20a de oktobro de 2007
Mirna Marino prezentas La Sekreto Diskonigata, kaj en tiu ĉi programo ŝi parolas pri la leĝo de altiro. Marcia de Castro prezantas da unuan parton de la sesa ĉapitro de sia libro Mi Eksterkorpe. Tekstoj de la programo >>>
LA SEKRETO DISKONIGATA La Legxo de Altiro

Lucas, unue ni devas de hodiaú atentigi pri niaj pensoj. Dum la 24-hora pasado de unu plena tago, nia cerbo laboradas kaj ne haltas krei “situaciojn”. Memoru, ke niaj pensoj estas estontaj ajxoj! Jes! Niaj ideoj kronketigxas! Kaj kiel tio okazas? Analogie, ni povas pensi pri iu ajn konstruajxo: la arkitektoj unue planas pri gxi sur la paperoj, post tio, estas la fojo de la laboristoj permane ekkonkretigi la konstruajxon, briko poste briko; pasadas la tempo, kaj jen la konstruajxo farigxas konkreta, reala! Tiel agas niajn pensojn.
Ni devas uzi nian menson por planigi la vivon, por akcepti en niaj vivplanoj nur tion, kion ni vere volas konkretigi. Kaj sciu: ni devas pensi kaj enmense ripeti nur la vortojn kaj ideojn laú pozitiva aspekto. Kiu estas tio? Mi eksplikas al vi. La Universo ne komprenas ideojn tiajnl: Mi NE volas esti vundota! Mi NE volas ne havi monon; Mi NE volas tion aú alion… Tiuj neadaj ideoj estas komprenataj de nia subkonscio kaj de la Universo kiel jesaj konceptoj, do, Mi VOLAS esti plie vundata; mi volas resti senmona, mi volas tion, alion. Cxu vi komprenas?
La Legxo de Altiro funkcias cxe ni kiel tiuj genioj de la infanaj rakontoj. Cxu vi memoras pri ili? Iu fortuna homo trovas la magian lampon, frotas gxin kaj subite elvenas el la lampo genion, kiu ripetadas sencxese: “via deziro estas mia ordono”, kaj do la fortuna homo petas cxion, kion volas. Jes! Tia estas la bildo por ni cxe tiu momento. La Universo estas nia “magia genio” kaj ni la fortunaj estuloj… ni petas , volas, deziras, kaj per la altiro de la natura legxo, jen cxio konkretigxas cxe ni! Mi pensadas pri malsanoj, mi estos malsana; mi daúre enfokusigas miajn pensojn pri tragedioj, jen tragedio okazanta cxe mi, mia subkonscio ne haltas prezenti al mi la malgxojon, jen mi ne lasas la tristan kondicxon. Tiuj ideoj, kiuj fojfoje revenadas al nia menso estas gxia dronanta stato. Se vi prezentas al via menso, al via subkonscio nur la bonajn perspektivojn kaj pozitivajn planojn, post kelka tempo, via menso estos troplenigata nur de tiuj informoj. Tiel vi agordigas viajn mensondojn al samfluantaj en la Universo.
De nun vi povas sxangxi iajn ajn situacion en via vivo, suficxas por tio, uzi tiun unuan pasxon: sxangxi la fokosun de viaj cxiutagaj pensoj; agi kiel tiu fortunulo de infanrakontoj kaj peti al la Universo cxion, kion vi volas; kaj eklaboru do! La triopo: Penso + ago + persistado rezultos gxuste en tio, kion vi deziras!
Estu certa pri tio!
En la proksimaj eroj de “La Sekreto diskonigata”, ni daúrigos la paroladon pri la Legxo de Altiro. Sed ne forgesos pri tio: via menso kreantas sensxese kaj vi kapablas elekti la estontan realajxon!
La Sekreto Diskonigata Mirna Marino Oktobro, 2007
1a parto - La sekreto diskonigata [14:31m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
2a parto - Projekciologio 6a ĉapitro - 1a parto [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
