29a de septembro de 2007
Rezolucio de la 92a UK. La sekreto diskonigata - Projekciologio - Ĉapitro 5 parto 1. Gutoj de spiritismo. Tekstoj de la programo >>>
La sekreto diskonigata

LA LEĜO DE ALTIRO
Saluton, karaj geamikoj, aŭskultantoj de Parolu Mondo! Hodiaŭ ni malfermos pordon pri la kompreno de la Leĝo de Altiro. Tiu kompreno pri la leĝo de altiro estas grava paŝo por ke ni ekuzos la Sekreton en nia vivo. En la pasinta programero de “La Sekreto Diskonigata”, ni rememoris pri la fundamentaj leĝoj de la vivo, inter ili, la graviteco kaj la leĝo de altiro. La Universaj leĝoj regas eĉ la vivo-eblecon. Ili estas fundamentaj leĝoj kaj estas en nia mondo ekde la planeda komenco. Ili estas Diaj leĝoj; neŝanĝebaj; nepreterindaj.
Por ke vi ekkomencos la pripensadon, mi diras, ke la leĝo de Altiro estas en tiu ĉi momento aganta ĉe vi, ĉe mi, ĉe ni ĉiuj; eĉ se oni neatentigas pri ĝi. Ne gravas! Malgraŭ nia nescio, la Leĝo de Altiro agas senĉese en la Universo. Ĉe tiu momento, ni estas altiranta la personojn, la situaciojn, la laborojn, kaj kion ajn, al kiu ni altiriĝas. Tio, kion mi ĵus diris estas facile komprenebla afero, ĉar dum la vivo-pasado, oni serĉas pri geamikoj, geparoj, amatulo aŭ amatulino, por kiuj oni ume sentas altirecon, ĉu ne vere? Mi neniam trovis personon, kiu deziris havi ĉe si, kiel plej bonan amikon, aŭ kunanton, alian personon, kies karakteroj, ŝataĵoj aŭ vivdeziroj estas tute malsimilaj! Mi kaj vi bezonas kunvivi kun homoj malsimilantaj al ni, laŭ la gustoj, ŝataĵoj aŭ deziroj, sed elekti tiun kiel specialan amikon aŭ paron, estas ja strange. Nur se ni estus suferamanto!
Do en la ĉiutaga vivo mem, ni ja praktikas la altiron. Ni kutimas ŝerce diri, ke en la vivo, oni nur ne povas elekti samfamilianojn! La kunvivantojn oni povas kaj ja nepre devas elekti la plej bonajn laŭ intima senco. Do, kara amiko, amikino, ekde nun, mi kaj vi komencos ekzerciĝade aldirekti niajn pensojn rekte kaj senhalte nur al niaj dezirajxoj! Dekomence eble ne estos facile, eble ne estos simple; sed, mi certas, ke vi kaj mi ankoraŭ ne konkeris ĉion, ne havas ĉion volatan kaj deziratan! Do La Sekreto, pere de tiu leĝo de altriro, prezentas eblan solvon. Mi riskas diri, ke nun vi estas ĝuste pensante ŝanĝi ion ajn en via vivo; ekzemple: kia estas via profesia vivo? Kia estas via sano? Kia estas via finmonata bilanco? Ĉu tiel prospera, ke via kromnomo estas “ĉio-havanto”! Do, eble mi devas koni vin… Mi ŝercas! Ni ĉiam povas plibonigi la nunan situacion, ŝanĝi la ĉiutagecon, prosperi! Ne gravas sur kiu vivflanko; sentima, profesia, familia, korpa; ni povas transformi nian ralaĵon!
Sekvindas la demando: KIEL?
1a parto - Rezolucio de la 92a UK. La sekreto diskonigata [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
2a parto - Projekciologio - Ĉapitro 5 parto 1. Gutoj de spiritismo [9:40m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
