03a de junio de 2007

1a parto   - Portugale - Preĝo por la Paco de la Mondo. Gravaj datoj de la semajno. Lecioneto de Esperanto (estas -inta).

2a parto  - Esperante - Societo de Kreiva Farniento. Projekciologio (2a Ĉapitro, 2a parto).

3a parto  - Esperante - Tason da brazila kafo al nia aŭskultantaro. Aktualaĵoj

2007-06-03  rede@radioboanova.com.br 

1a parto  - Portugale - Gravaj datoj de la semajno. Lecioneto de Esperanto (estas -inta).


PREĜO POR LA PACO DE LA MONDO
“Sinjoro!  Ni scias pri nia nepotenco antaŭ malamo kaj venĝo, kiuj faras bombojn kaj armilas krimajn manojn.
Sed ni kredas Vian superan justecon kiu superregas la tutan universon, garantiante al via tuta kreitaĵaro la dignon kaj rajton vivi.

Sinjoro! Ni komprenas nian fragilecon antaŭ tiom da perforto, kiu verŝas la sangon de sendefendaj infanoj kaj virinoj, dissemante la morton kaj teruron.

Sed ni kredas la grandiozecon de Via senfina kompato, determinanta ke la vivo daŭru fekundigante uterojn, loĝatigante la Teron per la naiva rideto de la infanoj.

Sinjoro! Ni gape vidas la tutan neon de la mesaĝo de amo starigita de la Milda Galilea Rabeno, vidante kruelecon akrigi murdajn bajonetojn, bombojn detruantajn florkampojn kaj silendgantajn la birdojn de la ĉielo.

Sed ni kredas Vian eternan bonecon, kiu ordonas al la suno kaj pluvo, ke ili igu fekundaj ruinigitajn kaj detruitajn grundojn; al la verdo kolorigi la benatajn kampojn; al la floroj ornami la ĝardenojn; kaj al la birdoj denove kanti tra la senfina ĉielo.

Ĉi tiu preĝo estas petegkrio de nia animo sub la certeco, ke vi aŭdas nin ĉi-momente, ĉar ni scias ke vi kreis la homon por esti feliĉa, ami, brakumi siajn gefratojn, kaj vivi pace!

Ĉar ni kredas, Sinjoro, ke Via estis la ordono ke la paco iam regu suverene ĉi tiun mondon, ĉu la homoj volu aŭ ne, kaj ankaŭ ni kredas ke estas Via volo, ke la kanonoj silentiĝu por ĉiam. Ni petegas al Via bonkoreco inspiri la homojn esti veraj fratoj laŭ la standardo de pardono kaj aŭtenta frateco!

Tiel estu, ĉar al Vi apartenas la vivo kaj la povo por ĉiam!”

(Preĝo inspirricevita de Gerson Simões Monteiro, en la 11a de Septembro 2001, ozake de la detruo de la ĝemelaj turoj, en Usono, publikigita en la jurnalo EXTRA en la 16-a de Septembro 2001).

Estrada do Dendê, 659 - Tauá - llha do Governador - Rio de )aneiro - Rl - CEP 21.920-000
www.radioriodejaneiro.am.br  • diretoria@radioriodejaneiro.am.br
(21) 3396-5252, 3386-1400


Radio Aktiva  www.radioaktiva.esperanto.org.uy


I ENCONTRO ESPERANTISTA DA ZONA DA MATA

I ZOMAER (ZONA DA MATA ESPERANTA RENKONTIGXO)

DIA 16 DE SETEMBRO DE 1007

NA ASSOCIAÇÃO CULTURAL BRASIL ESTADOS UNIDOS (ACBEU) Braz Bernardino

DOMINGO DE 8H AS 17:30H

OS INTERESSADOS EM PARTICIPAR MAIS EFETIVAMENTE FAVOR ENVIAR E-MAIL PARA

ANGELA FARIA

esperantojf@yahoo.com.br

DEIXANDO NOME , ENDEREÇO, TELEFONE, E-MAIL E A FORMA DE PARTICIPAÇÃO:

a.. HOSPEDAGEM
b.. PATROCÍNIO: QUAL
c.. DIVULGAÇÃO
d.. TAREFAS DO DIA: QUAL
e.. RESPONSÁVEL POR OFICINA: QUAL

3234-2329 (À NOITE)

3241-1183 (HORÁRIO COMERCIAL)

9936-9286 (CELULAR)


2a parto  - Esperante - Societo de Kreiva Farniento.


Projekciologio (2a Ĉapitro- 2a parto).
La libro MI EKSTERKORPE estas trovebla en Brazilo ĉe Eldonejo Lorenz, Rua dos Inválidos, nº 34 grupo 903 tel.: (21)2221-2269
editora_lorenz@uol.com.br  .  En aliaj landoj Konsultu la katalogon de UEA http://katalogo.uea.org/  entajpu la spacon - Titolo:MI EKSTERKORPE
aŭtora nomo: MARCIA DE CASTRO SOARES, kategorio RELIGIO. Ĝi kostas 9 Eŭroj.   http://www.projekciologio.cjb.net


3a parto  - Esperante -  42-a Brazila Kongreso de Esperanto www.aerj.org.br

Tason da brazila kafo al nia aŭskultantaro. Aktualaĵoj.


Aperis en la Ondo de Esperanto, ke la Mastro de l’ Ringoj reaperos en la Esperanta libromerkato.

La 15an de aprilo Jascha Hoffmann, kunlaboranto de New York Times Book Review, anoncis en la rubriko Kompara Literaturo, ke ruslanda eldonejo Sezonoj en 2007 reeldonos la Esperantan version de La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien en la traduko de skota poeto William Auld .

Ĝi elĉerpiĝis baldaŭ post la eldono, kaj ĉi tiu plej populara beletra libro de la 20a jarcento (laŭ BBC) denove aperos en nia libromerkato. Ĉi tio iĝis ebla danke al la prunto de la fondaĵo FAME. Zorga kontrolado fare de kelkaj provlegantoj ebligis elsarki plurajn erarojn, kiuj enŝteliĝis en la unuan eldonon. La Mastro de l’ Ringoj estos lanĉita en la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-43 en Ŝiaùljai, ĉar ĝi estos presita en Litovio kun kovriloj de Kaùna libroartisto Vladimiras Beresniovas.

La projekt-gvidanto, Aleksander Korĵenkov, poste prezentos la libron en Arta Lumo (Finnlando, julio), en Sukcena Ondo (Kaliningrado, aŭgusto) kaj en ARKONES (Poznan, septembro). En ĉiu tiuj prezentoj oni povos aĉeti la libron kontraù rabatita prezo, sed en la postkongresa periodo ĝi estos mendebla ĉe la libroservoj de UEA kaj Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.


rede@radioboanova.com

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Standard Podcast [14:31m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.