20a de majo de 2007

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Standard Podcast: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Standard Podcast [14:31m]: Play Now | Play in Popup | Download

1a parto  – Portugale – Prefiksoj GE, BO. Noticoj pri Brazila Esperanto Kongreso.  Vizito de la Papo en Brazilo, Radio Vatikano, IKUE.

2a parto  – Esperante – Intervjuo kun Probal Dasgupta, kandidato al UEA Prezidanteco.

3a parto  – Esperante -  La misio de Esperanto laŭ Ramatis’. Aktualaĵoj.

2007-05-20    

rede@radioboanova.com.br 

3a parto Esperante -  La misio de Esperanto laŭ Ramatis’.

LA MISIO DE ESPERANTO – RAMATÍS

libro mendebla de www.esperanto.org.br

PRI LA AŬTORO


Dum unu el siaj reenkarniĝoj, RAMATÍS vivis en Hindoĉinio en la X-a jarcento. Instruisto kaj sacerdoto en multaj inicaj sanktejoj de Hindujo, li estis konata kiel RAMA-TYS aŭ SWAMI SRI RAMA-TYS kaj instigis la unuigon de la filozofiaj skoloj de Oriento kaj Okcidento. El tio naskiĝis la “Frataro de la Kruco kaj Triangulo”, kies adeptoj sekvas la instruojn de Jesuo, kiel ankaŭ la laborojn de Antuljo, Hermeso, Budho, Konfuceo, Laŭzi kaj aliaj grandaj disvastigantoj de la plej altaj idealoj kaj etik-moralaj konceptoj.

Inter la verkoj inspiritaj de RAMATIS, kun la partopreno de la spirito ATANAGILDO, aperis en 1958-a la “Pretervivado de la Spirito”, danke al la mediumeco de la brazilano Hercílio Maes.
La kvin ĉapitroj de tiu libro dediĉitaj al Esperanto; estas nun eldonitaj en la Internacia Lingvo.

Demando: Laŭ via spirita kompreno, kiel vi konsideras Esperanton en rilato al nia aktuala progreso morala, scienca kaj spirita?

Ramatís: Nur nun Esperanto atingas sian plej gravan fazon kaj ankaŭ la plej promes-plenan. Nenia alia idiomo povos anstataŭi ĝin kaj nenia estonta klopodo povos superi ĝian genian mekanismon, ĉar ĝi estis science ellaborita de animo tre sperta en la lingva kampo, kiel estas la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenho£. Li ĉiam estis unu el la plej avangardaj lingvistoj, kiuj enkarniĝis en via mondo kaj havis la okazon staĝi en aliaj pli evoluintaj mondoj, kie li studis la fundamentajn kaj definitivajn bazojn por la sukceso de universala idiomo sur la Tero.

Dum antaŭaj enkarniĝoj li vivis en lando hebrea, en Grekujo kaj en la Tibera valo de Italujo kun la celo, iom post iom, interligi la fundamentajn elementojn kaj eltrovi la necesan terminologion, kiu pli poste utilus por la definitiva konkretigo de Esperanto. Pro la konsidero, kiun ĝuis Esperanto flanke de la sciencistoj de la XX-a jarcento, ĝia pretervivado tra la tempo kaj la senĉesa aliĝo de novaj kaj entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda kaj saĝa mekanismo, oni konstatis, ke temas pri nobla supera realigo, ĉar ĝi jam venkis la teruran kolizion de la superevoluinta logiko kaj racio de la atoma erao. Krom rezisti al la plej senindulgaj modernaj postuloj – kiuj jam detruis la plej solidajn kaj jarcentajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn – Esparanto progresas kaj dissemiĝas sur la terglobo etendante sian fratan vortaron al ĉiuj popoloj kaj imponante pro la grandeco de siaj neŝanĝeblaj postulatoj!

Demando: Sinteze dirite, kial vi konsideras Esperanton kapabla fariĝi internacia lingvo komun-uza por ĉiuj popoloj? Kia estas la motivo de ĝia forto kaj rezisto antaŭ la atakoj de malica kaj sarkasma kritiko, kiun,faris kelkaj popoloj interesitaj por ke ilia nacia lingvo fariĝu la definitiva internacia vehiklo?

Ramatís: Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa rezonado de Kardec en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de via mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo. Ĝia reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto, igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monumento de lerteco kaj inteligento, kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj sintakso surprize simpla.

Ĝi posedas ĉion necesan por adaptiĝi al la imperativoj de la dinamika jarcento en kiu vi vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj. La studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj komplikajn gramatikajn regulojn inter labirinto de grafikaj akcentadoj kaj ortografiaj reformoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco. Ĝi estas unu el la plej avangardaj vortmekanismoj je dispono de la moderna homo, ĉar sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkulmaŝinoj, la deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.

Kvankam Esperanto estas tìom simpla kaj facila, nur en la XX-a jarcento la homoj montriĝis mense kaj cerbe dinamikaj por povi ĝin artikulacii kaj kompreni klare kaj sukcese, konsiderante, ke ĝi ne nur estas idiomo inteligente prilaborita de genia homo, sed vere sintezo rezultanta el miljara progreso de la homa parol-maniero ĝis via nuna tempo.


Aktualaĵoj.

LA PREZIDANTO DE ĈINIO REKOMENDAS LA LERNADON DE ESPERANTO.

Nuntempe estas en preparo la Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Guangzhou (Kantono), la venontan oktobron. Dum estrarkunsido tiucele oni komentis ke la urbaj aŭtoritatuloj estas malfermaj kaj helpemaj, interalie ĉar oni montris al ili gazetaran eltondaĵon, en kiu aperas artikolo de la vizito de la Prezidanto de Ĉinio, s-ro Hu Jingtao , la 21-an de decembro de 2004, en kiu dum vizitado al fabriko li diris la jenon: “Ni ne nur bone lernu Pu Tong Hua. Ni devas plu lerni Esperanton”. Kiel ĉiu scias, Ĉinio estas vera lingva mozaiko.

Ekzistas tie multaj lingvoj kaj dialektoj. Homoj de diversaj regionoj de apudaj urboj, parolas sian propran lingvon aŭ dialekton. Sed ĉiuj devas koni “Pu Tong Hua”, kiu estas la oficiala ŝtata lingvo, devige lernebla de ĉiuj. Guangzhou havas sian propran dialekton, Guangdong Hua . Aliaj ĉinoj ne komprenas ĝin. Kaj la prezidanto rekomendis dum sia parolado la pluan uzadon de Pu Tong Hua, kiel lingvo kiu povas pli unuigi la ĉinojn, kiel komuna lingvo, kaj la lernadon de Esperanto, kiel lingvo kiu devas unuigi la mondon.

Laŭ informo de Augusto Casquero en la interreta listo landa-agado.


IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio
http://liberafolio.org/2007/ijkmechelen
rede@radioboanova.com.br 

Comments are closed.