13a de majo de 2007
1a parto - Portugale - Dia da Libertação dos Escravos. A Tragédia de Santa Maria.
2a parto - Esperante - Tago de la liberigo de la sklavoj. Planedo-Vilaĝo. Projekciologio (1a Ĉapitro).
3a parto - Esperante - Tarcísio Lima (Mesaĝo de Aborigeno), Ĵurnalo -Pola Radio, Okcitana lingvo. Humoraĵo.
2007-05-13
La buĉinto de Esperanto-redakcio suspendita
http://liberafolio.org/2007/targalskisuspendo
Esperantistoj manifestaciis por la okcitana
http://liberafolio.org/2007/katokcitana
Se nia planedo estus vilaĝo, kun 100 loĝantoj estus:
59 Azianoj
14 Afrikanoj
14 Amerikanoj
13 Eŭropanoj.
Inter kiuj estus 51 virinoj kaj 49 viroj, kaj 50 infanoj dek kvin-subaĝaj.
Dudek personoj (nur viroj) posedus okdek elcentojn de la vilaĝo kun ties
riĉaĵoj. Nur unu virino posedus propran bien(aĵ)on.
Inter kvin kaj ses virinoj jam estus suferintaj pro seksa perforto.
Kvardek du personoj neniam trinkus akvon trinkeblan.
Kvindek vivus en la vilaĝo kaj la cetero en la kamparo.
Tridek tri loĝantoj estus travivantaj en armita perforta konflikto,
inter kiuj dudek tri estus virinoj.
Kvin viroj kaj unu virino profesius militiste aŭ policiste aŭ
ĝendarmiste.
Kvin infanoj laborus sklave kaj unu knabineto servus dommastrine sen
salajro.
Sesdek personoj scipovus kaj legi kaj skribi kaj kalkuli, kaj kvardek
estus viroj.
Kvindek loĝantoj povus ricevi sanhelpon.
Dudek povus komputilumi kaj inter ili dek kvin alirus Interreten.
Unu loĝanto estus “riĉulo” tiel estas: posedanta pli da havaĵoj ol
necesaj por vivteni sin kaj siajn familianojn. Li posedus kvindek
elcentojn de la vilaĝo kaj ties riĉaĵoj.
Okdek personoj estus religianoj, inter kiuj kvardek praktikus sian
religion ĉu perpreme ĉu prokulture. Kvin praktikus sian religion kun
konsekvencaj riskaj vivkondiĉoj.
La biblioteko de la vilaĝo estus alirebla nur al dudek kvar loĝantoj, la
eniro estante malpermesata al la aliaj.
Kinejo estus vizitadita po unu persono semajne, ĉiam fare de la sama
persono.
Elektro estus malŝaltata dum kvindek elcentoj de (la) tempo kaj tridek
personoj malŝparus naŭdek elcentojn de la vilaĝaj rimedoj, naturaj kaj
energiaj.
Kaj tiel plu kaj tiel plu…nur iomo por repensi la perspektivon de onia
vivo inter aliaj vivoj sur ĉi planedo.
Mireja
PS: la fonto de tiaj donitaĵoj estas
http://www.populationdata.net/monde.php
rede@radioboanova.com.br
Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Standard Podcast [14:31m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
