06a de oktobro de 2007

Gutoj de Spiritismo - Projekciologio  Tekstoj de la programo >>>

Enkonduko en la studadon de la Spiritisma Doktrino

Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj. La vortoj spirita, spiritualisto, spiritualismo, spiritualista, spiritualisma havas precize difinitan signifon; atribui al ili novan signifon, celante ilin apliki al la doktrino de la Spiritoj, estus pliigi la jam tiel multnombrajn kaŭzojn de dubasenceco. Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj spirita kaj spiritualismo, ni uzas, por nomi ĉi tiun kredon, la vortojn spiritista, spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon. Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.

La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.

PRIMARAJ KAŬZOJ

DIO

Dio kaj la Senfino

1. Kio estas Dio?

“Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj*.”

2. Kion oni komprenu kiel senfinon?

“Tion, kio havas nek komencon nek finon: tion nekonatan; ĉio, kio estas nekonata, estas senfina.”

3. Ĉu oni povus diri, ke Dio estas la senfino?

“Nekompleta difino. Malriĉeco de la lingvo de la homoj, nesufiĉa por difini aferojn superajn ol ilia intelekto.”

Dio estas senfina laŭ Sia perfekteco, sed senfino estas abstraktaĵo; diri, ke Dio estas la senfino, estas preni la atributon por la kaŭzo mem kaj difini ion nekonatan per io ankoraŭ malpli konata.

Pruvoj pri la ekzisto de Dio

4. Kie ni povas trovi la pruvon pri la ekzisto de Dio?

“En la aksiomo, kiun vi uzas en viaj sciencoj: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Serĉu la kaŭzon de ĉio, kio ne estas homa faro, kaj via prudento respondos al vi.”

Por kredi je Dio, sufiĉas ekrigardi la kreaĵojn. La universo ekzistas, kaj havas do ian kaŭzon. Dubi pri la ekzisto de Dio estus tiel same, kiel nei, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, kaj aserti, ke la nenio povis ion naski.

5. Kian konsekvencon ni tiru el la intuicia sento, kiun ĉiuj homoj portas, pri la ekzisto de Dio?

“Ke Dio ja ekzistas; ĉar, alie, kia estus la origino de tia sento, se ĉi tiu estus tute senbaza? Ĝi estas ankoraŭ konsekvenco de la principo, ke ne ekzistas efiko sen ia kaŭzo.”

6. Ĉu la intima sento, kiun ni havas pri la ekzisto de Dio, ne estus rezultato de edukado kaj produkto de akiritaj ideoj?

“Se estus tiel, kial viaj sovaĝuloj havus tian senton?”

Se la sento pri la ekzisto de ia superega estulo estus nura frukto de instruado, ĝi ne estus universala kaj ekzistus, kiel la sciencaj konoj, nur ĉe la homoj, ricevintaj tiun instruadon.

7. Ĉu povus esti trovita la primara kaŭzo de la kreado de la aĵoj ĉe la intimaj proprecoj de la materio?

“Kia estus do la kaŭzo de tiuj proprecoj? Necesas ĉiam ia primara kaŭzo.”

Atribui la komencan formadon de la aĵoj al la intimaj proprecoj de la materio estus preni la efikon por la kaŭzo, ĉar tiuj proprecoj estas ankaŭ efiko, kiu nepre devas havi ian kaŭzon.

8. Kion ni pensu pri la opinio, kiu atribuas la unuan formadon al ia okaza kombino de la materio, alivorte, al la hazardo?

“Alia absurdo! Kia saĝa homo povas rigardi hazardon kiel intelektan estaĵon? Krom tio, kio estas hazardo? Nenio.”

La harmonio, kontrolanta la mekanismon de la universo, evidentigas antaŭdifinitajn kombinojn kaj celojn, kaj ĝuste pro tio ĝi montras la ekziston de iu intelekta potenco. Atribui la komencan formadon al hazardo estus sensencaĵo, ĉar hazardo estas blinda kaj ne povas naski la efikojn de intelekto. Intelekta hazardo jam ne estus hazardo.

9. Kie oni vidas ĉe la primara kaŭzo superegan intelekton, superan ol ĉiuj intelektoj?

“Vi havas proverbon, kiu tekstas: “laŭ la frukto oni arbon ekkonas”. Nu! Rigardu la frukton kaj serĉu ties arbon. Nekredemo naskiĝas el malhumileco. Malhumila homo akceptas nenion super si, kaj pro tio li sin nomas forta spirito. Kompatinda estulo, kiun ekblovo de Dio povas neniigi!”

