29a de julio de 2007

43a BKE - Fortalezo. Novaj kursoj. 2-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj - Prelego de Luko Jasumura ĉe Esperanto Asocio de San-Paŭlo (lasta parto). - Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto) - Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto-daŭrigo). Revuoj “Nova Vojo” (de Oomoto) kaj “Formoza Folio” (de Tajvana E-Movado).

1a parto

- Informações sobre o 43o Congresso Brasileiro de Esperanto: www.esperantoceara.org.br , contato pelo email bke2008@gmail.com
- Cursos de Esperanto na Associação Paranaense de Esperanto, endereço na Rua 15 de Novembro nº 556, 10º andar, cj. 1001, Galeria Lustosa, Centro; contato com Carlos pelo email karlo@daicobras.com.br
- Curso de Esperanto em São Vicente, SP, no Colégio Henrique Oswald, Av. Cap. Mór Aguiar nº 223, São Vicente; contato: Emilio-Cid www.esperantosantos.uni.cc
- Roda de Conversação na Associação Gaúcha de Esperanto, Rua dos Andradas nº 1251/101
- 2º Encontro Brasileiro de Esperantistas Espíritas, informações na página www.bres.org.br


2a parto - Esperante Prelego de Luko Jasumura ĉe Esperanto Asocio de San-Paŭlo (lasta parto)Pro tio, la plej danĝera malsano de la lokaj kongresoj estas ĝia nepra dulingveco surbaze, ke “…novaj esperantistoj ĉeestas kaj ke ili ankoraŭ ne scipovas la lingvon…”. Sed la problemo ne troviĝas en tiuj novaj, sed en tiuj malnovaj. Speciale tiuj estraranoj, kiuj ne scias la lingvon! Mi ne mensogas vin. Esperanto estas malfacila lingvo. Certe pli akirebla ol aliaj, sed profunde postulema.
Estas nenegleble, ke post foliumado en lernolibro, iu ajn povos akiri kelke da kono, sed tio tute ne sufiĉas. Estus kiel diri, ke koninte la movojn de la ŝak-pecoj, oni jam primajstras tiun ludon. Erarego estas disvastigi Esperanton per la argumento, ke ĝi estas facila kun nur 16 reguloj; tia propagando trompa kaj facilaĉa faras, ke la gesimpatiantoj ne dediĉos la seriozecon kaj la tempon sufiĉe por lerni ĝin”.Per tiaj ege sinceraj kaj fortaj vortoj de Stanislaw Smigielski, mi alvenis al la fino de mia eta prelego, alportante al ni ĉiuj la jenan demandon: post ĉio, kion ni aŭdis hodiaŭ, kion fari por ke ni igu Esperanton alloga al la homoj, sed ne nur tio: kion ni faru, por ke ankaŭ la esperantaj asocioj estu allogaj al la Esperanto-parolantoj kaj ili alvenu tien, kaj fariĝu esperantistoj?
Ekzistas en la Universo leĝo nomata Leĝo de Altiro. Kelkaj el vi jam aŭdis pri ĝi el la plej nova furora memhelpa libro “La Sekreto” kaj ĝia filmo samtitoligita. La Leĝo de Altiro diras, ke ni altiras ĉion, kion ni pensas: se ni pensadas pozitive, ni altiras nur pozitivajn, bonajn kaj prosperajn aferojn al ni; se ni pensadas negative, ni altiras nur la fuŝaĵojn, la fiaĵoĵn kaj aĉaĵojn al nia vivo.

Mi ne venis tien ĉi hodiaŭ celante paroli pri memhelpaj temoj. Mi tamen meditis, ke post 120 jaroj, ni, la amantoj de la Lingvo Internacia, ankoraŭ ne atingis la idealan situacion, kaj ni altiris al ni tre dubindajn situaciojn. Zamenhof kreis la lingvon, por ke ni estu unuigita ĉirkaŭ ĝi, ne dise apartigitaj pro ĝi; se ni devus esti apartigataj, neniu frateca aŭ fratema lingvo kia Esperanto bezonus ekzisti: sufiĉus la Babela estado dum kiu ni vivis tra jarmiloj. Se ni pezu la negativajn konkretajn aferojn de Esperanto, bedaŭrinde ĝi superos la pozitivajn aferojn sur iu abstrakta pesilo.

