05a de aŭgusto de 2007
1a parto - Internacia tago de la indiĝenaj popoloj. Preĝo de Karita. [15:33m]: Play Now | Play in Popup | Download
2a parto - Esperante Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - fina parto). Projekciologio - Ĉapitro 4 parto 1. [15:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
3a parto - Esperante - Datreveno de la programo Parolu Mondo. [14:31m]: Play Now | Play in Popup | Download
aŭskulti per malrapida konekto [45:20m]: Play Now | Play in Popup | DownloadInternacia tago de la indiĝenaj popoloj. Preĝo de Karita. Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL – fina parto). Projekciologio – Ĉapitro 4 parto 1. Datreveno de la programo Parolu Mondo.
PREĜO DE CARITA
Dio, nia Patro, kiu estas la tuta Povo kaj
la tuta Boneco, donu forton al tiuj trapasantaj la elprovadon, donu lumon al tiu serĉanta la veron, metu en la koron de l’ homo la kompaton
kaj la karitaton.
Dio! Donu al la vojiranto la gvidstelon, al la afliktito la konsolon, al la malsanulo la ripozon.
Patro! Donu al la kulpulo la penton, al la Spirito la veron, al la infano la gvidanton, al la orfo la patron.
Sinjoro! Via boneco kovru ĉion, kion vi kreis. Kompaton, Sinjoro, al tiuj, kiuj ne konas
vin, esperon al tiuj, kiuj suferas. Via boneco permesu al la konsolantaj Spiritoj ĉie dissemi la pacon, la esperon kaj
la fidon.
Dio! Unu radio, unu fajrero de via amo povas ardigi la Teron; konsentu al ni trinki en la fontoj de tiu fekunda kaj senlima boneco, kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, ĉiuj doloroj kvietiĝos. Unu sola koro, unu sola penso supreniros al vi kiel krio de danko kaj amo.
Kiel Moseo sur la monto, ni vin atendas kun malfermitaj brakoj, ho Boneco! ho Beleco! ho Perfekteco! kaj ni volas iamaniere meriti vian korfavoron.
Dio! Donu al ni la forton helpi la progreson, por ke ni ascendu al vi; donu al ni la puran karitaton, donu al ni la fidon kaj la
prudenton; donu al ni la simplecon, kiu el niaj animoj faros la spegulon, en kiu reflektiĝos Via Bildo.
Cárita.
PATRO NIA
Patro nia kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo, venu al ni Via regno, fariĝu Via volo, sur tero kiel en la ĉielo.
Nian panon ĉiutagan, donu al ni hodiaŭ, pardonu niajn ofendojn, kiel ni pardonas al niaj ofendantoj, kaj ne lasu nin fali en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Tiel estu.


