|
Estimataj geamikoj kaj gesamlingvanoj,
Kun granda honoro kaj ĝojo, mi anoncas la novan fazon de la radio-programo “Parolu, Mondo!”, elsendata de Radio Boa Nova ( www.radioboanova.com.br ), ĉiu dimanĉe je la 22a horo GMT (la 18a horo en Brazilo).
La historio de Radio Boa Nova estas bela. Ĝi naskiĝis por klarigi, konsoli kaj eviti la dissemadon de la Mensa Neperfekteco, kiu estas la ĉefa asista laboro de Spirita Centro “Nosso Lar”, pere de la Spiritaj Hejmoj “Andreo Ludoviko”.
En marto 1963, la Fondaĵo “Andreo Ludoviko” aĉetis la Radion “Klubo de Sorokaba – PRD7”, ĝis tiam propraĵo de spiritista familio, kiu nur vendus ĝin al spiritistoj, se tiuj daŭrigus la originan projekton. La spirita gvidado por la enhavo de la programaro rekomendis la uzon de komuna senco, eviti la sensaciismon kaj elpeli ĉiujn enhavaĵojn, kiuj povus stimuli ĉiajn malvirtojn.
En majo 1964, la Fondaĵo aĉetis la Radion “Difusora Hora Certa”. Tuj post ĝia akiro, la potenco estis ŝanĝita de 250 al 1000 vattoj, kaj ĝian nomon la Fondaĵo ŝanĝis al Radio “Boa Nova” (“Bona Novaĵo” en la portugala).
La gvida slogano de la Radio kaj de la Fondaĵo – “Por pli bona mondo” – senĉese prosperis. Tiel naskiĝis la Radia Reto “Boa Nova”, kovrante la tutan areon de la urbo Sao-Paŭlo kaj ĝiaj najbaraj urboj kaj urbetoj, per 1450 kHz AM; kovrante la urbon Sorokaba kaj la Sudokcidenta Regiono de la Ŝtato Sao-Paŭlo, per 1080 kHz AM; kovrante la tutan Brazilon per la sistemo de malfermataj parabolaj antenoj kaj ankaŭ kovrante Brazilon kaj la mondon per la interreto ĉe www.radioboanova.com.br .
La Radio “Klubo de Sorokaba” jam de pli ol kvardek jaroj elsendas por-Esperantan programon, kun sukceso inter sia aŭskultantaro. Bedaŭrinde, la radio-elsendon kaptas nur la sorokabanoj kaj loĝantoj de najbaraj urboj. Ĝi ne elsendiĝas per interreto kaj tial fariĝas regiona radio-programo.
Post kelkaj pruvoj elsendi esperantan programon, kaj surbazinte je la sperto kaj sukceso de la por-Esperanta programo de Radio “Klubo de Sorokaba”, RRBN decidis starigi novan programon, kiu estus en la unua fazo elsendata ĉiudimanĉe en la portugala lingvo, dum 25 minutojn po elsendo. La celo estus elsendi informojn, novaĵojn, muzikojn kaj intervjuojn de brazilaj esperantistoj, por ke la jam tradicia kaj eĉ fidela aŭskultantaro de la Radio povu ekkoni pli pri Esperanto kaj ties agado naci- kaj internaciskale. Tio okazis efektive la 6an de aŭgusto 2006, kiam inaŭguriĝis la programo “Fala Mundo!” (“Parolu, Mondo!” en la portugala).
Pro la spirita kaj konsekvence religia karaktero de la Radio kaj de la Fondaĵo, la programo ankaŭ celus atingi parton de la spiritisman komunumon, kiu ne havis la oportunon aŭdi aŭ ekscii pri Esperanto, malgraŭ la fakto, ke Spiritismo en Brazilo, kiel kunordigata kristana religia movado, estas tiu, kiu plej motivigas la diskonigon de la Lingvo Internacia ĉie ajn kie ekzistas spiritistoj, jen per eldonado de libroj, pedagogiaj aŭ ne, en kaj/aŭ pri Esperanto, jen per kursoj, jen per prelegoj ktp.
La Radia Reto Boa Nova, en tiu grava rolo en la mondo kaj gvidata de la slogano “Por pli bona mondo”, agnoskis la altan valoron de la interna ideo de Esperanto, kaj decidis pli unu fojon favore al ĝi: de aprilo 2007, la programo “Fala Mundo!” elsendos tute en la Lingvo Internacia, kaj ĝia nomo oficiale ŝanĝiĝos al ĝia esperanta traduko – “Parolu, Mondo!” – kun 50 minutoj da elsendo, dividataj en tri blokoj: la unua estas en la portugala lingvo por la brazilanoj kaj portugallingvanoj; la dua kaj la tria, tute en Esperanto por la esperanta komunumo en la tuta mondo, kie ajn oni havas aliron al interreto.
