27a de majo de 2007

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Standard Podcast [14:31m]: Play Now | Play in Popup | Download

1a parto  – Portugale – UN deklaras 2008an la Jaron de la Lingvoj. Informoj pri la 42a Brazila Kongreso de Esperanto. Lecioneto de Esperanto (estas -anta).

2a parto  – Esperante – Universalismo – Bengala Fabelo, Kio estas saĝo ?  Projekciologio (2a Ĉapitro).

3a parto  – Esperante – Aktualaĵoj.

2007-05-27    

rede@radioboanova.com.br 
1a parto Portugale -1- UN deklaras 2008an la Jaron de la Lingvoj. Informoj pri la 42a Brazila Kongreso de Esperanto. Lecioneto de Esperanto (estas -anta). Muziko.


2a parto Esperante

Universalismo – Bengala Fabelo, Kio estas saĝo ?
http://www.luin.se/inko/111-9.pdf


Projekciologio (2a Ĉapitro).
La libro MI EKSTERKORPE estas trovebla en Brazilo ĉe Eldonejo Lorenz, Rua dos Inválidos, nº 34 grupo 903 tel.: (21)2221-2269
editora_lorenz@uol.com.br  .  En aliaj landoj Konsultu la katalogon de UEA http://katalogo.uea.org/  entajpu la spacon – Titolo:MI EKSTERKORPE
aŭtora nomo: MARCIA DE CASTRO SOARES, kategorio RELIGIO. Ĝi kostas 9 Eŭroj.   http://www.projekciologio.cjb.net


3a parto Esperante

Pan-amerikaj Ludoj
Laŭ Agência Brasil , la reprezentantoj de 120 muzeologiaj institucioj de la urboj Rio de Janeiro kaj Niterói renkontiĝis la 18an de majo, kun la celo diskuti pri speciala kultura agendo dum la periodo de la Pan-amerikaj Ludoj, kiuj okazos de la 13 ĝis la 29a de julio.

Sportoj ne estos la nuraj atrakcioj al la vizitantoj de la Pan-amerikaj Ludoj 2007. Per speciala programo, la muzeoj de la urboj Rio de Janeiro kaj Niterói prepariĝas por allogi turistojn, atletojn kaj ankaŭ la eksterlandajn ĵurnalistojn.

Laŭ la departamentestro de la Muzeoj kaj Kulturaj Centroj de la Nacia Historia kaj Arta Propraĵo, S-ro José do Nascimento, oni preparas ekspoziciojn pri la historio de Rio de Janeiro kaj pri sportoj en lokoj kiel la Nacia Historia Muzeo, la Belarta Nacia Muzeo kaj la Muzeo de Maré.

Li evaluas pligrandigon en la nombro da vizitantoj dum la periodo, kiu sekvos ĝis post la Ludoj. Li diris, ke “tia ago kreas kondiĉon por ke oni ne pensu nur pri la ludaj eventoj, ĝi kreas kondiĉojn por ke ĉiuj povu ekzerci kaj ampleksigi siajn ideojn pri la urba historio vizitante la muzeojn dum tiu periodo”.

Post la Ludoj, li aldonis, ke la Brazila Olimpika Konsilantaro donacos medalojn kaj aliajn objektojn uzitajn dum la evento, por ke la memoro de la Pan-amerikaj Ludoj estu prezervata en tiuj muzeoj.

Laŭ lia evaluo, la ĉampioneco estas strategia afero por Brazilo. Li diris, ke “ne nur nun sed por la Olimpikaj Ludoj de 2016, ni esperas, ke la urbo estu preparata kaj ke ne ekzistus nenia kontraŭa elmontro al la deziro de Brazilo esti la sidejo de la Olimpikaj Ludoj”.


En Eŭropa Unio, Angela Merkel malpretendas referenci al Dio kaj al la kristanismo en sia projekto de institucia traktato.

http://raporto.info/2007/05/19/europa-unio-angela-merkel-malpretendas-referenci-al-dio-kaj-al-la-kristanismo-en-sia-projekto-de-institucia-traktato/


rede@radioboanova.com.br 

Comments are closed.