La povo de iu intelekto estas juĝata laŭ ties faroj; ĉar neniu homo povas ja krei tion, kion la Naturo kreas, tial la primara kaŭzo de la kreitaĵaro povas esti nenio alia, ol ia intelekto supera ol la homaro.

Kiaj ajn estas la mirindaĵoj, farataj de la homa intelekto, tiu ĉi havas, siavice, ian kaŭzon; kaj ju pli grandaj la faroj de tiu intelekto, des pli granda devas esti la primara kaŭzo. Ĝuste tiu superega intelekto estas la primara kaŭzo de ĉiuj aĵoj, kia ajn estas la nomo, kiun la homo donas al ĝi.

Atributoj de Dio

10. Ĉu la homo povas kompreni la intiman naturon de Dio?

“Ne; tio estas sento, kiu mankas al la homo.”

11. Ĉu estos iam donite al la homo kompreni la misteron de Dio?

“Kiam lia spirito ne estos plu nebuligita de la materio kaj kiam, per sia perfekteco, li estos alproksimiĝinta al Dio, tiam la homo ĉi Tiun vidos kaj komprenos.”

La malgrandeco de la homaj kapabloj ne ebligas al la homo kompreni la intiman naturon de Dio. Dum la infaneco de la homaro, la homo ofte ne distingas la Kreinton je la kreito kaj rigardas Lin kiel estulon kun samaj neperfektaĵoj; sed, laŭmezure kiel elvolviĝas la morala sento, la homa penso pli bone penetras la fundon de la ekzistaĵoj, kaj la homo formas al si pri Dio ideon pli ĝustan kaj konforman al la sana prudento, kvankam ja nekompleta estas tiu ideo.

12. Se ni ne povas koni la intiman naturon de Dio, ĉu ni kapablas almenaŭ prezenti al ni kelkajn el Liaj perfektaĵoj?

“Jes, kelkajn. Proporcie kiel li liberiĝas de la jugo de l’ materio, la homo ilin pli bone komprenas, li ilin duonvidas per la penso.”

13. Kiam ni diras, ke Dio estas eterna, senfina; neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona, ĉu ni ne havas kompletan ideon pri Liaj atributoj?

“El via vidpunkto, jes, ĉar vi kredas, ke vi ĉion ĉirkaŭkomprenas; sed sciu, ke multe da aferoj staras super la kompreno de l’ plej inteligenta homo, kaj por tiuj via lingvo, limigita al viaj ideoj kaj sentoj, ne havas taŭgajn esprimojn. La prudento diras al vi, efektive, ke Dio nepre posedas tiujn perfektaĵojn en plej alta grado, ĉar, en la okazo, se mankus al Li eĉ unu sola, aŭ se tiu ne estus senlima, Li jam ne estus supera ol ĉio kaj, sekve, Li ne estus Dio. Por stari super ĉiuj ekzistaĵoj, Dio ne povas submetiĝi al ia ajn sortovico, nek havi ian ajn el la neperfektaĵoj, kiujn konceptas la homa imagpovo.”

Dio estas eterna; se Li estus iam komenciĝinta, Li do estus elveninta el la nenio, aŭ estus kreita de iu antaŭa estulo. Tiel, ni iom post iom paŝas al la senlimo kaj al la eterno.

Li estas neŝanĝema; se Li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj de la universo havus neniom da fikseco.

Li estas nemateria; tio estas, lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie Li ne estus neŝanĝema, ĉar Li devus sperti la aliiĝojn de la materio.

Li estas unika; se ekzistus pli ol unu Dio, estus do pli ol unu penso kaj pluraj potencoj en la aranĝo de l’ universo.

Li estas ĉiopova; ĉar Li estas unika. Se Li ne havus la superegan potencon, ekzistus iu alia pli aŭ tiel pova kiel Li; Li ne estus farinta ĉiujn aĵojn, kaj tiuj, kiujn Li ne estus farinta, estus verko de alia dio.

Li estas superege justa kaj bona. La providenca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj; kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri la justeco kaj boneco de Dio.




*     La tekstoparto inter krampetoj, post la demandoj, estas la respondoj mem, donitaj de la Spiritoj. Diferencas per alia preslitero la rimarkoj kaj klarigoj, aldonitaj de la aŭtoro, kiam ĉi tiuj povus esti konfuzitaj kun la respondoj. Sed, kiam tiuj komentarioj de la aŭtoro formas tutajn ĉapitrojn, ili estas presitaj kiel ordinare, ĉar tiam miskompreno ne estas ebla.

 
icon for podpress  1a parto - Gutoj de Spiritismo [14:32m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  2a parto - Projekciologio [9:45m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.