La supriza decido kunportis alian novaĵon: malgraŭ la religia karaktero de la Radio, la radio-programo “Parolu, Mondo!” ne devus esti tia. Ĝi ankaŭ ne bezonus sekvi la modelojn de la tradiciaj esperantaj radioprogramoj ekzistantaj en Brazilo, sed devus obei la gvidan sloganon de la Fondaĵo “Andreo Ludoviko”. Tiel, RRBN kreas kondiĉojn por la starigo de revua radio-programo, kiu elsendos diversajn kaj interesajn (foje tiklajn) temojn, noticojn, intervjuojn k.a. tute en Esperanto por la esperantistaro de la tuta mondo.
Starigi tian radio-programon estas relative facile; serĉi kompetentajn homojn, kun alta nivelo de kono pri Esperanto kaj scio pri ĝia kulturo mondskale, kaj kun elstaraj prononcoj (malgraŭ la neeviteblaj naciaj prononcmanieroj), tie restis la defio. Ni tamen sukcesis trovi ilin!
La novan fazon de la radio-programo “Parolu, Mondo!” gvidos Luko Jasumura [Lucas Yassumura], kun la kompetentaj kunlaboroj de Emiljo-Cid [Emilio-Cid], Mirna Marino, Marsja de Kastro [Márcia de Castro], Andreo Borĵes [André Borges] kaj Cezaro Tofanini [César Tofanini]. Ĉiuj ili plenumas la devigajn kvalitojn postulatajn; kaj ĉiuj ili ankaŭ respondecos pri programeroj, kiuj konstruos la novan “Parolu, Mondo!”, sendepende de religiaj gvidkondiĉoj.
Luko Jasumura, krom gvidi la programon, respondecos ankaŭ pri ĝia portugallingva elsendo.
Emiljo Cid respondecos pri la programero “Universalismo”, en kiu li parolos pri ĉiaj bonaj aferoj de ĉiuj religioj, doktrinoj, vivfilozofioj ktp., de budhismo al kristanismo, de nitĉia [Nietzsche] filozofio al la plej aktualaj pensmanieroj.
Marsja de Kastro legos la libron “Mi Eksterkorpe”, tre interesa temo pri Projekciologio, kiu studas la vojaĝojn ekster la korpo. Ŝi ankaŭ elsendos noticojn.
Mirna Marino estos, dum la unuaj programoj, la ĉefa ina voĉo, kiu elsendos aktualaĵojn kaj noticojn en Esperanto.
Andreo Borĵes respondecos pri la programero “Societo de Kreiva Farniento”, entreprena temo tre moderna, elpensita de la brita filozofo Bertrando Russell kaj kies plej elstara kaj nuntempa pensulo estas la itala d-ro Domeniko de Mazi.
Cezaro Tofanini respondecos pri la humoraĵoj de la programo. Lia natura talento traduki ŝercojn Esperanten estas tre amuza kaj kompetenta.
Kompreneble aliaj homoj estos invitataj partopreni eventuale aŭ regule en la skipo de la radio-programo “Parolu, Mondo!”.
Mi, nome de la Radia Reto “Boa Nova” kaj de la tuta skipo de la programo “Parolu, Mondo!”, invitas vin aŭskulti nian programon ĉe www.radioboanova.com.br . Pro la fakto ke la Radio ne ekskluzivas al Esperanto, ĝia paĝaro estas ankoraŭ tute en la portugala lingvo, sed ĉiuj povas atingi la programon alklakante sur la
butono “On-line” kaj post sur unu el la du butonoj, kiuj indikas la nomon de la sonprogramo “Windows Media Player”.
Post 7 tagoj, la RRBN-teamo lasos la programon sonregistratan en la radio-arkivo por interreto, kaj tien oni povas atingi alklakante la butonon “Off-line”, elektante la vorton “Domingo” (“dimanĉo” en la portugala), kaj elektante la aŭdilforman ikonon ĉe la dekstra flanko de la programo “Fala Mundo”, en la linio “18h00” (18a horo).
Mi invitas ĉiujn skribi al la estraro de la Fondaĵo “Andreo Ludoviko” kaj Reta Radio “Boa Nova” per la retadreso rede@radioboanova.com.br . Viaj opinioj, sugestoj kaj kritikoj (ĉiam akompanataj de sugestoj) estas bonvenaj.
La skipo de la programo “Parolu, Mondo!” forte kredas, ke se brazila radio donas spacon al Esperanto, estas la Lingvo Internacia kiu ricevos la plej bonajn utilojn el ĝi. Kaj ni donos niajn plej bonajn fortojn, por ke la programo trafu ĉies esperojn, ĉiam gvidata de la slogano “Por pli bona mondo”, kiu estas la propra slogano
de Esperanto mem.
Bonan aŭdeblecon al ĉiuj!
Luko Jasumura
Radio-programo “Parolu, Mondo!”
Radio Boa Nova ( www.radioboanova.com.br )
rede@radioboanova.com.br
|