06a de majo de 2007
1a parto - Portugale - Intervjuo kun Ari de Souza Lima: Framasonismo kaj Esperanto.
2a parto - Esperante - Budhana Fabelo. Projekciologio (malfermo).
3a parto - Esperante - Aktualaĵoj. Humoraĵo.
2007-05-06
Projekciologio
http://www.projekciologio.cjb.net
IJK 2008 kredeble okazos en Mechelen, Belgio
http://liberafolio.org/2007/ijkmechelen
La jaro 2007 estas “La Esperanto-instrua jaro de Ljaoning-provinca Esperanto-Asocio” en Ĉinio. La Universitato Shenjang aktive reagis al tiu iniciato. La 1-an de marto, kiu estis la unua tago de la nova semestro, 600 studentoj eniris en kvar Esperanto-kursojn funkciigatajn de la universitato kaj ghis nun neniu forlasis ilin. Tiu nombro estas la plej alta el la nunaj universitatoj kiuj enkondukas Esperanton en la provinco kaj vere estas nova rekordo. La studentoj akiros 2 studpoentojn se ili sukcese pasos en la ekzamenoj. La lernolibro adoptita estas “Esperanto-Kurso de La Nova Jarcento” kompilita de Prof. Liŭ Zenkun kaj Prof. Song Junsheng.
Du esperantistoj antaŭe diplomitaj en la universitato zorgas pri la kursoj. Ili estas la profesorino Uang Uenju kaj la docento Pan Chengbo. La vic-prezidanto de la loka Esperanto asocio kaj de la “Instrua Instituto de Fremlandaj Lingvoj por Altlernejo”, kiu ankaŭ estas profesoro en la universitato Shenjang, S-ro Zang Ziming faris en la pasinta jaro tridekminutan paroladon pri Esperanto-instruado en la labora konferenco pri la provinca instruado de fremdlandaj lingvoj kaj tiam prezidis la unuan Esperanto-Seminarion de Altlernejoj en la
provinco.
Baldaŭ la estraranoj de “Ljaoning-provinca Esperanto-Asocio” daŭre vizitos plimultajn altlernejojn en la provinco por disvastigi la nunan laboron.
Laŭ la deziro de la studentoj, ili aktive kolektas materialojn ene kaj eksterlande por kompili novan libron pri la gramatiko de Esperanto, kiu estos pli konvena al la lernado kaj instruado de la lingvo. Ili enkondukos la ekzamenan sistemon de UEA/ILEI por la diplomontoj kaj tiel kreos bonan kondiĉon por festi la jaron de la aplikado de Esperanto
fare de “Ljaoning-provinca Esperanto-Asocio”, okazonta en 2008.
rede@radioboanova.com.br
Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Standard Podcast: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Standard Podcast [14:31m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