Vidu la Beaufront-an aferon. Vidu la skismon de Ido. Vidu la elekton de Interlingua kiel internacia neŭtrala lingvo dum la 50aj jaroj fare de IALA, la Internacia Asocio por Helpa Lingvo. Vidu la preskaŭ militecan batalon de esperantistoj pro la tempo-sistemaj verboj kontraŭ la apogantoj de la aspekto-sistemaj verboj, kaj kiom da malamikoj, eĉ parolante la lingvon de Zamenhof iniciatita, tiu batalo kreis. Vidu la Lapenna-aferon. Vidu en Brazilo, kiom da malĝojoj havantaj Esperanton kiel centra kaŭzo ekzistis, kaj bedaŭrinde, malgraŭ ĉiaj klopodoj pacigi la animojn, ili obstine ekzistadas.
Ni, esperantistoj, altiras al ni tion, kion ni mem praktikas! Tia estas la leĝo de la Universo!
Se vi venis tien ĉi hodiaŭ, nur kun la celo aŭdi min paroli fuŝan Esperanton, do mi plenumis mian taskon. Se vi tamen alvenis tien ĉi hodiaŭ, kun la celo ekhavi de mi ian ideon pri kiel plibonigi nian movadon, mi devas klini mian kapon vizaĝaltere, tristege, suspiri, kaj diri al vi: nek Claude Piron, nek Humphrey Tonkin, nek Ulrich Lins, nek Renato Corsetti, nek Probal Daŝgupto, nek iu ajn gravulo de la nuntempa Esperantujo havas la deziratan respondon.
Unu afero tamen estas tre grava al ni ĉiuj, spite la renversoj dezirataj de kelkaj homoj kontraŭ Esperanto, spite la individuaj kredoj aŭ religioj, spite la haŭtkoloroj, spite la personaj financkondiĉoj, spite la individuaj profesioj: ni devas urĝe abandoni la antikvan pensmanieron, ni devas malfermi nian menson kaj akcepti, ke Esperanto eniris en novan mondon, ankoraŭ de ni ne tute malkovrita. Ni devas akcepti, ke la homoj lernas la anglan, la hispanan, aŭ la ĉinan, pro la diversaj allogoj, kiujn ili trovas en tiuj lingvoj.
Ni do lernu de ili, ni faru la samon laŭ niaj kondiĉoj. Ni pliallogu niajn didaktikajn materialojn, niajn klubojn, niajn asociojn. Ni senhezite plibonigu nian Esperanto-nivelon, kaj neniam plu diskutu pri la problemoj de la akuzativo, de la korelativoj, de la aktivaj kaj pasivaj participoj. Ni uzu plu la lingvon en niaj profesioj, por fine konkretigi la ateston al la mondo, ke Esperanto estas ja praktika al ĉiuj aferoj de la homa vivo. Ni zorgu niajn asociojn, kvazaŭ ili estu niaj propraj hejmoj, ni purigu ilin, ni dekoraciu ilin, ni investu monon en ili. Ni presigu kaj disdonu profesiajn faldfoliojn, ni kontaktu seriozajn ĵurnalistojn por ke ili konu nian belan mondon kaj ĉion, kion Esperanto povas oferi por pli bona estonteco.

Jes, karaj amikinoj kaj amikoj, mi scias bone pri ĉio, kion mi parolas al vi. Sed mi ne postulas tiujn aferojn, ĉar ili estas nuraj ideoj pri kiel allogi kaj altiri novajn kaj bonajn homojn al Esperantujo, por ke ĝi daŭru pli 120 jarojn.
Kaj nun, antaŭ ol fermi mian paroladon, mi elkore, sincere, kaj sen ajna alligiteco faras al vi promeson, sed kun kondiĉo: mi promesas remembriĝi al tiu ĉi nobla Asocio, nur, kaj senescepte, se ni ĉiuj kunigu niajn fortojn por pli alloga Esperanto, por pli alloga asocio, por ke vi ankaŭ donu al mi inkluzive pli da novaĵoj pri la movado de nia Ŝtato Sao Paŭlo, kaj tion farante mi povu disvastigi ilin en la programo Parolu Mondo, en la Radio Boa Nova (ĉar Rio de Janeiro plej poentas kiam temas pri noticoj pri sia esperanta movado; jen nova bataleto en Esperantujo, sed tio estas amuza temo por alia prelegeto…).

Mi ne estas poeto, mi eĉ ne scias kiel traduki poeziaĵojn esperanten. Sed permesu min deklamis de vi konatan poemon de Zamenhof, nomata “La Vojo”, kiu eble tradukas ĉiujn sentojn, pri kiuj mi parolis al vi hodiaŭ:

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’sorto, nek mokoj de l’homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L’espero, l’obstino kaj la pacienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
Ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas.
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita!

Dankon pro via atento!
Dankon pro via pacienco!


- Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto)

3a parto - Esperante - - Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto-daŭrigo)- Revuoj “Nova Vojo” (de Oomoto) kaj “Formoza Folio” (de Tajvana E-Movado)

rede@radioboanova.com

 
icon for podpress  1a parto - 43a BKE - Fortalezo. Novaj kursoj. 2-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj : Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  2a parto - Esperante - Prelego de Luko Jasumura ĉe Esperanto Asocio de San-Paŭlo (lasta parto). - Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto) [15:00m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  3a parto - Esperante - Intervjuo kun Paulo Sergio Viana (vic-prezidanto de BEL - 1a parto-daŭrigo). Revuoj "Nova Vojo" (de Oomoto) kaj "Formoza Folio" (de Tajvana E-Movado).: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  aŭskulti per malrapida konekto [45:00m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.