭskulti la kantistojn kaj la kanzonojn, kiun vi ŝatas, sed nepre klopodu turniĝi la negativajn sentojn en pozitivajn. Ne droniĝu en negativeco. Neniam! Alia ideo estas: revenu kiam ajn vi volos al tiuj programeroj de “La Sekreto diskonigata”, en la paĝaro de nia programo, Parolu Mondo! Ni estas ĉi tie por burĝonigi en vi la certecon, ke vi faras kaj planas vian estontecon! Dependas nur de vi, de viaj pensoj, sentoj kaj konstanta vibrado!

Kalkulu je nia helpo! Se vi elektos nian programon kiel amuleton, sinturnu al www.parolumondo.com .  Vi eĉ povas elŝulti la arkivejojn kaj ilin aŭskulti laŭvole.

Kaj sciu: Vi estas verkanta la libron de via vivo!

Fine, se vi ankoraŭ havas dubojn pri tiu afero aŭ volas komenti ion pri tiu Sekreto, bonvolu sendi vian mesaĝon al ni. La skipo de Parolu Mondo volas scii pri vi. Nia leterkesto en la reto atendas viajn reagojn! Ni adreso estas: radio@parolumondo.com

Ĉiutage do havu la certecon ke vi estas kapabla trovi la feliĉon! Mi dankas vin elkore pro la atento kaj aŭskultado de nia programo! La venontan fojon, ni daŭrigos parolanta pri la sentoj, la altiro kaj tiu mirinda Sekreto!

Prosperon al vi aŭskultanto de Parolu Mondo!

Mirna Marino novembro 2007

Comments are closed.